Skotlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alba
Skotlando
Flago-de-Skotlando.svg
(Detaloj)
Royal Arms of the Kingdom of Scotland.svg
(Detaloj)
Nacia himno: neniu de jure, Flower of Scotland kaj Scotland the Brave de facto
Nacia devizo: Nemo me impune lacessit (latine: "Neniu min ĝenas senpune")
Bazaj informoj
Ĉefurbo Edinburgo
Oficiala(j) lingvo(j) Angla, Skota, Skotgaela
Areo
 % de akvo
78772 km²
1,9%
Loĝantaro 5116600
Loĝdenso 65/km²
Loĝantoj Skotoj
Vivolongo 0.939 (laŭ IHD)
Telefona kodo +44
Domajna nomsistemo .uk
Politiko
Politika sistemo Konstitucia Monarĥio
Ŝtatestro Reĝino Elizabeto la 2-a[1]
Ĉefministro Alex Salmond
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
MEP laŭ 2006
– suma 194 milionoj $
– pokapa 39680
Esperanto-movado
Landa E-asocio Skota esperanta movado
v  d  r
Information icon.svg

SkotlandoSkotujoAlbujo (ankaŭ Skotio; angle kaj skotlingve Scotland [SKOT-lnd], gaele Alba [AL-a-pa]) estas teritorio en nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando estis sendependa Reĝlando Skotlando ĝis 1707, kiam ĝi kuniĝis kun Reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon Britujon. Britujo plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando.

La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.

La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka skota lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago). Iu ajn, kiu deziras kompari la tri lingvojn ankoraŭ parolatajn en Skotlando povas viziti la retpaĝojn de la Esperantlingva verkista asocio [http://www.everk.it, kie estas videblaj angla, skota kaj gaela versioj de La infana raso, ĉefverko de la skota poeto William Auld, kiu mem verkis en tri lingvoj (Esperanto, angla kaj skota), kaj kiu havis gaellingvan avinon.

La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km².

La valuto de Skotlando estas la pundo (pound [sterling]), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse. Skotaj bankoj emisiias siajn proprajn bankbiletojn.

Fizikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Vido de Skotio de satelito

Skotlando havas areon de 78.762 km².
Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km.

De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:

Highlands - A’ Ghàidhealtachd[redakti | redakti fonton]

La Highlands aŭ A’ Ghàidhealtachd ("altaj landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj.

La marbordo de la Highlands/A’ Ghàidhealtachd estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen.

Longa, profunda kaviĝo, la Glen MorGreat Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron.

Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.

Kastelo Dunottar, Kincardine, Skotlando

Lowlands[redakti | redakti fonton]

La Lowlands ("malaltaj landoj") konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.

Uplands[redakti | redakti fonton]

La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m).

La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kardo estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj filikoj kardoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de spartioj, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo skota lagopo (Lagopus scoticus).

Historio de Skotlando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.
Mapo de Skotlando de Johano Baptisto Homann (18-a jarcento)

Romia epoko[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas. La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj.

Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum).

La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) cirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.

De la 6-a al la 10-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 563 Sankta Kolumba venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monaĥejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando.

La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monaĥejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj.

En 843 Kenneth Macalpin proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando).

De la 11-a al la 15-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Per venko en la batalo de Carham (1018) Malkolmo la 2-a konkeris Lothian.

Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malkolmo la 3-a Canmore. Malkolmo estas la unua invadinto veninte de Anglio.

En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto BRUSO (Robert the Bruce aŭ the Brus) en 1326 per la traktato de Corbeil.

Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (Stone of SconeStone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo la 1-a (Anglio) la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando.

La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de William Wallace kaj atingas grandan venkon en Stirling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk.

En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn.

En 1468 Margerita, filino de Kristiano la 1-a reĝo de Danlando kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a (Skotlando) la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.

16-a kaj 17-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Tartano de skota klano

La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo la 5-a Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj.

En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta.

En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (la Covenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton.

En 1599 Johano Knox, eks-pastro katolika, estis ordinata diservisto de la Eklezio de Skotlando en la katedralo de Edinburgo. Knox iĝos ĉefa gravulo en la lukto pri la trudado de presbiterianismo en Skotlando.

Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata.
La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino de Henriko la 8-a Tudoro, ekhavis Elizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeto, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝis Jakobo la 1-a de Anglio kaj 6-a de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj, 1603). Jakobo transloĝiĝis al Londono kaj neniam revenis al Skotlando.

Jakobo la 7-a konvertiĝis al katolikismo ĉirkaŭe en 1672. Ekestis paradoksaĵo ĉar katoliko estis la ĉefo de la Eklezio de Anglujo. En 1688 alvenis el Nederlando Vilhelmo Oranĝo (William of ORANGE), kiu akiris la tronon foriginte Jakobon.

18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la Akto de Unio de 1707 la historio de Skotlando miksiĝis al la historio de Britujo.
Naskiĝo de la brita flago el la kunfandigo de la krucoj de Sankta Georgo (Anglio) kaj de Sankta Andreo (Skotlando). La partizanoj de la Stuartoj estis fine disbatataj en Culloden en la jaro 1746.

Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de la klanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la posedrajton de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmeti tartanojn kaj ludi sakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act, 1782).

Ene de la klan-sistemo tero estis konsiderata komuna proprieto. Post multaj generacioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la 18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan.
Kiam en la Lowlands iĝis pli profite anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde 1785 oni vokis la clearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo.
Post 1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.

19-a kaj 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per la Crofters Act de 1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn.

Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920-aj-1930-aj jaroj renaskiĝis la skota naciismo. En 1934 estis fondata la Skota Nacia Partio (Scottish National Party, SNP).

La malkovro de nafto sub Norda Maro revekigis la deziron pri aŭtonomio.

La 11-an de septembro 1997 la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de la labor-partio. La jesoj venkis je 74,3%. En la majo de 1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton.

Strukturo de la ŝtato[redakti | redakti fonton]

FIRMA TERO loĝantoj
Aberdeen (urbo) 218.220
Aberdeenshire 223,630
Angus 111.020
Argyll (Argajlo) kaj Bute 139.020
Clackmannan 48.660
Dumbarton kaj Clydebank 97.790
Dumfries kaj Galloway 147.900
Dundee (urbo) 153.710
Edinburgo (ĉefurbo) 441.620
Falkirk (urbo) 142.610
Fife 351.200
Glasgovo (urbo) 623.850
Highland 206.900
Inverclyde 89.990
Midlothian 79.910
Moray 86,250
Norda Ayrshire 90.550
Norda Lanarkshire 326.750
Okcidenta Lothian 146.730
Orienta Ayrshire 123.820
Orienta Dunbartonshire 110.220
Orienta Lothian 85.640
Orienta Renfrewshire 86.780
Perthshire kaj Kinross 130.470
Renfrewshire 176.970
Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) 105.300
Stirling (urbo) 81.630
Suda Ayrshire 113.960
Suda Lanarkshire 307.100
ENTUTE 5.048.200
INSULOJ
Okcidentaj Insuloj 29.410
Orkadoj 19.760
Ŝetlandoj 22.830
ENTUTE 72.000
ENTUTE SKOTLANDO 5.120.200

Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Elizabeto la 2-a.

La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Tony Blair.

La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Alex Salmond. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister and Minister for Wellbeing) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. La nuna vic-ĉefministro estas Nicola Sturgeon.

La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj.

La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado.

Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 29 unitary authorities (unuecaj aŭtoritatoj). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando (29 unitary authorities kaj 3 island authorities) kun loĝantoj laŭ nombrado de 1993 (diktipe la urboj) :

Juro en Skotlando[redakti | redakti fonton]

La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam eksistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (by-laws).
La common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la popolnombrado de 2001, 42% de la enloĝantoj de Skotlando apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, Church of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn.

En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando.

En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.

Je la censo de 2001, 16% de skotoj estis membroj de la Katolikan Eklezion de Skotlando. Ĝi havas 2 arĥidiocezojn kaj 6 diocezojn.

Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.

Proksimume 28% de la skotoj ne havas religion.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La angla lingvo en Skotlando[redakti | redakti fonton]

La skotlanda angla (ScotsLallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber.

La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:

  • La sonon [x] (ĥ), malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas ch (loch [lɔx] (loĥ), lago);
  • La anglosaksa hw oni prononcas [hw] (hŭ) pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
  • La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝiĝis (ĝi iĝis [o:] en Anglio) (laird, lord)
  • Longecon de vokalo oni indikas per iy (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
  • La longaj vokaloj [e:] kaj [o:] ne malaperis (boat [bo:t], ne [bəʊt]; bait [be:t], ne [bæɪt])
  • Longa kaj mallonga u ne diferencas: pool kaj pull [pul] (angla: [pu:l]/[pʊl])
  • k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
  • Oni ĉiam prononcas r (kiel [r], ne [ɹ]);
  • Vokaloj ne ŝanĝiĝas antaŭ r (bird [bird], ne [bœ:d] "birdo"; word, [wɔrd], ne [wœ:d] "vorto")
  • Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (bonnie, beautiful, "bela"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp).

Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert Burns:

Originala versio

O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.

Esperanta versio

Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
La stakumita ŝutujo ankoraŭ malflosas
Kaj la klapo lude klakas

Komparo inter la tri lingvoj parolataj en Skotlando[redakti | redakti fonton]

Jen, por komparo, tradukoj en la tri lingvoj parolataj en Skotlando de du strofoj el la sepa ĉapitro de La infana raso, ĉefverko de William Auld.

La originala versio

ho, iam mi jubilis super
la marsaj montoj de la persoj
aj, kien do l' ekstaza ĝu', per
kiu verkiĝis vivoversoj?

la akra molo de vespero
en nokta klub', en Kermanŝah,
forpasis kvazaŭ – nu, neĝero? –
kaj mi eĉ ne rimarkis. Aĥ!)

Angla traduko

there was a time that I rejoiced
over the Mars-like Persian mountains
(ah, what ecstatic joy I voiced
who drew life's verse from nature's fountains!)

the acrid mildness of the evening
in a night club in Kermanshah,
it passed – like what? – a melting snowflake?
I did not even notice. Ah!

Skota traduko

langsyne Ah wis sae blithe tae leuk
doon ow'r the Mars-like Persian bens
(ah, whence the ecstatic joy that lens
sic inspiration tae life's beuk)

soor saftness o the gloaming-fa
a nicht-club there in Kermanshah
it passed – whit like? – like meltin sna -
Ah didna syne tak tent o't. ah!

Skotgaela traduko

O, nach do rinn mi gàirdeachas
air beanntan Marsach Phersia
(cia fhad a thèid an t-aoibhneas seo
air son bard bochd na beatha ‘s bith?

buige shearbh an fheasgair sin
an club na h-oidhch’ an Kermanshah
mar phleòdag chaidh e seachad – ach
cha d’thug mi aire idir. Ah!

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkaj skotoj protestis kontraŭ tiu titolo, ĉar la unua Elizabeto estis reĝino nur de Anglio. La tiama reĝino de la skotoj estis Maria Stuarto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.