Poděbrady
| Poděbrady | |||
| germane: Podiebrad | |||
| urbo | |||
|
Kastelo en Poděbrady
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Poděbrady | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Nymburk | ||
| Administra municipo | Poděbrady | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Memorindaĵo | Kastelo Poděbrady | ||
| Monumento | Reĝa monumento | ||
| Rivero | Elbo | ||
| Situo | Poděbrady | ||
| - alteco | 185 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°08′33″N 15°07′08″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.1425 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.1425°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 33,70 km² (3 370 ha) | ||
| Loĝantaro | 14 032 (2011) | ||
| Denseco | 416,38 loĝ./km² | ||
| Fondo de burgo | 1262–1268 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 290 01 | ||
| NUTS 3 | CZ020 | ||
| NUTS 4 | CZ0208 | ||
| NUTS 5 | CZ0208 537683 | ||
| Katastraj teritorioj | 5 | ||
| Partoj de urbo | 9 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 16 | ||
| Retpaĝo: www.mesto-podebrady.cz | |||
Poděbrady (germane Podiebrad) estas konata banloka urbo en Ĉeĥio, situanta en Mezbohemia regiono, apud la rivero Elbo, 48 km oriente de la ĉefurbo Prago.
Enhavo |
Historio [redakti]
La vilaĝo estiĝis ĉe travadejo en komercvojo el Prago ĝis orienta Bohemio, Silezio kaj Pollando. La nomo estas unuafoje dokumentita en duono de la 12-a jarcento, kiam la vilaĝo apartenis al familio de Sezemic-anoj. En la 2-a duono de la 13-a jarcento reĝo Přemysl Otakar la 2-a lasis konstrui en la loko de fortikigita sidejo akvan burgon, en kies proksimeco ekkreskis urbeto. En la jaro 1345 akiris de Karolo la 4-a la poděbradan sinjorujon sinjoroj el Kunštát kaj ili proprumis ĝin ĝis la jaro 1495. La plej konata el la familio estis Jiří z Poděbrad, kiu enla jaro 1420 naskiĝis en ĉi tiea kastelo, en la jaro 1458 li estis elektita kiel la ĉeĥa reĝo kaj en 1472 li avancis la urbon je urbo. Ferdinando la 1-a envicigis ĝin en la jaro 1539 inter reĝajn kamerajn urbojn. Poděbrady suferis dum la tridekjara milito, pereiga incendio trafis ĝin en 1681, pluaj poste en 1800 kaj 1832. Dum nova konstruado la remparoj estis detruita kaj la fosaĵoj superŝutita, sekve malaperis restaĵoj de pordegoj kaj domoj kun arkadoj en placo. Komence de la 20-a jarcento markis vergisto en interna kortego de la burgo lokon de forta fonto, kiu fariĝis bazo de pli malfrua banlok-afero, eĉ kiam la fontoj kaj ties kuracaj efikoj estis konataj jam pli baldaŭ. La unua banloka sezono okazis en la jaro 1908, sed evoluo de la banloko okazis nur post la unua mondmilito, ekde la jaro 1926 la loka banloko specialiĝas al kuracado de kormalsanoj kaj angiomalsanoj. Mineralakvo nomata Poděbradka estas enboteligata kaj ĝi estas uzata ankaŭ al baniĝado.
Vidindaĵoj [redakti]
La kastelo sur la dekstra bordo de rivero Elbo estis en lastaj jaroj multekoste renovigita. Sinjoroj el Kunštát disvastigis kaj plifortigis la originan burgon de Přemysl Otakar la II-a, renesanca alikonstruo okazis en la 2-a duono de la 16-a jarcento, nuntempa baroka aspekto estas el la jaroj 1752 – 1757. La kastelo estas sidejo de muzeo.
Antaŭ la enirejo en la kastelon situas placo de reĝo Jiří, foje mezepoka staplejo. Aspekto de la domoj devenas el tempo post la jaro 1832. En Poděbrady estas pluraj parkoj. La urbon famigis ankaŭ vitrofarejo, fondita en la jaro 1876; ekde la jaro 1927 la vitrofarejo okupiĝas per produktado de plumbhava facetita kristalo.
Poděbrady proponas ĝuon al ŝatantoj de multaj sportoj, disponeblas hipodromo, tenisejoj, areo por jaĥtado, banejo en lago ĉe Poděbrady k.a.
Gravaj civitanoj [redakti]
- Ĝi ankaŭ estas naskiĝ-urbo de la germana verkisto Hans Janowitz (1890-1954).
Esperanto en Poděbrady [redakti]
Oficiala adreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (sidejo de la sekretariejo) estas en Poděbrady (kontakto: cea.polnicky ĉe quick.cz).
En la urbo naskiĝis kaj agis František Pytloun, Ladislav Fiala, Josef Chvosta, ankoraŭ vivas Pavel Polnický. De la 24-a de septembro ĝis la 26-a de septembro 2010 okazis en Poděbrady konferenco de ĈEA.[1]
Referencoj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Kluk | Poděbrady I (Poděbrady) | Poděbrady II (Poděbrady-Nymburské Předměstí) | Poděbrady III (Poděbrady-Žižkovo Předměstí) | Poděbrady IV (Poděbrady-Malé Zboží) | Poděbrady V (Poděbrady-Koutecká Čtvrť) | Polabec | Přední Lhota | Velké Zboží |
|

