Burg Hohenstaufen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Burg Hohenstaufen
konstruotempo inter la jaroj 1050 kaj 1079
nuna stato ruino
nuna komunumo Göppingen-Hohenstaufen
geografiaj koordinatoj 48° 44′ 35" norde, 09° 42′ 59" oriente
alto super marnivelo 684 m
plej aĝa bildigo de la fortikaĵo Burg Hohenstaufen el la jaro 1470 (preĝejo Oberhofen en Göppingen

La ruino de la historia fortikaĵo Burg Hohenstaufen situas super la urboparto Hohenstaufen de la germana urbo Göppingen. Ĝi situas en la distrikto Göppingen de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio.

Konstruite sur la monto Hohenstaufen, la fortikaĵo estis la hejmo de dinastio Ŝtaŭfoj - germana nobela familio, el kiu eliris pluraj imperiestroj de la germanlingva Sankta Romia Imperio (1138–1254) kaj reĝoj de la Sicilia Regno (1197-1268).

Historio[redakti | redakti fonton]

La fortikaĵo konstruiĝis laŭ historiaj dokumentoj dum la dua duono de la 11-a jarcento. Ĝis la 13-a jarcento ĝi estis la familia fortikaĵo de la nobela dinastio Ŝtaŭfoj. Dum 1188 la germana imperiestro Frederiko Barbarosa loĝis en la konstruaĵo, dum 1208 ĉi-tie mortis la reĝino Irene, edzino de la germana reĝo Filipo de Ŝvabio. Ŝtaŭfaj kavaliroj, kiuj devis servi ĉe la kortumo de la dinastia fortikaĵo, en la ŝirkaŭa regiono konstruigis proprajn rezidejojn, ekzemple la fortikaĵon Burg Hohenrechberg.

Post kiam la dinastio de Ŝtaŭfoj perdis sian politikan potencon kaj ekregis la Habsburga dinastio, la reĝo Rudolfo de Habsburgo deklaris la fortikaĵon Burg Hohenstaufen imperia posedo. La strategie kaj simbole grava loko dum la sekvaj generacioj estis daŭra objekto de konfliktoj inter la grafoj de Virtembergo kaj la Sankta Romia Imperio.

Ekde la jaro 1372 la monto kaj fortikaĵo Hohenstaufen estis firma posedo de la grafoj de Virtembergo. Post la forpelo de la duko Ulriko de Virtembergo dum la jaro 1519, kavaliro, kiu deklaris sin posteulo de la ŝtaŭfa dinastio, postulis la fortikaĵon por si kaj ricevis ĝin. Tial la fortikaĵo nur estis loĝata de malgranda nombro de soldatoj, kiam kadre de la germana kamparana milito dum la jaro 1525 ribelantaj kamparanoj konkeris kaj detruis ĝin. Ŝtonoj de la fortikaĵo poste uziĝis por la konstruo de la kastelo de la urbo Göppingen.

Fine de la 19-a jarcento la fortikaĵa monto konsideriĝis nacia monumento, kaj multaj germanlingvanoj vizitis ĝin. Ekzistis planoj por starigo de reprezenta monumento apud la ruino, sed tiuj planoj ne realiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]