Lingva familio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Oni grupigas lingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.

La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono.

Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.

Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas troveblaj artikolfine. Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo de senparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.

Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.

[redakti] Mapoj

Tridekses lingvaroj de la mondo (nuna etendiĝo)
Afrikazia lingvaro
     Berbera lingvaro      Ĉada lingvaro      Kuŝida lingvaro      Semida lingvaro
Altaja lingvaro
     Korea lingvo      Japana lingvaro      Mongola lingvaro      Tungus-manĉura lingvaro      Turka lingvaro
     Indianaj lingvaroj      Aŭstraliaj lingvaroj      Aŭstralazia_lingvaro      Aŭstronezia lingvaro      Kaŭkaziaj lingvaroj      Dravida lingvaro      Eskimo-aleuta lingvaro Ĉinotibeta lingvaro
     Ĉina lingvaro      Tibeto-birma lingvaro
Hindeŭropa lingvaro
     Albana lingvo      Armena lingvo      Balta lingvaro      Kelta lingvaro      Ĝermana lingvaro      Greka lingvo      Hindarja lingvaro      Irana lingvaro      Latinida lingvaro      Slava lingvaro
     Kojsanaj lingvaroj      Niĝerkonga lingvaro      Nilo-sahara lingvaro      Prasiberiaj lingvaroj      Papuaj lingvaroj      Kradaja lingvaro      Urala lingvaro      Eŭska lingvo

Enhavo

Nuntempa distribuo de 18 grandaj lingvo-familioj en la mondo.
     Afrikazia      Niĝerkonga      Nilo-sahara      Kojsana      Hindeŭropa      Kaŭkazia      Altaja      Urala      Dravida      Ĉinotibeta      Aŭstralazia      Aŭstronezia      Aŭstralia      Papua      Kradaja      Amerinda      Na-denea      Eskimo-aleuta      Senparenca lingvo

[redakti] Lingvaroj el Afriko

Lingvaroj en Afriko.

Inter la senparencaj lingvoj de Afriko estas la haza kaj sandava.

[redakti] Afrikazia

[redakti] Koja

nama

[redakti] Ĵua

kunga

[redakti] Niĝerkonga

[redakti] Nilo-sahara

[redakti] Tua

[redakti] Lingvaroj el Eŭrazio

Inter la senparencaj lingvoj de Eŭrazio estas la ajnua, buruŝaska, etruska, korea, nivĥa, sumera, k vaska.

[redakti] Altaja

[redakti] Andamana

[redakti] Aŭstralazia

Kmera (kamboĝa), vjetnama, nikobara

[redakti] Aŭstronezia

Formosaj lingvoj

Tetuma, balia, cebuana, ĉamora, java, malagasa, malaja (enhavante la indonezian), sunda, tagaloga (enhavante la filipina), fiĝia

Polinezia lingvaro: havaja, maoria, samoa

[redakti] Abĥaz-adigea

Abĥaza

[redakti] Ĉinotibeta

Nepala (kontraŭ la nacia nepalia lingvo), birma, tibeta, ĉina

[redakti] Ĉukĉa-kamĉatka

[redakti] Dravida

Kanara, malajala, tamila, telugua

[redakti] Hindeŭropa

[redakti] Japaneca

[redakti] Jeniseja

Vidu Dene-jeniseja lingvaro

[redakti] Jukagira

[redakti] Kartveleca

Kartvela

[redakti] Kradaja

[redakti] Mjaŭ-jaŭa

[redakti] Naĥ-dagestana

Ĉeĉena, inguŝa

[redakti] Urala

[redakti] Indianaj lingvaroj el Nordameriko

Distribuo de lingvo-familioj kaj senparencaj lingvoj norde de Meksikio en la epoko de unua kontakto kun eŭropanoj.

Estas multaj senparencaj lingvoj en Nordameriko, kiel la hajda, la taraska kaj la zunia. Inter la lingvaroj estas:

[redakti] Eskim-aleŭta

Inuita, jupika

[redakti] Dene-jeniseja

Keta, tlingita, ĉipevajana, navaha

Vidu Na-denea lingvaro

[redakti] Algonkeneca

[redakti] Saliŝa

Laŝucida

[redakti] Vakaŝana

Hejlcuka, nutka

[redakti] Siua

Lakota, mandana, omaha

[redakti] Irokeza

Mohoka, Ĉeroka

[redakti] Muskoga

[redakti] Penuta

(per Delancey 2006)

[redakti] Ĥoka

Hipoteza lingvaro. La sekvantaj estas eblaj lingvaretoj kaj senparenculoj.

[redakti] Jut-azteka

Naŭatla, ŝoŝona, hopia

[redakti] Otomi-mangea

[redakti] Miŝe-zokea

[redakti] Majaeca

Grandaj lingvoj: Majaa (jukateka), vasteka, cocila, celtala, ĉola, kakĉikela, kekĉia, kiĉea, mamea, ĉuĥa, hakalteka (poptia), kanhobala, iŝila, pokomama, pokomĉia, cutuhila

[redakti] Indianaj lingvaroj el Sudameriko

Estas multaj senparencaj lingvoj en Sudameriko, kiel la mapuĉa kaj pirahana. Inter la lingvaroj estas:

[redakti] Ajmareca

[redakti] Aravakeca

[redakti] Ĉibĉeca

Ĉibĉa

[redakti] Ĉokoa

[redakti] Ĵea

Ŝavantea, kajnganga

[redakti] Karibeca

[redakti] Keĉua

[redakti] Pano-takana

Takana, ŝipiba

[redakti] Tukaneca

Tukana

[redakti] Tupieca

Gvarania, tupia

[redakti] Papuaj lingvaroj

Troviĝas multaj senparencaj lingvoj en Papulando. Inter la lingvaroj estas:

[redakti] Tra-papulanda

Enhavas la plejparton de la papuaj lingvoj

[redakti] Okcidenta papua

[redakti] Toriĉela

[redakti] Sepika

[redakti] Ramu-subsepika

[redakti] Sud-centra papulanda

[redakti] Norda bugenvila

rotokasa

[redakti] Aŭstraliaj lingvaroj

Troviĝas pluraj senparencaj lingvoj en Aŭstralio. Inter la lingvaroj estas:

[redakti] Pama-Njunga

Enhavas la plejparton de la aŭstraliaj lingvoj

[redakti] Gunvingua

[redakti] Arnhemlanda

[redakti] Dalia

[redakti] Vorora

[redakti] Njulnjula

[redakti] Mikslingvoj, kreola lingvoj, kaj piĝinoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Skemo de la hindeŭropaj lingvoj