Habsburgoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo Habsburgo, la iama familia sidejo de la Habsburgoj

La Habsburgoj, anoj de la nobela dinastio Habsburg, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo. El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia imperio.

La nomo venas de Kastelo Habsburgo en la hodiaŭa komunumo Habsburgo la kantono Argovio (Svislando), kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis la familia sidejo. Sian pralandaron la Habsburgoj definitive perdis en la jaro 1415, kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Nepo de la konstruinto de la kastelo, Otto la 2-a, kiel unua nomis sin "grafo de Habsburg". Li mortis en 1111. De 1108 la dinastio ĝenerale uzis tiun nomon.

La kariero de la habsburgoj estis kruta: Dum la jaro 1273 Rudolfo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiun la familio estis regonta ĝis 1291, de 1298 ĝis 1308 kaj de 1438 ĝis 1740 (tri jarcentojn). De 1745 ĝis 1806 la imperion regis la parenca dinastio Habsburgo-Loreno (aŭ Habsburgo-Lotaringo).

Habsburga reglando en 1547

Enhavo

Gravaj dinastianoj [redakti]

Kelkaj regantoj el la dinastio:

Sankta Romia Imperio: Habsburgo [redakti]

Imperiestroj.

Sankta Romia Imperio: Habsburgo-Loreno [redakti]

Imperiestroj.

Aŭstra imperio, ekde 1867 Aŭstrio-Hungario [redakti]

Imperiestroj.

Ne-reganto: tronheredonto Franz Ferdinand, murdita 1914 en Sarajevo

Meksiko [redakti]

Imperiestro.

Hispanio [redakti]

Reĝoj de Hispanio dum du jarcentoj, kaj dum 1581-1640 ankaŭ de Portugalio.


Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    geneologia arbo de la dinastio ĝis Maria Teresia
Ekstera ligilo    Habsburgaj Biografioj