Romanĉa lingvo
El Vikipedio
Nomo: Rumantsch (en Esperanto: romanĉa)
Parolantoj: ĉ. 35 mil (2000)
Landoj: Kantono Grizono en Svislando, minoritatoj en okcidenta Aŭstrio kaj norda Italio, krome relative granda diaspora komunumo en Zuriko
Origino: de la vulgara latina de Rhaetia, ĉ. 1100
Skribo: latina
Enhavo |
[redakti] Lingva specimeno
La Patro Nia en la normigita skriblingvo (romanĉgrizona):
Bab noss, ti che es en tschiel!
Sanctifitga vegnia tes num!
Tes reginavel vegnia tar nus!
Tia veglia daventia sin terra sco en tschiel!
Noss paun da mintgadi da a nus oz!
Ed ans perduna noss debits,
sco era nus perdunain a noss debiturs
E n'ans maina betg en empruvament,
ma spendra nus dal mal!
Amen.
[redakti] Nombro da parolantoj kaj statuso
La romanĉa estas lingvo tre malgranda -- nur 66 mil parolantoj en kelkaj valoj en la Alpoj en la svisa Kantono Grizono, kelkaj minoritatoj en norda Italio kaj okcidenta Aŭstrio, kaj diasporaj komunumoj ekzemple en Zuriko (kvankam ĝi oficiale tuten ne apartenas al la romanĉlingva teritorio, la alemanlingva urbo Zuriko fakte estas la urbo kun la plej granda nombro de romanĉlingvanoj, inter 5000 kaj 10000) -- sed spite de tio, ĝi akiris per tutsvisa baloto en la jaro 1938 la statuson kiel kvara nacia lingvo de Svislando (kun la jeniŝa kaj jida estas intertempe ses naciaj svisaj lingvoj), kaj en la jaro 1992 ĝi akiris per la akcepto de la nova Federacia Konstitucio de Svislando la statuson kiel kvara oficiala lingvo de Svislando (post la germana, franca kaj itala lingvoj).
[redakti] Dialektoj
Pro la Alpoj, la vulgara latina de la provinco de Rhaetia evoluis aparte de la arpitana lingvo en la okcidento kaj la lombarda en la sudo. La romanĉa ne estas la plej granda latinida lingvo, kiu evoluis en Rhaetia (en Italio estas 500 mil parolantoj de raetaj lingvoj), sed ĉar ĝi estas oficiala svisa lingvo, ĝi estas la plej fama.
Pro la izolemaj montoj, ĉiu valo havis sian propran dialekton de la lingvo. La kvin dialektoj, de la okcidento de la kantono al la oriento (kun ekzempla frazo - "La vulpo estis denove malsata") estas:
- la sursilvana (romanĉe: Sursilvan): L'uolp era puspei inagada fomentada.
- la sutsilvan (romanĉe: Sutsilvan): La vualp eara puspe egn'eada fumantada.
- la surmirana' (romanĉe: Surimarn): La golp era puspe eneda famantada.
- la putera (romanĉe: Puter): La vuolp d'eira darcho üna vouta famenteda.
- la valadera (romanĉe: Vallader): La vuolp d'eira darcheu üna jada fomantada.
Por kontrasto, jen la itala teksto de la frazo:
- itala lingvo: La volpe era nuovamente affamata.
- aŭ en Esperanto: La vulpo estis denove malsata.
[redakti] Romanĉgrizona
Inter 1800 kaj 1960 fiaskis tri provoj de superregiona skriblingvo retoromanĉa. En la jaro 1982 la Lia Rumantscha (LR, tegmenta organizo de ĉiuj retoromanĉaj organizoj lingvaj kaj kulturaj) komisiis la zurikan romaniston Heinrich Schmid krei gvidliniojn por la ellaboro de la superregiona skriblingvo Rumantsch Grischun (rumanĉ griŝun = grizona romanĉa). La kvin dialektoj estis unuigitaj kaj normigitaj en unu komuna skribita formo de la lingvo, romanĉgrizona (romanĉe: Rumantsch grischun).
- romanĉgrizona versio de la supra frazo: La vulp era puspè ina giada fomentada.
La romanĉgrizona estas la formo de la lingvo, kiun la registaro uzas por oficialaj publikaĵo kaj leĝotekstoj. Tamen, en la lokaj lernejoj, la loka dialekto estas la perilo de instruado (por la unuaj ses jaroj. En la postaj jaroj, la germana lingvo fariĝas laŭgrade pli grava pera lingvo).
[redakti] Minaco de la lingvo
Ekde la 19-a jarcento, la lingvo velkadis pro la granda enmigrado de germanlingvanoj al la kantono kaj la migrado de la romanĉalingvanoj mem el la kamparo al la germanalingvaj urboj. Eĉ en Grizono mem, nur 23,6% parolas la romanĉan. Ĝi estas komence de la 21-a jarcento la unua lingvo de nur 17% de la grizona loĝantaro, dum en 1880 ĝi estis ankoraŭ la unua lingvo de 40%. En partoj de la Kantono Grizono, la romanĉa estas la ĉefa lingvo, sed en aliaj partoj la germana klare ĉefrolas. Malgraŭ granda subteno de la tuta svisa popolo kaj ŝtataj financrimedoj la romanĉa lingvo estas daŭre minacata.
[redakti] Amaskomunikiloj en la romanĉa
Ek de la 6-a de januaro 1997 en Ilanz aperas sub la titolo La Quotidiana la unua romanĉlingva taggazeto.
Propran televid-ĉenon kaj radioprogramon la romanĉa lingvo-komunumo ne posedas, sed ekzistas romanĉlingvaj programfenestroj en la ŝtata radio kaj televido de germana Svislando.
[redakti] En Esperanto
Pri la retoromanĉa lingvo, historio, kulturo kaj nuntempa situacio ekzistas bona konciza enkonduko de Arthur Baur: La Retoromanĉoj: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando, 2-a eldono aktualigita kaj ampleksigita, Bellinzona, Hans Dubois, 1989, 67 paĝoj kun bibliografio.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Andrea Schorta, svisa verkisto de la romanĉa lingvo (1905-1990)

