Ŝtaŭfoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la monto Hohenstaufen, sur kiu troviĝis la hejma fortikaĵo de la dinastio

La Ŝtaŭfoj (germane Staufer, antaŭe ankaŭ Hohenstaufen) estis dinastio de mezepokaj germanaj nobeloj, el kiu eliris pluraj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio (1138–1254) kaj reĝoj de la Sicilia Regno (1197-1268). Ili estis la unuaj germanaj imperiestroj, kiuj aliris sur trono laŭ Romia leĝo kaj tradicio. Ĉefaj reprezentantoj de la dinastio estis Frederiko la 1-a Barbarosa, la unua kiu uzis titolon imperiestro, Henriko la 6-a kaj Frederiko la 2-a.

La hejma fortikaĵo de la dinastio estis la Burg Hohenstaufen proksime de la urbo Göppingen en la sudokcidento de Germanio.

La rega epoko de la Ŝtaŭfa dinastio kreis la kondiĉojn por tio, ke inter la jaroj 1150 ĝis 1250 en la nobela mezepoka literaturo de Germanlingvio ekestis superregiona germana lingvo. Tiu lingvo baziĝis sur dialektoj ŝvabaj kaj orientfrankaj, el la devena regiono de la dinastio. Kiam malfortiĝis kaj malaperis la Ŝtaŭfoj, ankaŭ malaperis tiu relative unueca, superregiona lingvoformo. Kutime oni celas tiun ĉi unuecan ŝtaŭfo-epokan lingvon, kiam oni diras "mezaltgermana lingvo".