Malta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malta
Malti
Parolata en Malto (lando)

Aŭstralio
Kanado
Ĝibraltaro
Italio
Britio
Usono [1]

Denaskaj parolantoj proksimume 380 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Mikslingvo, Semida lingvo, aŭ Kreola lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Malto

Eŭropa Unio

Reguligita de Nacia Konsilio por la Malta Lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 mt
  ISO 639-2 mlt
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Malta (malte: Malti) estas la sola nacia lingvo de Malto, kaj unu el ties du oficialaj lingvoj (la dua estas la Angla). Lingvistoj klasifikas la lingvon kiel mikslingvon[2][3]semidan lingvon, sed ankaŭ malofte nomas ĝin "kreola".[4][5] Mankas interkonsento, kaj ofte ĝi estas rigardata kiel intera la aliaj klasifikoj.[3][6][4]Malta bazas sur la sicilia araba, sed releksigoniga de la Itala kaj Sicilia, kaj pli lastatempe de la Angla. Preskaŭ 50% de la malta vortaro venas el la itala kaj sicilia lingvoj kaj 20% el la angla. Ĝi estas parolata ĉefe en Malto sed kun malgrandaj komunumoj en Aŭstralio, Kanado, Ĝibraltaro, Italio, Britio kaj Usono.[1] Ĝi estas la sola semida lingvo en la Eŭropa Unio kaj la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan skribon.

En lokaj nomoj parte troviĝas fenicaj resp. punikaj vortoj.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj de malta[7]
  Bilabialo Labial-dentalo Dentalo Postalveolaro Velaro Faringalo Glotalo
Naza m   n        
Plozivo senvoĉa p   t   k   ʔ
voĉa b   d   g    
Frikativo senvoĉa   f s ʃ   ħ  
voĉa   v z        
Afrikato senvoĉa     t͡s t͡ʃ      
voĉa     d͡z d͡ʒ      
Trilo     r        
Alproksimanto     l        

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Vokaloj de malta[7]
Fronta Malfronta
Ferma i u
Mezo e o
Malferma a

Skribo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 18-a jarcento la malta restis lingvo parolata kaj ne skribata; la kleruloj uzis la sicilian lingvon por siaj skriboj, kaj la maltaj nomoj aperas en ĉi tiuj verkoj per hazardaj transskriboj. Koniĝas neniu malta teksto per araba skribado kiu devenas de antaŭ la 15-a jarcento.

La unua klerulo kiu interesiĝis pri la skribado de la malta lingvo estis Gian Pietro Francesco Agius de Soldanis, kiu eldonis en 1750 du librojn, Descrizione della Lingua Punica kaj Nuova Scuola di Grammatica. Li kredis erare ke la malta devenis de la punika (lingvo ankoraŭ preskaŭ tute nekonata). Li proponis ke unu grafemo reprezentu unu fonemon: a, b, c (por ċ hodiaŭ), d, e, f, gk (por g), g (por ġ), ch (por ħ), i, j, k, l, m, n, o, p, k (por q), r, s, t, u, v, sc (por x), z. Dom Frangisk Wizzino skribis en 1752 la libron Tagħlim Nisrani, duone en la malta, duone en la itala. Ne evidentas, ĉu li konis la verkon de Soldanis, sed li uzis ne-konforman sistemon: a, b, ce/ci (por ċ hodiaŭ), ka/ko/ku (por k), d, e, f, ge/gi (por ġ), ga/go/gu (por g), hh (por ħ), i, j, k (por q), l, m, n, o, p, r, s, sch (por sk), t, u, v, w, sc (por x), z.

Ĉe la fino de la 18-a jarcento, la patriotisma Mikiel Anton Vassalli (poste nomita "la patro de la lingvo malta") studis la parolmanieron de la loĝantaro de Żebbuġ (sia naskoloko), ĉar li kredis ke ĝi estis la "plej pura" malta. Lia sistemo ŝanĝiĝis de libro al libro, komenciĝante en Alfabeto Maltese (1788) kaj Alfabett Malti Mfisser bil-Malti u bit-Taljan (1790–1), daŭrante en Lexikon (1796), kaj finiĝante en Grammatica della Lingua Maltese di Michelantonio Vassalli (1827). Li prunteprenis literojn el la greka, la rusa, kaj la araba. Ekde 1822, Gużeppi Martin Cannolo, de La-Valeto, faris multajn tradukojn, per kiuj li enkondukis la literon ħ. Kaj ekde 1824, Francis Vella eldonis plurajn verkojn pri la malta lingvo, kun ŝanĝiĝantaj alfabetoj, kaj batalis kontraŭ George Percy Badger, la redaktisto de la unua maltlingva gazeto. La afero estis la politikaj implicoj malantaŭ la influo de la itala kaj la malta en la malta skribado.

Simila batalado pri la malta alfabeto, inter pluraj kleruloj, daŭris ĝis la 1-a de januaro 1934, kiam la brita kolonia regado finfine eldonis la modernan alfabeton.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Litero Nomo Maltlingva ekzemplo IFA Proksimuma Esperantlingva sono
A a a anġlu (anĝelo) a a
B b be ballun (pilko) b b
Ċ ċ ċe ċavetta (kerna) ĉ
D d de dar (hejmo) d d
E e e envelopp (koverto) e e
F f effe fjura (floro) f f
Ġ ġ ġe ġelat (glaciaĵo) ĝ
G g ge gallettina (biskvito) ɡ g
GĦ għ ajn għasfur (birdo) ˤː, ħː (silenta, sed longigas la antaŭan vokalon)
H h akka hu (li)   (silenta)
Ħ ħ ħe ħanut (butiko) ħ h
I i i ikel (manĝaĵo) i i
IE ie ie ieqaf (halto) , je, i
J j je nazzjonali (nacia) j j
K k ke kelb (hundo) k k
L l elle libsa (robo) l l
M m emme mara (virino) m m
N n enne nanna (avinjo) n n
O o o ors (urso) o o
P p pe paġna (paĝo) p p
Q q qe qattus (kato) ʔ -
R r erre reġina (reĝino) r r
S s esse salib (kruco) s s
T t te tieqa (fenestro) t t
U u u uviera (ovingo) u u
V v ve vjola (viola) v v
W w we widna (orelo) w ŭ
X x exxe xadina (makako) ʃ / ʒ ŝ, ĵ
Z z ze zalza (saŭco) ts / dz c, dz
Ż ż że żarbun (ŝuoj) z z

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

De la Eŭropa Konstitucio:

Angla Malta

The Union is founded on the values of respect for human dignity, freedom, democracy, equality, the rule of law and respect for human rights, including the rights of persons belonging to minorities. These values are common to the Member States in a society in which pluralism, non-discrimination, tolerance, justice, solidarity and equality between women and men prevail.

L-Unjoni hija mibnija fuq il-valuri ta' rispett għad-dinjità tal-bniedem, ta' libertà, ta' demokrazija, ta' ugwaljanza, ta' l-istat tad-dritt u tar-rispett għad-drittijiet tal-bniedem, inklużi d-drittijiet ta' persuni li jagħmlu parti minn minoranzi. Dawn il-valuri huma komuni għall-Istati Membri f'soċjetà karatterizzata mill-pluraliżmu, in-non-diskriminazzjoni, it-tolleranza, il-ġustizzja, is-solidarjetà u l-ugwaljanza bejn in-nisa u l-irġiel.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

Lingvistoj konjektas sur kelkajn estontecajn efikojn sur Maltan. Norma Malta anstataŭigas dialektojn de la lingvo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Lingvoanstataŭado al la Angla komenciĝis,[8] kaj kelkaj argumentas, ke la Malta similus al lingvoj kiel la Irlanda, kiu estis anstataŭigita en sia hejma lando per la Angla lingvo.[9] Se la tendenco daŭras, la Malta povas fine fariĝi superflua apud la Angla.

Ŝanĝoj en miksaĵo de la Angla kaj Itala[redakti | redakti fonton]

La tendenco en Malto estas, ke tie la angla kaj itala lingvoj havas pli da influo.[8] Ĉiam pli da maltanoj instruas al siaj infanoj la anglan kiel unuan lingvon kaj la edukada sistemo preferas la anglan. Ankaŭ la nombro de tiuj, kiuj povas paroli la italan lingvon kreskas pro la amaskomunikilojn.

Se la lingvo prenas novajn anglajn vortojn, ĝi ofte italecigas ilin. Ekzemple la vortoj "evaluation", "industrial action" kaj "chemical armaments" fariĝas "evalwazzjoni", "azzjoni industrjali", kaj "armamenti kemikali".[10]

Ĉi tiuj influoj signifas, ke se la malta lingvo transvivus, ĝi transvivus kiel pli granda mikso de angla kaj itala lingvoj.[9]

Literumo[redakti | redakti fonton]

La amaskomunikiloj havas grandan influon sur Malto. Plej ricevebla amaskomunikilaro estas en anglaitala lingvoj. Ankaŭ interreta uzo je la malta estas tre limigita, sekve ĝi ofte ne servas al la lingvo. Sekve, kiam oni tajpas, 'c' estas uzata anstataŭ 'ċ', kaj 'h' anstataŭ 'ħ'. "z" estas skribata "tz" por distingi ĝin de "ż", kiu estas skribata "z", kaj "ġ" estas skribata "dj" por distingi ĝin de "g".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/08, paĝo 16: La malta lingvo verkita de Carmel Mallia.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ethnologue entry for Maltese
  2. [1]
  3. 3,0 3,1 Stolz, T. (2003) Not quite the right mixture: Chamorro and Malti as candidates for the status of mixed language, in Y. Matras/P. Bakker (eds.) The mixed languages debate. Theoretical and empirical advances. Berlin: Mouton de Gruyter, pp. 271-315. P. 273
  4. 4,0 4,1 Mori, Laura. The shaping of Maltese along the centuries: linguistic evidences from a diachronic-typological analysis. Conference "Maltese Linguistics / Lingwistika Maltija"; Universität Bremen; 18th-20th October 2007; retrieved Jul 2008
  5. [2]
  6. Meakins, Felicity. 2004. Review of "The Mixed Language Debate: Theoretical and Empirical Advances." Linguist List.[3]
  7. 7,0 7,1 Hume (1996:165)
  8. 8,0 8,1 Ignasi Badia i Capdevila; A view of the linguistic situation in Malta; NovesSl; [2004]; retrieved on [2008-02-24]
  9. 9,0 9,1 http://www.gaelport.com/index.php?page=clippings&id=366&viewby=date
  10. [4]