Uzbeka lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Tjurka lingvaro > Uzbeka lingvo < Azio < Geografio


Uzbeka lingvo estas unu el la tjurkaj lingvoj, parolata en Uzbekistano, Turkmenistano, Afganistano, Ĉinio kaj kelkaj aliaj landoj de Azio. La oficiala lingvo de Uzbekio. Totalo de parolantoj superas 12,5 mln.

La eminenta trajto de la uzbeka lingvo estas foresto de sinharmonismo, tre tipa por aliaj tjurkaj lingvoj. Pro tio afiksoj en la uzbeka morfologio havas nur unu varianton: ekz., -lar- por la sufikso de pluralo (komparu kun la paro -lar-/-ler- en la turka lingvo).

Ĝis 1927 por skribi uzbeke oni uzis la araban skribsistemon, poste — latinidan alfabeton, en 1939-1992 estis uzata uzbeka alfabeto bazita sur la cirila, ekde 1992 ĝin oficiale anstataŭis latina skribsistemo, sed en ĉiutaga vivo la du skribsistemoj (cirila kaj latina) estas miksataj. Parolantoj de la uzbeka en Ĉinio kaj Afganistano plu uzas la araban skribsistemon.

Jen sekve la antaŭparolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, unue en hodiaŭa latinliteraro kaj due laŭ la uzbeke modifikita kirilo:

  • Barcha odamlar erkin, qadr-qimmat va huquqlarda teng bo‘lib tug‘iladilar. Ular aql va vijdon sohibidirlar va bir-birlari ila birodarlarcha muomala qilishlari zarur.
  • Барча одамлар эркин, қадр-қиммат ва ҳуқуқларда тенг бўлиб туғиладилар. Улар ақл ва виждон соҳибидирлар ва бир-бирлари ила биродарларча муомала қилишлари зарур.


uzbeka ( Ўзбек )
Parolata en Uzbekujo, Afganujo, Ĉinujo
Denaskaj parolantoj <19 milionoj
Skribo Araba skribo, Cirila skribo, Latina skribo
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 uz
  ISO 639-2 uzb
  SIL UZB
Angla nomo Uzbek language
Franca nomo ouzbek
Wikipedia
Vidu la artikolojn de la


Lingvo
Ĉi tiu artikolo pri "Uzbeka lingvo" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.





Lingvo
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj
Dosiero:Ikono_tero_malgranda.png Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert