Kantono Glaruso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Kantono Glaruso
Blazono Kantono Glaruso
Bazaj informoj
administra(j) sidejo(j) : Glaruso
areo: 685 km²
(rango 17)
loĝantoj: 38'500 (2004)
(rango 23)
loĝdenso: 56 loĝantoj/km²
(rango 23)
aliĝo al la konfederacio: 1352
mallongigo: GL
lingvoj: germana
retejo: Kantono Glaruso
Mapo
Mapo Kantono Glaruso

Glaruso estas svisa kantono, do membroŝtato de la Svisa Federacio. Ĝi situas iom oriente de la centro de Svislando. Ĝia ĉefkomunumo nomiĝas same kiel la kantono Glaruso.

germane: Glarus; france: Glaris; itala: Glarona kaj romanĉe: Glaruna.

Enhavo

[redakti] Geografio

La teritorio de la kantono Glaruso egalas pli-malpli al la nutro regiono de la rivero Linto ĝis inkluzive la Valenlago. Ĝia plej alta monto kun 3614 m estas Tödi, la plej malata punkto de la kantono estas la Valenlago je 414 m super la marnivelo.

[redakti] Trafiko

Trajne la kantono Glaruso estas atingebla nur de la lintebenaĵo tra la trafiknodo Ziegelbrücke en hora intervalo. Ek de la 12-a de decembro 2004 en duhora kadenco Glaruso estas ligita ankaŭ per rekta trajnlinio al Zuriko, kiu tiel atingeblas en 58 minutoj. Strate vi povas atingi Glaruson elirante de la aŭtoŝeso de Zuriko al Koiro. Per la montara pasejo Klausen vi povas okcidente en somero ankaŭ atingi la kantonon Urion. Vintre tiu vojo tamen estas pro la neĝo barita kaj tiam la kantono estas fakte nur de la orienta flanko alirebla.

Landsgemeinde-Placo en Glaruso

[redakti] Politiko

La kantono Glaruso estas unu el la lastaj du kantonoj en Svislando, kiu estas regita far la landkomunumo (germane: Landsgemeinde). Tio estas asembleo de ĉiuj voĉdonrajtaj loĝantoj de la kantono. En ĉi-tiu asembleo povas estis decidita pri ĉiuj leĝo-proponoj per publika voĉdono kaj dum ĝi estas elektita la registaro de la kantono.


situo en Svislando


[redakti] Ligoj

·  Oficialaj paĝoj de la kantono, germanlingvaj
Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)