Mikslingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefaj mikslingvoj tra la mondo, sen la malta lingvo.

Mikslingvo estas termino uzata por specifa klaso de lingvoj, kiuj aperas en dulingva grupo por marki ĝian apartan identecon. Du klasikaj ekzemploj de mikslingvoj estas mednova lingvo (en insulo Mednij, Rusio) kaj miĉifa (parolata en Kanado). Foje estas klasifikataj kiel mikslingvoj ankaŭ surĵiko (orienta Ukrainio), para-romiaj lingvoj (lokaj lingvoj de ciganoj) kaj aliaj similaj idiomoj tra la mondo.

La plej parolata mikslingvo estas la malta lingvo kaj la plej propagita estas la Portuñol.

Listo de la mikslingvoj[redakti | redakti fonton]

Diferenco disde piĝino[redakti | redakti fonton]

Diference de piĝino, mikslingvo:

  • aperas en grupo, kiu bone parolas en ambaŭ "miksiĝantaj" lingvoj (piĝino aperas, kiam kontaktas du neinterkompreneblaj lingvoj, nekonataj por ambaŭ flankoj de paroloj);
  • aperas pli-malpli konscie: parolantoj kreas ĝin el materialo de du font-lingvoj dum sufiĉe mallonga historia periodo (1-2 generacioj);
  • mikslingvo ne celas superpason de lingvaj baroj, sed estas destinita nur por engrupaj konversacioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]