Svisa Ĵurkomunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strukturo de la Svisa Ĵurkomunumo

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La Svisa Ĵurkomunumo estas la malnova Svislando en la formo, kiel ĝi ekzistis de la unuiĝo de la tri prakantonoj, Urio, Ŝvico kaj Untervaldo de la jaro 1291 ĝis la franca invado okaze de la helveta revolucio kaj la kreo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La malnova ĵurkomunumo estis loza reto de aliancoj, kiu forte dependis de la individuaj interesoj de la unuopaj membroj. Ĝi konsistis el la efektivaj membroŝtatoj (ek de 1513 tio estis 13 lokoj) kaj ties regataj aŭ servutaj teritorioj kaj la komunaj regnejoj.

Ilustraĵo pri la svisa malvenko en Marigniano de Urs Graf titolita: La teruro de la milito

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel politika kaj milita alianco la ĵurkomunumo unue estis alianco kontraŭ la habsburganoj kaj krome al la protekto de la landa paco kaj sekurigo de la diversaj privilegioj akiritaj de la Sankta Romia Imperio. El la unue pure defendaj militoj kontraŭ Habsburgo en la 15-a kaj 16-a jarcento fariĝis ekspandcelaj agresmilitoj, kiuj abrupte finiĝi per la neniniiga malvenko dum la batalo de Marignano en la hodiaŭ Lombardio, Italio.

Pro internaj konfliktoj ankaŭ ekzistis militoj inter la ĵurkomunumanoj, kiel ekzemple la Malnova Zurika Milito en 1436 kaj 1450. Post la reformacio la membroŝtatoj de la ĵurkomunumo interdividiĝis en portestantan kaj katolikan grupon. Inter la du grupoj ripete okazis militoj, kiel la Militoj de Kappel, okaze de kies 2-a la zurika reformisto Zvinglo perdis sian vivon.

En la historio de la malnova Svisa Ĵurkomunumo oni distingas kvin fazojn laŭ la nombro de la membraj ŝtatoj:

La 13 malnovaj ŝtatoj kaj la de ili regataj teritorioj en la 18-a jarcento

"Konstitucio" de la malnova Svisa Ĵurkomunumo[redakti | redakti fonton]

En la senco de moderna internacia juro la Svisa Ĵurkomunumo neniam estis ŝtato eĉ ne federacio aŭ interŝtata unio. Ekzistis neniu skriba dokumento aŭ kontrakto. La tuta komunumo estis loza alianco, kies celo konsistis el la protekto de la interna landpaco kaj la defendo kontraŭ eksteraj malamikoj. Por tiu-ĉi celo oni celebris la malnovajn ĵurojn, kiu estis ĝis 1526 la formala kuniglio de la 13 ŝtatoj. Post la reformacio tiu ceremonio pro malsameco religio forfalis. Pro tiu-ĉi jura situacio jam por la ŝtatjuristoj de la 16-a jarcento la demando ĉu la Svisa Ĵurkomunumo estas ŝtato, federacio, inerŝtata unuiĝo aŭ simpla loza militalianco estis disputita.

La decida disputpunkto estis la demando pri la suvereneco de la svisaj ŝtatoj. Jure tiun-ĉi suverenecon akiris la svisaj ŝtatoj nur per la Vestfalia Paco en la jaro 1648. Antaŭ tiu dato la Svisa Ĵurkomunumo nur estis fakta alianco de imperiaj lokoj, kiuj dedutkis siajn privilegiojn kaj rajtojn ankoraŭ el malnova epoko. Eĉ post 1648 la preskaŭ solaj skribaj dokumentoj, kiuj reguligis la rilaton inter la svisaj ŝtatoj estis la soldkontraktoj kun eksteraj ŝtatoj, precipe Francio. Oni fakte tiujn dokumentojn kvazaŭ konsideris kiel konstitucio de la malnova Svisa Ĵurkomunumo, kio nature nutris disputojn pri la reala suverenceo de la komunumo.

Je nivelo de la Svisa Ĵurkomunumo la ununura formale ekzistanta institucio estis la Svisa Dieto. Ĝia ĉefa tasko estis la administrado de la komunaj regnejoj, kaj la negocado de soldkontraktoj kun aliaj ŝtatoj. Bazon por tiuj taskoj formis post la militoj de Kappelen la landpackontraktoj, en kiuj estis regulita povdivido inter la protestantaj kaj la katolikaj kantonoj. Provoj evoluigi la ĵurkomunumon al federacia ŝtato en la 17-a kaj 18-a jarcento fiaskis. Nur per la franca invado en la jaro 1798 kun la Helveta Respubliko unuan fojon en la historio estiĝis tutsvisa ŝtato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • D-ro Arthur Baur: La fenomeno Svislando (originale verkita en Esperanto, Zuriko 1979)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]