Latina alfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia imperio ĝin heredis la ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiismo disvastiĝis jena alfabeto al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro. Origine, la latina alfabeto nur posedis majusklojn - minuskloj estas evoluo el la karolinga alfabeto uzita je la franca korto dum mezepoko. Ankaŭ mankis la literoj tramonde konataj per la angla lingvo K, k, J, j, U, u, W, w, Z, z kaj Y, y. Ilin devis aldoni postaj lingvoj, ĉu prenante ilin el la greka alfabeto (K, U, Y, Z), ĉu inventante ilin el jam ekzistantaj literoj (J, W). Por plena listo da literoj kutime uzataj vikipedie, vidu je Esperanta alfabeto.

Litero Latina nomo Esperanta nomo Klasika prononco laŭ IFA Numera valoro
A a a /a/ -
B be bo /b/ -
C ke co /k/[1] 100
D de do /d/ 500
E e e /e/ -
F ef fo /f/ -
G ge go /g/ -
H ha(ĉe) ho /h/ aŭ /-/ ("h" frue silentiĝis, samkiel en la modernaj latinidaj lingvoj) -
I i i /i/ aŭ /j/ 1
K ka ko /k/ -
L el lo /l/ 50
M em mo /m/ 1000
N en no /n/ -
O o o /o/ -
P pe po /p/ -
Q ku kuo /k(w)/ -
R er ro /r/ -
S es so /s/ -
T te to /t/ -
V u vo /ŭ/ aŭ /b/ (samkiel en la hispana lingvo) aŭ /u/[2] 5
X eks ikso /ks/ 10
Y i grajka ipsilono /i/ -
Z zeta zo /z/ -
Ligaturoj
Æ - - /aj/ -
Π- - /oj/ -
- - /uj/ -

Pri la latinaj liternomoj[redakti | redakti fonton]

La Romianoj ne vere inventis nomojn por siaj literoj (kp. greka alfabeto), sed simple elparolis ilin laŭprononce: A [a], E [e] ktp. Ĉe konsonantoj, por plifaciligi la memstaran prononcon, ili antaŭmetis silabigan e: B [eb], C [ek], D [ed], F [ef]. Iom poste, faciligante eĉ pli, ili postenmetis la e, krom ĉe frikativoj kaj likvidoj, kiuj glate prononceblis ĉefine. Tial la malsamo inter C [ke], P [pe], T [te] kaj S [es], M [em], L [el]. Pli poste, kiam aldoniĝis K el la greka, oni devis nomi ĝin ka por eviti kolizion kun [ke] (= c).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nur dum Mezepoko la sono c diverĝis, tiele ke antaŭ la antaŭaj vokaloj e, i, kaj ae [aj > e] evoluis al [s]. Tion montras hodiaŭ la konservema Sarda dialekto, kiu kiel la ununura en la latinida lingvaro konservis k-an c. Caesar (Cezaro) klasikprononce estis [kajsar], sed en la mezepoka latina de la kleruloj ĝi iĝis [sesar].
  2. Prae, ĝi elparolatis same kiel la [w] de la Gota lingvo aŭ de la moderna Angla lingvo. Tamen, frue en la historio de la Romia imperio ĝi miksiĝis kun b - kp. simile ĉe la latinida Hispana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]