Irlanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Irlanda lingvo (Gaeilge)
Parolata en Irlando, Britio (ĉefe Nord-Irlando)
Denaskaj parolantoj proksimume 355.000
Fremdlingvo / dua lingvo por 1.860.000 iom da kono
Skribo latina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Irlando kaj Nord-Irlando
Reguligita de Foras na Gaeilge
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ga
  ISO 639-2 gle
  SIL  ?
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Specimeno
La Patro Nia

Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimidne dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Áiméan.

Elcento da parolantoj de la irlanda lingvo

La irlanda lingvo (Irlande: Gaeilge) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Irlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvistike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝin la irlanda lingvo, la ejra lingvo, aŭ la irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun la skot-gaela lingvo, parolata en Skotlando.)

Ekde la 13-a de junio 2005 la irlanda lingvo estas 21-a oficiala laborlingvo de la Eŭropa Unio. Tiu decido efektiviĝis la 1-an de januaro 2007, kaj la irlanda ministro Nollaig Ó Treasaigh, T.D. estis la unua ministro kiu parolis irlande dum kunveno de la Konsilio de Ministroj de EU, la 22-an de januaro 2007.

La irlanda estas parolata tra la insulo, kaj en Respubliko de Irlando (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj en Nord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando.

Post la helena kaj latina lingvoj, la malnovirlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktulo Colm Cille, el la jaro 597.

En 1366 la anglaj okupantoj de Irlando faris la unuajn leĝojn kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo fare de la anglaj koloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny'). Sed kiam en 1541 la angla reĝo Henriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtlegi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj en Dublino, ĉar plejmulto el ili ne plu komprenis la anglan.

Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: pro la malsatego de 1845-1849, en kiu unu ĝis du milionoj mortis pro malsato; pro la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj pro la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj; nur 3% da la loĝantaro 3 aŭ 4 jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en 1891. La lingvo oficialiĝis en 1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo pli kaj pli fariĝas laŭmoda. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga ĵurnalo eldoniĝas en Nord-Irlando por la tuta insulo, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacioj: Raidió na Gaeltachta, kiu estas nacie dissendata tra la tuta Irlando, Raidió na Life por la irlandparolantoj de la ĉefurbo, Dublino (irlande: Baile Átha Cliath), Raidió Fáilte por Nordirlando, kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomatan "Foinse" (Fonto).

En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antaŭenigi la irlandan lingvon, la "Leĝon pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu [1].

Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomata la ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto de la skota 'malalteja'.)

Gaeltacht[redakti | redakti fonton]

Estas lokoj en Irlando, kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Oni kune nomas ĉi tiujn irlandlingvejojn la Gaeltacht. La plej famaj irlandlingvejoj estas en Conamara (en la graflando de Galivo/Galway/Gaillimh, en Donegal/Dún na nGall kaj en la duoninsulo de An Daingean/en la graflando de Kerry/Ciarraí. Aliaj estas en "Waterford"/Port Láirge ("An Rinn") kaj Meath/.

Lingvistika strukturo[redakti | redakti fonton]

Al kelkaj nekonantoj, la skribaĵo ŝajnas esti sensensa mikso de vokaloj kaj konsonantoj! Kiam oni komprenas ĝin, tamen, la ortografio ŝajnas esti logika kaj facila. La dekstrakorna supersigno, nomata la fada (´), plilongigas la sonojn de la vokaloj kaj kelkfoje ŝanĝas iliajn elparol-manierojn. La ŝanĝoj varias inter dialektoj - ne estas universala, parola formo de la lingvo (kvankam ekzistas unu ĉie-akceptata skriba formo), sed ekzistas nune tri apartaj dialektoj de la irlanda, kiuj estas la munstera, la konoĥta kaj la ulstera.

En la 1940-aj jaroj, la Registaro de Irlando eldonis la "Caighdeán Oifigiúil" ([KAJ-djan I-fi-gjujl], normigon oficialan), kiu plifaciligis kaj normigis la ortografion. Multaj vortoj perdis literojn silentajn, kaj la vokalkombinoj plisimiliĝis al la parolata lingvaĵo. Ekzemple:

  • Gaedhilge/Gaolainn/Gaedhlaing => Gaeilge, "la irlanda lingvo"
  • Lughbhaidh => , "Louth (loknomo)"
  • biadh => bia, "manĝaĵo"

Instituto[redakti | redakti fonton]

La oficiala instituto pri la irlanda lingvo, kiu aktiviĝas en la tuta insulo de Irlando, nomiĝas Foras na Gaeilge. Ĝia estro estas Seosamh Mac Donncha.

Lingvadefenda Organizaĵo[redakti | redakti fonton]

La plej malnova kaj granda lingvadefendorganizaĵo nomiĝas Conradh na Gaeilge. Ĝia estro en januaro 2007 estas Dáithi Mac Cárthaigh.

Skribmaniero[redakti | redakti fonton]

La presita formo de la lingvo sekvis la modelon de unciala alfabeto, kreitaj de frumezepokaj irlandaj monaĥoj, kiuj konservis la kristanan kulturon post la falo de Okcidenta Romia Imperio.

En la 20-a jarcento, tamen, la uzado de tiu ĉi tradicia alfabeto malpliiĝis ĝenerale, kaj oni ŝanĝis al la ordinara latina alfabeto.

Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj irlandlingvaj vortoj kaj frazoj, multuzataj en moderna Irlando inter angleparolantoj, estas:

  • Uachtarán na hÉireann [UAĤ-tar-AN na HE-ran] (Prezidento de Irlando)
  • Áras an Uachtaráin [AR-as an UAĤ-tar-AN] (Loĝejo prezidanta)
  • Taoiseach [TI-ŝaĥ] (Ĉefministro, ekde 1937)
  • Tánaiste [TA-niŝ-te] (Vicĉefministro, ekde 1937)
  • Dáil Éireann [dAl E-ran] (Parlamentejo)
  • Seanad Éireann [Ŝa-nad E-ran] (Senato irlanda)
  • Teachta Dála [TJAĤ-ta DA-la] (Parlamentano; uzata kiel "TD".)
  • Príomh-Aire [PRI-vara] (Ĉefministro 1919-1921)
  • Éire [E-re] (Irlandlingva nomo por la insulo Irlando, uzata ankaŭ por la ŝtato de Irlando ekde 1937. Fonto de "Ejrio")
  • Saorstát Éireann [SER-stat E-ran] (Nomo de la Libera Irlanda Ŝtato, en la irlanda, 1922-1937 )
  • Ard-Rí [ARD-ri] ("Alta Reĝo" (de Irlando), nomo de la feŭda irlanda ĉefreĝo en la mezepokaj tempoj)
  • Radio Teilifís Éireann [Ra-dio Te-le-fiŝ E-ran] (Irlanda nacia televid-servo, RTÉ)
  • Fianna Fáil [FIA-na fal] (La plej granda irlanda politika partio, tradukante: "Soldatoj de Irlando".) [FI-na fal]
  • Fine Gael [FIN-e gEl] (La sekvante plej granda politikogrupo, tradukante: "Familio de la gaeloj".)
  • bodhrán [BAŬ-ran] (granda drumo, ludata en kelteca muziko)
  • Sinn Féin [ŝin fEn] (politika partio tutirlanda, tradukante: "Ni Mem")
  • Tiocfaidh ár lá [tjok-hig Ar-lA] ("nia tago venos", slogano de la irlanda respublika armeo, IRA, kiu kunfandiĝis kun la politika partio "Sinn Féin".
  • poitín [Po-tjIn] (Speco de kontraŭleĝa, forta alkoholo)
  • céilí [KJE-lji] (socia kunveno, kun interparolado, muziko, dancado kaj rakontado)
  • leipreachán [LEP-re-ĤAN] (eta, petolema, supernatura kreito)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]