Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la 6-a
Henriko la 6-a: portreto el la Codex Manesse
Henriko la 6-a: portreto el la Codex Manesse
Persona informo
Heinrich VI.
Naskiĝo 1-an de novembro 1165 (1165-11-01)
en Nimego
Morto 28-an de septembro 1197 (1197-09-28) (31-jaraĝa)
en Mesino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Tombo Katedralo de Palermo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Ŝtaŭfoj vd
Patro Frederiko la 1-a vd
Patrino Beatrice, grafino de Burgundio vd
Gefratoj Filipo de Ŝvabio • Konrado la 2-a, duko de Ŝvabio • Oto la 1-a de Burgundio • Frideriko la 5-a, duko de Ŝvabio • Frideriko la 6-a, duko de Ŝvabio vd
Edz(in)o Konstanca, reĝino de Sicilio vd
Infanoj Frederiko la 2-a vd
Profesio
Okupo monarkoverkisto vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 11911197
(Romia-germana reĝo ekde 1169)
Antaŭulo Frederiko la 1-a
Sekvanto Otto la 4-a
Reĝo de Sicilio
Dum 11941197
Antaŭulo Vilhelmo la 3-a
Sekvanto Frederiko la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko la 6-a (n. novembron 1165, m. la 28-an de septembro 1197) estis reĝo de Germanio (1190-1197), sankta romia imperiestro (1191-1197) kaj reĝo de Sicilio (1194-1197).

Li naskiĝis en Nijmegen kaj estis la filo de Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio) kaj Beatrico, Grafino de Burgundio, filino de Simono la 1-a, Duko de Lorraine kaj Adelaida de Leuven. En 1169, kiam li havis kvar jarojn, li estis kronata kiel Reĝo de la Romanoj, titolo kiu signifis ke li estis heredonto de la Sankta Romia Imperio. Dum lia patro krucmilitis li regis la imperion, kaj en 1189 kaj 1190 subpremis ribelon de Henriko la Leono.

En 1184 li fianciĝis al Konstanca de Sicilio: ili geedziĝis la 27-an de januaro 1186. Ŝi estis la heredonto de Vilhelmo la 2-a (Sicilio), kaj post la morto de ŝia patro en 1189 Henriko havis la eblecon aldoni Sicilion al siaj posedaĵoj.

En aprilo 1191 la papo kronis Henrikon kaj Konstancon kiel imperiestro kaj imperiestrino. Tamen ne tute facilis la akiro de Sicilio: la nobeloj de suda Italio agnoskis Tankredo (Sicilio), nepo de Roĝero la 2-a (Sicilio), kiel reĝo. Henriko sieĝis Napolon sed devis reveni al Germanio (kie denove Henriko la Leono ribelis) post kiam epidemio frapis lian armeon. Dume Konstanca restis en Salerno sed la civitanoj transdonis ŝin al Tankredo, kiu liberigis ŝin nur post interveno de la papo. Tamen Henriko bonŝancis kiam Duko Leopoldo la 5-a (Aŭstrio) kaptis Rikardon la 1-a, reĝo de Anglio, kaj cedis lin al Henriko, kiu ricevis elaĉeton de 150,000 arĝentaj markoj - tiutempe giganta sumo. Pro tio Henriko povis pagi grandan armeon por invadi Italion.

En januaro 1194 li subskribis traktaton kun la urboj de norda Italio, kiuj permesis lin libere transiri iliajn teritoriojn. La sekvantan aprilon estiĝis akordo kun Henriko la Leono. En februaro 1194 mortis Tancred, kies filo, Vilhelmo la 3-a (Sicilio), estis nur kvar-jara. Preskaŭ senreziste Henriko eniris Palermon, la ĉefurbo de la sicilia regno la 20-an de novembro. Tie li kroniĝis la 25-an de decembro. Laŭdire li kastrigis kaj blindigis la junan Vilhelmon kaj mortbruligis multajn siciliajn nobelojn. Li estis tiam la plej potenca monarĥo de Eŭropo. Malsukcese li klopodis persvadi la germanojn ke la imperio iĝu hereda.

En 1197, pro lia tirana politiko en Italio estis ribelo, aparte en suda Sicilio kie la popolo estis plejparte araba. Liaj soldatoj kruele subpremis la ribelon. La saman jaron li preparis sin pro krucmilito sed la 28-an de septembro li mortis ĉe Mesino pro malario.

Li verkis plurajn poemojn kaj estis literatura mecenato. En unu poemo de sia juneco li skribis pri amatino, "antaŭ ol mi ŝin cedos, mi cedos la kronon": ironiaj vortoj kiam oni konsideras lian karieron.