Rikardo la 1-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Rikardo la 1-a
Rikardo Leonkora, el manuskripto de la 12-a jarcento

Leonkora Rikardo (Oksfordo, 8-a de septembro de 1157 - sieĝo de Châlus, Akvitanio, 6-a de aprilo de 1199), angle Richard Lionheart, okcitane Ricard Còr de Leon, france Richard Cœur de Lion el la dinastio Plantagenet, filo de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonoro de Akvitanio. Angla reĝo de la 12-a jarcento.

Kiam liaj gepatroj disiris, li loĝis en Francio kun sia patrino. Tial li parolis la okcitanan dialekton de Limoges kaj la francan, per kiuj li trobadoris, kaj la latinan, sed ne la anglan.

Rikardo, fama militanto, batalis en la Krucmilitoj. Revenante el la Tria Krucmilito li estis kaptita en Aŭstrio en 1192, malliberigita de la imperiestro Henriko la 6-a kaj liberlasita nur post granda elaĉeta mono. En batalo kontraŭ Francio li pereis.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo de Robin Hood, Robin kaj liaj homoj estas lojalaj al la forestanta Reĝo Rikardo, prefere al lia frato, la Princo Johano sen Tero.

Lia kromnomo (angle Richard I of EnglandRichard the Lion-Hearted, itale Riccardo cuor di leone, finne Rikhard Leijonamieli, germane Richard Löwenherz, hispane Ricardo Corazón de León, pole Ryszard Lwie Serce, portugale Ricardo Coração de Leão, ĉeĥe Richard Lví Srdce) La "Leonkora" signifis "kuraĝa" kaj li akiris ĝin dum krucmilito pro sia kuraĝo sed ankaŭ pro granda leoneca ruĝeca hararo. Bertran de Born tamen nomis lin okcitanlingve Òc e No ("Jes kaj ne") pro lia opiniŝanĝemo.

Liajn kavalirajn aventurojn priskribis kaj popularigis en siaj romanoj Walter Scott (Talismano, Ivanhoe), kiuj estis plurfoje filmigitaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de la reĝo Henriko la 2-a, unua de la dinastio Anjou Plantagenet, kaj de Eleonoro de Akvitanio, rimarkinda en sia epoko kaj pro energia personeco kaj pro sia eksterordinara intelekta preparo.[1] Rikardo naskiĝis en Oksfordo en 1157 kaj okupis la tronon dum dek jaroj (1189-1199), hegemonie super etendaj teritorioj, nome la regno de Anglio unuflanke, sed ankaŭ nombraj graflandoj kaj duklandoj kiel senjorlandoj el Francio, nome Anjou, Tureno, Maine, Normandio, Bretonio, Akvitanio, Poitou, Aŭvernio, kaj Armagnako. Kiam li estis nur 3jaraĝa pro la politikaj interesoj de sia patro li estis edzopromesita al Alicio, filino de la reĝo Ludoviko la 7-a, kaj 12jaraĝa li devis ĵuri antaŭ sia bopatro kiel reganto de la duklando de Akvitanio, patrina posedo. Kiam li estis 16jaraĝa estris ribelon kontraŭ sia patro; post unu jaro li estis pardonita. Poste li dediĉis sin al la regado de la duklando de Akvitanio.

Tiam li konis la filon de Ludoviko la 7-a, nome Filipo, preskaŭ samaĝa, kaj de tiam ambaŭ estis amikegoj, aŭ laŭ kelkaj opinioj eĉ amantoj. Kiam lia patro, ĵaluza pro la sukcesa regado de Rikardo en Akvitanio devigis tiun ĉi redoni la duklandon al sia patrino, Rikardo (tiam 28jaraĝa) serĉis rifuĝon ĉe sia amiko jam reĝo Filipo la 2-a. Post tri jaroj li ĵuris fidelecon al la franca reĝo, kiel senjoro de francaj teritorioj.

Septembre de 1189, spite malemon de sia patro la eksa reĝo, jam mortinta, Rikardo ekreĝis en Anglio kiam li estis 32jaraĝa. La patrino apogis lin kontraŭ la alia pretendanto, nome Johano sen Tero, frato de Rikardo. Kronigo okazis en Westminster solenege kaj omaĝante la antaŭdirojn de la legendaro artura kaj pri Merlino la magiisto. Johano profitis foreston de Rikardo, tiam en Mezoriento, por okupi la anglan tronon. Rivaleco interfrata preskaŭ kaŭzis enlandan militon, sed Rikardo pardonis sian fraton kaj eĉ donis al li diversajn teritoriojn en Normandio kaj Anglio.

Tria krucmilito[redakti | redakti fonton]

Tamen Rikardo denove sopiris por milito kontraŭ islamanoj en Palestino. Li kreis novajn impostojn, vendis posedaĵojn kaj kolektis monon por la entrepreno. La tria krucmilito estis organizita de Rikardo, lia intima amiko la franca reĝo Filipo kaj Frederiko, imperiestro de la rom-germana sankta imperio. Rikardo iris el Anglio al Francio decembre de 1189, fidinte la regadon al sia patrino kaj al Vilhelmo de Longchamp, grafo de Poitiers. Kuniĝinte kun Filipo, ili daŭrigis sian amikecon, kaj nur aŭguste de la venonta jaro, Rikardo enŝipiĝis en Marsejlo. Ambaŭ rekuniĝis denove en Sicilio kaj post la vintro (duonjara prokrasto) Rikardo ebandonis italajn terojn aprile de 1191. Tiam la du amikoj ne estis tiaj. Rikardo malakceptis edziĝi al la filino de Filipo, kaj male akceptis la filinon de Sanĉo la 6-a de Navaro, nome Berengela de Navaro, kun kiu li edziĝis en Kipro, kion li konkeris intence survoje al Palestino. Ĉiukaze klare virinoj ne interesiĝis al Rikardo, nur reĝinoj pro politikaj interesoj, kaj ŝajne ne okazis seksa plenumo: certe ne estis filo.

Pri milito la krucmilitistoj venkis super la islamanoj en Sankta Johano de Akro kaj post tio la franca reĝo malamike abandonis sian armeon al estro de Rikardo, kiu siavice venkis denove en Askalono kaj Jafo. La rivaleco inter li kaj la islama estro Saladino estis admiro por ambaŭ luktoflankoj. Sed la kristanoj ne rekonkeris Jerusalemon, celo de la krucmilito, ĉar la aliancanoj ne bone akceptis la tiranecan estremon de Rikardo. Tiele konservinte nur mallarĝan kristanan regnon ĉe Jaffo, Rikardo revenis, ne trasmare, kiel estus logike, sed tratere kaj vestita kiel senhelpa komercisto. Nova amdeziro ŝajne estis la tialo.

Reveno[redakti | redakti fonton]

La celo de liaj amdeziroj estis tiam la filo de la duko Leopoldo el Aŭstrio, kiu estis estinta kun li en Palestino. Ŝajne Rikardo ŝteliris al la ĉambro de sia amato. La patro estis avertita, surprizis ilin, vipfrapadis kaj enkarcerigis ilin ambaŭ. Post unu jaro de mallibereco, kaj paginte altan monsumon kiel elaĉeto (helpe de lia edzino Berengela), Rikardo povis reveni al Anglio, kaj post du monatoj denove al siaj francaj teritorioj (milite kontraŭ sia iama amiko la reĝo Filipo), kie li estis vundita dum sieĝo al Châlon; li mortiĝis la 6an de aprilo de 1199, 42jaraĝa.

Sukcedoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Reĝo de Anglio Poste: Royal Arms of England (1198-1340).svg
Henriko la 2-a 1189-1199 Johano sen Tero
Antaŭe: Duko de Normandio Poste: Blason duche fr Normandie.svg
Henriko la 2-a 1189-1199 Johano sen Tero
Antaŭe: Duko de Akvitanio Poste: Blason de l'Aquitaine et de la Guyenne.svg
Henriko la 2-a 1172-1196 Otto de Brunsvigo 1-a-foje
Otto de Brunsvigo 1198-1199 Johano sen Tero 2-a-foje
Antaŭe: Grafo de Poitou Poste: Count of Poitiers Arms.svg
Henriko la 2-a 1169-1196 Otto de Brunsvigo 1-a-foje
Otto de Brunsvigo 1198-1199 Johano sen Tero 2-a-foje

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kerno de tiu biografio venas de Nicolás Brihuega, "Ricardo Corazón de León. El caballero de la tercera cruzada", Historia y Vida, nº 404, nov 2001, paĝo 63-71.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]