Londono
El Vikipedio
| Londono | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Lando: | Anglio |
| Areo: | 1.579 km² |
| Loĝantaro: | 7.421.209 (2005) |
| Loĝdenso: | 4 700/km² |
| Alteco: | 20 metrojn super marnivelo |
| Geografia situo: | 51° 30' Norde 0° 7' Okcidente Mapo |
| Horzono: | GMT+0h (+1h de aprilo ĝis oktobro) |
| Retpaĝaro: | www.london.gov.uk |
| Politiko | |
| Urbestro | Boris Johnson |
Londono (angle London, pron. /ˈlʌndən/) estas ĉefurbo de Britio situanta en sudoriento de Anglio apud enfluejo de rivero Tamizo. Londono produktas 17 % da MEP de la Unuiĝinta Reĝlando kaj urbo Londono estas unu el la plej grandaj monda komercaj centrejoj.
Londono estas hejmo de multe da institucioj kun la internacia agado, same tiel supernaciaj kompanioj kaj organizoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatroj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj pluaj.
La modernan Londonon kreas du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj ŝanĝiĝis en la nuntempan metropolon, en kiu loĝas (en 2006) oficiale 7.512.400 en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²), kaj oni taksas ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da enloĝantoj.
Enhavo |
[redakti] Limigo de Londono
La hodiaŭa Londono estas identa kun Granda Londono kaj administre ĝi membriĝas en 32 urbajn kvartalojn kaj la Londonan Urbon. Sed la origina Londono ensumigis sole kvadratan mejlon de Londona Urbo, kio estis ia centro, de kiu la urbo evoluis ĉiuflanken. Inter la jaroj 1889 kaj 1965 Londono poste ensumigis la teritorion de tiama Londona graflando, kovranta regionon hodiaŭ konatan kiel Interna Londono.
Kiel mezo de Londono estas markata monumento sur Charing Cross, situanta tuj apud samnomata stacidomo. La malnovaj romianoj markis la mezon de Londonia kiel Londona ŝtono en Urbo
[redakti] Geografio kaj klimato
Granda Londono havas areon de 1,579 km², tio estas ankaŭ haveno sur rivero Tamizo, kiu estas rivero akomodita por ŝipa transporto. Londono estis fondita sur la norda bordo de Tamizo kaj dum multaj jarcentoj kondukis trans ĝi nur unu ponto, la t.n. London Bridge, kies sekvo estis, ke Londono evoluis plejparte norden de Tamizo. Post tio, kiam en la 18-a jarcento estis konstruitaj pluaj pontoj, la urbo komencis ekspandi ĉiudirekten sen pli grandaj problemoj, ĉar ebena aŭ milde ondiĝinta pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero prezentis nenian naturan obstaklon. Kvankam en la urbo estas kelke da montetoj, ekz. Parliament Hill aŭ Primrose Hill, ili estas ne tro ampleksaj prezentante por la evoluo de urbo nenian obstaklon. Dank‘ al tiuj ĉi faktoj Londono havas preskaŭ rondan bazplanon.
Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas hodiaŭ. La rivero, kiu trafluas tra Londono hodiaŭ, estis kunpremita en bordojn kaj multaj alfluoj ĝis Tamizo trafluas tra la londona subterejo. Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala dank‘ al malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapida ‚kliniĝo‘ de Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glaĉera izostaza leviĝo. Kiel ŝirmo antaŭ eblaj inundoj estis konstruitaj barieroj sur Tamizo en Woolwich (vidu la foton maldekstre), sed komence de la jaro 2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj ne povus esti sufiĉaj kaj estis rekomendite, por ke estu konstruitaj pluaj, 16-kilometraj longaj barieroj laŭlonge laŭ riverfluo.
Londono havas mildan klimaton. La someroj estadas varmaj, sed nur malofte tre varmegaj, la vintroj malvarmaj, sed malofte frostas kaj pluvoj estas regulaj, sed netro densaj. La someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superos 33 °C, kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝas kutimaj.
La plej alta notita temperaturo en Londono estas 37,9 °C. Ĝi estis mezurita sur flughaveno Heathrow dum varmega somero en 2003.
Densaj neĝadoj estas ĉi tie preskaŭ nekonata fakto. Dum kelke da lastaj vintraj monatoj neĝo aperis proksimume dufoje kaj ĝi falis ĝis alteco proksimume 25 mm.
Mezproksimaj pojaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol en Romo aŭ en Sidnejo. La londona konstruita areo, kun varmaj hejtitaj konstruaĵoj, kreas mikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je 5 °C kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.
[redakti] Vidindaĵoj
- Turo de Londono
- Katedralo Sankta Paŭlo
- Palaco de Westminster, loĝejo de la parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando
- Brita Muzeo
- Palaco Buckingham, loĝejo de la reĝino
- Londona Okulo, plej granda spektoradego en Eŭropo
[redakti] Loĝantaro
Nombro de loĝantoj en Londono en la jaro 1801 estis proksimume 860.000 (kompare kun Parizo en la jaro 1802 ĝi havis proksimume 670.000 da loĝantoj). Londono estis la plej dense loĝata urbo ekde la jaro 1825 ĝis 1925, kiam ĝi estis superita de Novjorko.
Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas nocion Cockney. La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1 579 km²) havas oficiale 7 421 228 loĝantojn, kio envicigas ĝin komune kun Moskvo al plej dense loĝataj urboj de Eŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigas tiun ĉi numeron je 7,29 milionoj. La mezproksima oficiala nombro de la loĝantoj de Londono en duono de la jaro 2003 estas laŭ Ofico por naciaj statistikoj (angle Office for National Statistics) 7.387.900.
Dum kalkulado en la jaro 2001 la loĝantoj de Londono klasifikis sian etnan grupon jene: 76 % – blankulo („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“), 10 % – hindo, bangladeŝano kaj pakistanano, 5 % – afrikano, 5 % – karibeano, 3 % – hibrido, 1 % – ĉino.
Eklezio: 58,25 % – kristanoj, 15,8 % sen konfesio. Proksimume 21,8 % da loĝantroj notis lokon de naskiĝo ekster Eŭropa Unio. Irlandanoj, kun nombro proksimume 200.000, estas la plej nombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.
[redakti] Lokaj famuloj
- Tie naskiĝis Robert Murray.
- Tie mortis John Buchanan.
[redakti] Esperanto en Londono
Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson en komenco de 20-a jarcento.
[redakti] Londonaj Esperantistoj
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
- Londona regiono (granda Londono)
- Brita Muzeo
- Palaco Buckingham
- Londona Okulo
- Londona metroo
- Granda incendio de Londono
- Universitato de Londono
- Universitato de Westminister - London
- Esperanto-movado en Londono
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
Amsterdamo | Andoro Malnova | Ankaro | Astana | Ateno | Baku | Beogrado | Berlino | Berno | Bratislavo | Bruselo | Budapeŝto | Bukareŝto | Dublino | Erevano | Helsinko | Kievo | Kiŝinevo | Kopenhago | Lisbono | Ljubljano | Londono | Luksemburgo | Madrido | Minsko | Monako | Moskvo | Nikozio | Oslo | Parizo | Podgorica | Prago | Reykjavík | Rigo | Romo | San-Marino | Sarajevo | Skopjo | Sofio | Stokholmo | Talino | Tbiliso | Tirano | Vaduzo | La Valeto | Varsovio | Vatikanurbo | Vieno | Vilno | Zagrebo
|
||||||