Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silezio
Regiono
Blazono
regionohistoria regiono • kultura regiono [+]

LandoPollando

ĈefurboVroclavo
- koordinatoj51° 6′ 13″ N, 17° 2′ 23″ O (mapo)51.103517.0396Koordinatoj: 51° 6′ 13″ N, 17° 2′ 23″ O (mapo)
Areo40 000 km² (4 000 000 ha) [+]

HorzonoMezeŭropa tempo [+]

Silezio (Tero)
Silezio (Tero)

Silezio (Tero)
Silezio (Tero)
Mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj en duono de la 17-a jarcento

Silezio (Pollando)
Silezio (Pollando)
DEC

Map
Silezio
Vikimedia Komunejo:  Silesia [+]
vdr
Silezio

historia emblemo de Supra Silezio

historia emblemo de Malsupra Silezio
(pli malfrue Granda emblemo de Aŭstria (Ĉeĥa) Silezio)

Silezio (ĉeĥe Slezsko, germane Schlesien, pole Śląsk, silezi-germane Schläsing, silezi-pole Ślůnsk, sorabe Šleska) estas regiono en Eŭropo.

Ekde la fino de la Dua Mondmilito ĝi apartenas al:

Ĝis la jaro 1742 la tuta Duklando Silezio apartenis al landoj de Krono Ĉeĥa. Tiutempe metropolo de Silezio estis urbo Vroclavo. Post la jaro 1742 poste ties teritorio dividiĝis en kelke da partoj kun ŝanĝiĝema amplekso. Pri apartenado de Silezio al Prusio vidu en Prusia Silezio.

Historio de Silezio[redakti | redakti fonton]

Plej malfrue ekde la 1-a jarcento de nia erao la teritorio estis setlata fare de la ĝermanaj triboj de lugioj respektive de silingoj, parto de la vandaloj. Ekde la dua duono de la 6-a jarcento alvenis okcidentslavoj, inter ili la triboj de Ślężanie kaj de Opolanie. Ekde la jaro 990 la teritorio estis pribatalita inter la regnoj polaj kaj bohemaj. En 1137 venkis la pola regno, kaj ekde la jaro 1138 la regiono estis apanaĝa piasta duklando Silezio. En la jaro 1163 ĝi estis apartigita en tri partojn, el kiuj okcidenta (Granda Glogovio) kaj meza (Granda Vroclavio) estis kunigitaj en la unua triono de la 13-a jarcento de Henriko la 1-a en Grandan Legnicion – pli malfrua Malsupra Silezio kun centro en Vroclavo. Al la tria, orienta apanaĝo Mieszko la 1-a Silezia aligis parton de suda Pollando, kiu ne estis devene parto de Silezio (pli malfrua regionoj de Bytom, Aŭŝvico, Zabrze kaj pluaj), kaj tiel estiĝis la t.n. Granda Opolio – pli malfrua Supra Silezio, kiu havis centron en Racibórz, pli malfrue en Opole. Duko Henriko la 1-a Barbulo, kiu ekregis en 1201, sisteme subtenis la varbon kaj alvenigon de germanaj setlistoj, kaj lia filo Henriko la 2-a, la pia, daŭrigis la varbadon de germanaj setlistoj al Silezio. Per kontrakto el la jaro 1202 la regantoj el la dinastio de Piastoj en ambaŭ partoj de Silezio rezignis pri reciproke heredaj rajtoj, per kio konfirmiĝis divido en Malsupran Silezion kaj Supran Silezion. Sed tiuj ĉi nomoj estis uzataj nur ekde la 15-a jarcento kaj baldaŭ ili havis pure geografian karakteron, ĉar la procezo de plua divido de ambaŭ partoj de Silezio rapide daŭrigis.

Jam post la pereiga malvenko en la batalo ĉe Legnica kontraŭ la mongoloj en la jaro 1241, en kiu mortis ankaŭ Henriko la 2-a, la pia, okazis memstariĝo de la t.n. Meza Silezio de regiono Legnica kaj fine de la 13-a jarcento memstariĝis ankaŭ regionoj de Glogow (Głogów), Zahanio, Javorio (Jawor) kaj pli malfrue Volovio (Wołów). De regiono Vroclavo poste apartiĝis regionoj de Swidnica, Oleŝnica (Oleśnica), Minsterberg, Zabrze kaj vico da pli malgrandaj teritorioj.

Sed la divido trafis ankaŭ Supran Silezion, kie de (Granda) Opolio apartiĝis post la jaro 1281 regionoj de Teŝina princlando, Ratibora princlando, Bytom, Kozelio. Samtempe kiel sileziaj princlandoj komencis konsiderataj ekde la 15-a jarcento ankaŭ regiono Opava kaj Krnov (definitive konfirmita nur en la jaro 1659), kiuj antaŭe apartenis al Moravio.

Jam Venceslao la 2-a enpraktikigis vicon da sileziaj princlandoj en apanaĝan rilaton al Ĉeĥa reĝlando, tiun ĉi procezon finis en la jaroj 13271335 Johano de Luksemburgo. Ĉeĥan superecon super Silezio ripete agnoskis ankaŭ pola reĝo Kazimiro la 3-a la Granda (13331370); unue en la jaro 1333 per Vyšehrada kontrakto kaj poste en la jaro 1335 per Trenčína kontrakto, tie en Trenčín hungara Karolo, ĉeĥa Johano de Luksemburgo kaj pola Kazimiro la 3-a la Granda reĝoj faris pacon (dum kunveno kun Johano de Luksemburgo kaj tiam ankoraŭ margrafo Karolo per interŝanĝo por tio, ke la ĉeĥa reĝo rezignis pri pretendoj al la pola krono) kaj denove en la jaro 1348 per paco en Namysłów kun Karolo la 4-a, kiu samtempe per geedziĝo al Anno Svidna / Anna de Świdnica (Anna Świdnicka, filino de Bolko la 2-a Mały, nomata "Malalta" aŭ Świdnicki), Karolo la 4-a akiris per hereda pretendo la lastajn ĝis nun sendependajn sileziajn princlandojn.

Teritoria pligrandigo de Prusio inter 1600 kaj 1795: ● blue: Margraflando Brandenburgio en 1600 ● verde: Duklando Prusio en 1600 ● flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. Nova Silezio 2.Varmio 3. Pomerio 4. Antaŭpomerio 5. Magdeburgo 6. Osnabrück 7. Minden 8. graflando Mark 9. Kleveruĝe: pluse aneksitaj ĝis 1795

Ankaŭ en la 14-a kaj la 15-a jarcentoj daŭrigis procezo de etigo de la silezia teritorio, memstariĝis ekzemple regiono Stinavio (germane: Steinau), teritorio norde de Klodsko (Kłodzko), kiu dumtempe apartiĝis de regionoj Minsterberg (Ziębice) (dum princo Venceslao), Namyslov (Namysłów), Falkenberg (Niemodlin) kaj pluaj apanaĝoj kaj sinjorujoj, do nombro de duklandoj kaj princlandoj superis eĉ du dekojn. Pro formortado de unuopaj branĉoj de Piastoj (1335 de Vroclavo, 1368 de Swidno (Świdnica), 1492 de Oleŝnica (Oleśnica), 1504 de Glogow (Głogów), 1532 de Opolo, 1625 de Teŝina princlando kaj 1675 de brezio-legnica, kiu estis entute la lasta la tuta dinastio de Piastoj) la teritorioj fariĝis rekte al Ĉeĥa Krono. En la 15-a jarcento samtempe Pollando reakiris reen per aĉeto regionojn de Aŭŝvico, Zatoro, kaj Norda princlando, kiu poste ĉesis sin kalkuli inter sileziaj teritorioj (tiutempe ankaŭ fiksiĝis la divido en Supran kaj Malsupran Silezion).

Granda malfortigo de la rilato de Silezio al Ĉeĥa reĝlando okazis en la tempo de husanaj militoj, kiam loĝantoj de Silezio restis fidelaj ne nur al katolikismo, sed entute ili apartenis al decidaj kontraŭuloj de husanoj. Tiutempe, dank‘ al veno de germanaj koloniigistoj ekde la 11-a jarcento, la teritorio estis jam grandamplekse (precipe en la urboj) germanigita.

Sileziaj princlandoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Sileziaj princlandoj

La plej signifaj el la sileziaj princlandoj (de oriento al okcidento)

Silezio proksimume 1185-1201
Silezio proksimume 1249-1273
Mapo de sileziaj princlandoj kaj sinjorujoj
en duono de la 17-a jarcento

Sileziaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vroclavo

Germanaj reprezalioj en la regiono Katovice/Kattowitz dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ĝis la plebiscito en Supra Silezio en 1921 la urbo je la nomo Kattowitz apartenis al la germanlingva provinco Silezio de Prusio kaj al la Germana Regno, dum la sekvaj 17 jaroj je la nomo Kativice ĝi apartenis al Pollando, dum la Dua Mondmilito (1939-1945) denove je sia germana nomo apartenis al Germanio, post la fino de la milito en majo 1945 apartenis al la Pola Popola Respubliko (oficiale de 1952 ĝis 1989), portante sian polan nomon, krom inter 1953 kaj 1956, kiam ĝi nomiĝis Stalinogród, kaj ekde tiam apartenas al la postkomunisma ŝtato Pollando.

1939

  • 18.10. Okupaciaj regopovoj en Silezio malpermesis al poloj posedi telefonojn kaj limigis nutradon laŭ manĝoregistriloj
  • 22.10. En Katowice germanoj senkapigis 14 personojn
  • 30.11. Marta Czernigiewicz, reveninta de Silezio al Zuriko raportis interalie pri Kattowitz, kie en ĉiuj loĝejoj okazis revizioj, en la malplenaj ekloĝis germanoj, arestoj okazas ĉiutage nokte kaj homoj pereas senspure, ĉiuj polaj kaj judaj vendejoj estas detruataj.

1940

1944

Silezio en literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Petr BezručSileziaj kantoj (kolektaro de poemoj precipe pri Supra Silezio). La libro aperis ankaŭ en Esperanto.

Tradicia kulturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]