Pola lingvo
El Vikipedio
| Pola lingvo | |
| polski | |
| Parolata en | Pollando (38 milionoj) ; Germanio, Irlando, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Litovio, Ukrainio, Belorusio, Ĉeĥio, Kanado, Izraelo k.a. |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 44 milionoj |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | ĉ. 10.000 |
| Lingvistika klasifiko |
Hindeŭropa
|
| Oficiala lingvo en | Pollando |
| Reguligita de | Konsilantaro de pola lingvo |
| Skribo | latina |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | pl |
| ISO 639-2 | pol |
| SIL | POL |
Pola lingvo (język polski, polszczyzna) estas la plej ofte uzata okcidentslava lingvo (ene de tiu grupo estas kun lingvoj: ĉeĥa, slovaka, soraba kaj mortinta polaba), subgrupo de slava lingvaro. Oni kalkulas ke ĝi estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 44 milionoj homoj en Pollando kaj en tutmonda diasporo (faka literaturo citas nombrojn de 40 ĝis 48 milionoj).
Enhavo |
[redaktu] Aboco kaj fonetiko
La pola aboco bazas sur la latina alfabeto kaj uzas diakritajn signojn: kreska (dekstra korno), kropka (superpunkto) kaj ogonek (ogoneko). Ĝi havas la sekvajn literojn:
| Majusklo | Minusklo | Kutima sono en IFA |
Aliaj eblaj sonoj |
|---|---|---|---|
| A | a | [a] | |
| Ą | ą | [ɔɰ̃] | [ɔ], [ɔm], [ɔn], [ɔŋ], [ɔɲ], [ɔj̃] |
| B | b | [b] | [p] |
| C | c | [ʦ] | [ʣ], [ʨ] |
| Ć | ć | [ʨ] | [ʥ] |
| D | d | [d] | [t] |
| E | e | [ɛ] | [e] post palataloj |
| Ę | ę | [ɛɰ̃] | [ɛ], [ɛm], [ɛn], [ɛŋ], [ɛɲ], [ɛj̃] |
| F | f | [f] | [v] |
| G | g | [g] | [k] |
| H | h | [x] | [ɣ] |
| I | i | [i] | [i̯], muta kaj moliganta antaŭan konsonanton |
| J | j | [j] | |
| K | k | [k] | [g] |
| L | l | [l] | |
| Ł | ł | [w] | [ɫ] malnova prononco, ĉefe en orientaj regionoj |
| M | m | [m] | |
| N | n | [n] | [ŋ], [ɲ] |
| Ń | ń | [ɲ] | |
| O | o | [ɔ] | |
| Ó | ó | [u] | |
| P | p | [p] | [b] |
| R | r | [r] | |
| S | s | [s] | [z], [ɕ] |
| Ś | ś | [ɕ] | [ʑ] |
| T | t | [t] | [d] |
| U | u | [u] | [u̯] |
| W | w | [v] | [f] |
| Y | y | [ɨ] | |
| Z | z | [z] | [s], [ʑ] |
| Ź | ź | [ʑ] | [ɕ] |
| Ż | ż | [ʐ] | [ʂ] |
Preskaŭ ĉiuj literoj estas samaj kiel en Esperanto, krom jenaj :
- Ą : nazala O
- Ć : proksimume ĈJ, sed pli mole
- Ę : nazala E
- Ł : Ŭ
- Ń : NJ, simila al la hispana ñ kaj hungara ny, sed pli mole; identa kun la rusa нь
- Ó : kiel U
- Ś : proksimume ŜJ, sed pli mole
- Y : vokalo elparolata kun la lango prononcanta U kaj la lipoj prononcantaj I (kiel la rusa ы, sed iomete malpli profunda)
- Ź : proksimume ĴJ, sed pli mole
- Ż : Ĵ
Pola ortografio enhavas ankaŭ jenajn digrafojn :
- Ch : Ĥ
- Cz : Ĉ
- Dz : DZ
- Dź : proksimume ĜJ, sed pli mole
- Dż : Ĝ
- Rz : Ĵ
- Sz : Ŝ
Rimarkinde estas, ke en pola lingvo jenaj literoj kaj digrafoj signas la saman sonon:
- U kaj Ó (Esperanta U)
- Ch kaj H (diferenco inter tiuj sonoj preskaŭ tute malaperis)
- Rz kaj Ż (Esperanta Ĵ)
Rz tre malofte estas prononcata ne kiel Ĵ, sed kiel apartaj literoj R kaj Z, ekz. "zamarzać" (frostiĝi), "marznąć" (frosti) kaj en nomo "Tarzan".
Q, V kaj X ne estas klasifikataj kiel literoj de pola alfabeto, ĉar en pola vortfarado ne estas bezonataj. En moderna pola lingvo oni uzas ilin nur en alilingvaj vortoj.
Konsilantaro de pola lingvo argumentas, ke ĉiujn (eĉ novajn) vortojn oni kabablas skribi per 32 literoj laŭ gramatiko de pola lingvo. Vortoj, kiuj enhavas literojn Q, V kaj Z pro ordinariĝo ofte ŝanĝas al enhavantaj nur polajn literojn. Pro tio opinio de la konsilantaro pri deklinacio de fremdaj vortoj, ekz. Linux (nominativo), sed Linuksa (genitivo).
La pola estas la sola slava lingvo kun nazalaj sonoj („ą,Ą“ kaj „ę,Ę“), kiuj evoluis el la malnova slava. En ĝi ne estas konservita distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj (komparu ekz. kun la ĉeĥa). Eventuala ŝanĝo de vokala longeco ne kaŭzas ŝanĝon de signifo.
Vorta akcento estas plej ofte sur la antaŭlasta silabo.
[redaktu] Gramatiko
[redaktu] Vortordo
La plej ofte uzata estas la vortordo SVO, tamen eblas ŝanĝi ordon de vortoj. Ĉiuj subaj frazoj estas gramatike korektaj kaj signifas la samon (Alica havas katon), kaj vortordo estas diferenca ekz. por indiki bezonatan sencon :
- Ala ma kota - Alica havas katon
- Ala kota ma - Alica posedas katon (ekz. ne pruntis ĝin)
- Kota ma Ala - (La) kato estas posedata de Alica
- Kota Ala ma - Tio, kion havas Alico, estas (la) kato
- Ma kota Ala - Rilato inter Alica kaj kato estas proprieto.
Fakte, nur la tri unuaj ekzemploj aspektas nature, ceteraj estas uzataj tre malofte.
Por krei demandon de supraj frazoj, sufiĉas nur aldoni demandosignon. Oni povas ankau komence uzi la vorton Czy (Ĉu), sed tio ne estas ĉiam necesa.
Se la kunteksto estas konata, tiam oni povas forlasi frazpartojn, ekz :
- Ma kota (Havas katon) - se priparolata persono (Alica) estas konata
- Ma (Havas) - mallonga respondo al la demando "Czy Ala ma kota?" (Ĉu Alica havas katon?)
- Ala (Alica) - respondo al la demando "Kto ma kota ?" (Kiu havas katon ?)
- Kota (Katon) - respondo al la demando "Co ma Ala ?" (Kion havas Alica ?)
- Ala ma (Alica havas) - respondo al la demando "Kto z naszych znajomych ma kota ?" (Kiu el niaj konatuloj havas katon ?)
Specimeno (la Patro Nia):
Ojcze nasz,
któryś jest w niebie,
święć się imię Twoje,
przyjdź królestwo Twoje,
bądź wola Twoja
jako w niebie, tak i na ziemi;
chleba naszego powszedniego daj nam dzisiaj
i odpuść nam nasze winy
jako i my odpuszczamy naszym winowajcom
i nie wódź nas na pokuszenie,
ale nas zbaw ode złego. Amen
[redaktu] Polaj vortoj je Esperanto
celo, ĉu, krado, luti, moŝto, piĉo

