David Cameron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
David Cameron
David Cameron

Ĉefministro de Britio
Oficanta
Funkcio akceptita:
la 11-a de majo 2010
Antaŭulo Gordon Brown

Naskiĝo 9-a de oktobro 1966
en Londono, Britio
Nacieco Flag of the United Kingdom.svg Britio
Politika partio Konservativa Partio
v  d  r
Information icon.svg

David William Donald CAMERON (naskiĝis la 9-an de oktobro 1966(nun 1966-10-09) en Londono) estas brita politikisto kaj ekde decembro 2005 estas la estro de la Konservativa Partio. Kiel kandidato de la partio kiu ricevis plej multajn voĉdonojn en la ĝeneralaj balotoj de majo 2010, li ekde la 11-a de majo 2010 estas la ĉefministro de Britio, sekvante Gordon Brown.

Vivo[redakti | redakti fonton]

David Cameron kreskiĝis kiel filo de borsisto. La lernejan tempon li trapasis en la privatlernejo Eton College, poste li studis ĉe la Brasenose College ĉe la universitato de Oksfordo. Dum sia studado li membris en studenta unuiĝo Bullingdon Club, konata pro la riĉeco de siaj membroj kaj multe da uzado de alkoholojaĵoj. En 1988 li finis sian stutadon kun distingo en la transfaka studo PPE (filozofio, politiko, ekonomio).

Kaj David Cameron kaj lia edzino Samantha estas parencaj al la reĝa domo de Britio. Ili apartenas al la landa eklezio Church of England. Ili geedziĝis en 1996 kaj havas tri infanojn. Unu infano mortis en infanaĝo, estinta forte handikapita.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Cameron laboris jam por la registaro de John Major kiel konsilianto. Li malsukcesis ĉe sia unua provo, en 1997, eniri la britan parlamenton (distrikto Stafford). Tiam la konservativuloj perdis la ĉefministrecon al la laborpartio. Sed en 2001 kaj 2005 Cameron venkis en la distrikto Witney, Oxfordshire. Li havis rapidan karieron interne de la rondoj de la konservativuloj. Jam en junio 2003 li fariĝis membro de la ombra kabineto, kiu prezentas homojn de la opozicia partio kiuj povus fariĝi mininistroj en kazo de venko. En 2004 li fariĝis eĉ unu el la plej gravaj ministroj en la konservatisma ombra registaro. Li multe kontribuis al la elektomanifesto de sia partio en 2005.

Post la denova malvenko de la konservativuloj, en 2005, li ekrespondecis en la ombra kabineto pri lernejaj aferoj. En la parlamento Cameron ĉiam sekvis la decidojn de sia partio kaj ankaŭ subtenis la militon kontraŭ Irako.

En decembro 2005 Cameron fariĝis estro de la konservativa partio, kaj estro de la opozicio. Al tio antaŭiris konkurenco kun David Davis.

Je la 6-a de majo 2010 okazis baloto al la brita parlamento, en kiu la partio de Cameron fariĝis la plej granda politika forto. Tamen li ne havis absolutan plimulton kaj sekve devis formi koalicion kun la liberaldemokratoj. Je la 11-a de majo, samtage kiel la demisio de la antaŭa ĉefministro Gordon Brown de la laborpartio, la reĝino nomumis lin ĉefministro.