Latinida lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Latinidaj lingvoj en la mondo

La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Okcident-Romia Imperio en 476.

La ĉefaj trajtoj komunaj estas:

Mapo[redakti | redakti fonton]

Latinidaj lingvoj en Eŭropo

1 galega kaj portugala
2 asturia kaj leona
3 hispana
4 supra aragona
5 kataluna
6 ladina judhispana
7 okcitana (langvedoka kaj provenca}
8 gaskona
9 franca (oïl-dialektoj)
a ĝenerala franca
10 arpitana

11 romanĉa
12 italo-galaj piemonta kaj lombarda
13 ladina
14 venecia
15 friula
16 istria
17 centra itala (toskana kaj emilia-romanja
18 korsika kaj galura
19 sasara
20 meza sudorienta itala
21 suda napola
22 sicila, kalabra kaj salentina

23 rumana
24 istro-rumana
25 arumana
26 sarda


Klasifiko[redakti | redakti fonton]

lingvoj kaj dialektoj en Francio
lingvoj kaj dialektoj en Italio

Unu el la eblaj klasadoj de latinidaj lingvoj:

Detala priskribo[redakti | redakti fonton]

La galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en la nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Tradicie la latinida lingvistiko konsideras la galegan dialekto de la portugala.

La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en la sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic Mistral kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvaliton de siaj verkoj en la provenca.

Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de la Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina.

La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed la historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.

El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, kio faras ĝin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj.

Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:

Pluraloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al ia al e (el latina nominativo).

  • Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
  • Per vokalo: Itala, rumana.

Perdo de finaj vokaloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).

  • Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala
  • Finaj vokaloj nur en ina genro: Kataluna, rumana, franca

Pli[redakti | redakti fonton]

Kelkaj tiras la vorto por "pli" el PLUS, aliaj el MAGIS.

  • PLUS: Franca (plus), itala (più), sarda (prus), romanĉa (plü, pli)
  • MAGIS: Portugala (tamen mezepoke la vorto 'mais' kunekzistis kun 'chus' el PLUS), hispana (más), kataluna (més), rumana (mai)

SEDECIM, DECEM ET SEX kaj aliaj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj lingvoj, la vorto por numero 16 etimas 'ses-dek' laŭ la modelo de numero 11 al 15. En aliaj, ĝi etimas 'dek kaj ses', kiel de numero 17 al 19

  • SEDECIM: kataluna (setze), franca (seize), itala (sedici), sarda (sèighi), romanĉa (saidesch, en la malalt-engadina dialekto)
  • DECEM ET SEX: portugala (dezasseis; laŭ multaj ĝi venas el DECEM AC SEX, sed ankau eblus, ke tiu -a- estiĝis pro malsimiliĝo disde la ceteraj -e-), hispana (dieciséis)
  • SEX SUPER DECEM: rumana (șaisprezece)

Havi kaj teni[redakti | redakti fonton]

La vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas".

La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".

  • TTTT: Brazila portugala lingvo
  • TTTH: Portugala/Galega.
  • TTHH: Hispana, kataluna
  • THHH: Franca.
  • THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj a fi (rumana)

Havi kaj esti[redakti | redakti fonton]

Kelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.

  • "Havi": Portugala, hispana, rumana
  • "Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Etnoj de la grupo Kvanto
Brazilanoj 149.400.000
Italoj 66.500.000
Meksikanoj 91.000.000
Francoj 47.500.000
Kolombianoj 34.500.000
Hispanoj 29.000.000
Argentinanoj 28.300.000
Rumanoj 21.000.000
Venezuelanoj 17.400.000
Peruanoj 13.820.000
Portugaloj 13.440.000
Ĉilianoj 11.780.000
Kubanoj 11.700.000
Franko-kanadanoj 9.200.000
Katalunoj 8.160.000
Haitianoj 7.200.000
Ekvadoranoj 6.700.000
Gvatemalianoj 5.680.000
Salvadoranoj 5.300.000
Honduranoj 5.240.000
Galegoj 4.200.000
Valonoj 4.100.000
Nikaragvanoj 3.600.000
Puertorikanoj 3.550.000
Moldavoj 3.350.000
Kostarikanoj 2.980.000
Urugvajanoj 2.830.000
Panamanoj 2.300.000
Bolivianoj 2.300.000
Franko-svisoj 1.200.000
Retoromanoj 800.000
Reunianoj 400.000
Korsikanoj 300.000
Italo-svisoj 265.000
Okcitanoj ?

AKADIANOJ

ARGENTINANOJ

  • Nomo: [m] Argentinos; [f] Argentins; [r] argentinci; [p] argentinos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Argentino (28 mln). Totala kvanto: 28,3 mln (1992).
  • Plimulto apartenas al eŭropoida raso, sed estas ankaŭ hispano-indianaj mestizoj.
  • Parolas en argentina dialekto de hispana lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

BOLIVIANOJ

BRAZILANOJ

  • Nomo: [m] braziljenŝ; [f] Brésiliens; [r] brazilci; [p] brasileiros
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Brazilo; 149 mln (1992). Distingiĝas 3 ĉefaj raskomponentoj - eŭropoida, mongoloida kaj negroida. Eŭropdevenaj Brazilanoj konstistigas 50% de la tuta loĝantaro, mestizoj kaj mulatoj - 20%, negroj kaj indianoj - 30%. Loĝas ankaŭ en Argentino, Paragvajo, Usono, Portugalio. Totala kvanto: 149,4 mln
  • Parolas en brazila varianto Portugala lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

ĈILIANOJ

  • Nomoj: [m] Chilenos; [f] Chiliens; [r] ĉilijci; [p] chilenos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉilio (pli ol 11,4 mln). Totala kvanto: 11,78 mln (1992).
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: katolikoj.

EKVADORANOJ

  • Nomoj: [f] Equatoriens; [r] ekvadorci; [p] equatorianos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Ekvadoro (6,6 mln). Totala kvanto: 6,73 mln (1992).
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

FRANCOJ

  • Nomoj: [f] Français ; [r] francuzi; [p] franceses
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Francio. Loĝas ankaŭ en francaj posedaj teritorioj, Nord-Afriko, Usono (600 mil), Italio (300 mil), Belgio (120 mil). Totala kvato: 47.5 mln (1992).
  • Antropologie estas reprezentitaj de diversaj tipoj de eŭropoida raso. Ĉefa etna komponento de francoj estis keltaj triboj de Galoj, kiuj poste kunfandiĝis kun germanaj triboj Frankoj, Burgundoj k.a. En Francio formiĝis 2 parencaj etnokomunumoj - nordfranca kaj sudfranca (Okcitana).
  • Lingvo: franca.
  • Kredantoj: katolikoj.

FRANKO-KANADANOJ

  • Nomoj: [f] Franco-Canadiens; [r] frankokanadci; [p] franco-canadianos/canadenses/canadienses
  • Popolo en Kanado (provincoj Kebekio, parto en Ontario kaj Nov-brunsviko; 7,2 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Usono (pli ol 2 mln).
  • Parolas en kanada varianto franca lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

FRANKO-SVISOJ

  • Nomoj: [f] Suisses français/Suisses romans; [r] frankoŝvejcarci; [p] suíços franceses/franco-suíços
  • Popolo, unu el ĉefloĝantoj de Svislando. Totala kvanto: 1.2 mln.
  • Kredantoj: precipe kalvinistoj, estas ankaŭ katolikoj.
  • Lingvo: franca.
    • SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, italo-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).

GALEGOJ

  • Nomo: [m] galego; [f] Galiciens; [r] galisijci; [p] galegos
  • Popolo en Hispanio, ĉefloĝantoj de Galegio. Loĝas ankaŭ en Argentino, Brazilo kaj aliaj landoj de Ameriko. Totala kvanto: 4,2 mln (1992).
  • Lingvo: galega.
  • Kredantoj: katolikoj.

GVATEMALIANOJ

  • Nomo: [f] Guatémaltèques; [r] gvatemalci; [p] guatemaltecos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Gvatemalo (pli ol 5,6 mln). Totala kvanto: 5,68 mln (1992). Precipe hispano-indianaj mestizoj (ladino).
  • Parolas en gvatemala dialekto de hispana lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

HAITIANOJ

  • Nomo: [f] Haïtiens; [r] gaitijci, gaitjane; [p] haitianos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Haitia Respubliko (6,6 mln). Loĝas ankaŭ en Dominika Respubliko, Usono, Kubo, Bahamoj k.a. Totala kvanto: 7,2 mln (1992).
  • Parolas en kreologita franca lingvo.
  • Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ kaj adeptoj de sinkreta kulto "vodu".

HISPANOJ

  • Nomo: [m] espanjoles; [f] Espagnols; [r] ispanci; [p] espanhóis
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Hispanio (27,6 mln). Loĝas ankaŭ en Francio 500 mil, Argentino 400 mil, Usono 200 mil, Brazilo 200 mil. Totala kvanto: 29,0 mln (1992).
  • Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
  • Bazon de hispana etno formiĝis Iberaj triboj intermiksitaj kun venintaj keltaj kaj germanaj triboj.
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

HONDURANOJ, Hondurasanoj

  • Nomo: [f] Honduriens; [r] gondurasci; [p] hondurenhos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Honduro (5,15 mln). Totala kvanto: 5,24 mln (1992). Precipe hispano-indianaj mestizoj (ladino).
  • Parolas en loka varianto hispana lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

ITALO-SVISOJ

  • Nomo: [f] Suisses italiens; [r] italoŝvejcarci; suíços italianos/ italo-suíços
  • Popolo en Svislando (230 mil, 1992). Loĝas ankaŭ en Francio, Usono, Argentino. Totala kvanto: 265 mil
  • Lingvo: itala.
  • Kredantoj: katolikoj.
    • SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).

ITALOJ

  • Nomo: [m] italiani; [f] Italiens; [r] italjanci; [p] italianos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Italio (54,35 mln). Totala kvanto: 66,5 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (8,5 mln), Argentino (1,35 mln), Francio (1,1 mln) kaj aliaj landoj.
  • Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
  • Lingvo: itala.
  • Etnografiaj grupoj: venetoj, piemontanoj, toskananoj, lombardiano, ligurianoj, kalabrianoj, sicilianoj k.a. Aparte staras Sicilianoj kaj Sardenianoj.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

KATALUNOJ

  • Nomo: [f] Catalans; [r] katalonco; [p] catalães
  • Popolo en Hispanio (precipe en Katalunio): 7,5 mln Loĝas ankaŭ en Francio, Italio kaj la landoj de Ameriko. Totala kvanto: 8,16 mln (1992).
  • Lingvo: kataluna.
  • Kredantoj: katolikoj.

KOLOMBIANOJ

  • Nomo: [f] Colombiens; [r] kolumbijci; [p] colombianos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Kolumbio (32,5 mln). Totala kvanto: 34,5 mln (1992), precipe mestizoj, parto - mulatoj, kreoloj.
  • Antropologia tipo formiĝis rezulte de kunfandiĝo de eŭropoida, negroida kaj mongoloida komponentoj.
  • Parolas en kolombia dialekto de hispana lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

KORSIKANOJ

  • Nomo: [f] Corses; [r] korsikanci; [p] corsos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de la insulo Korsiko, 300 mil (1992). Parolas en dialektoj de itala lingvo kaj franclingve.
  • Kredantoj: katolikoj.

KOSTARIKANOJ

  • Nomo: [f] Costaricains; [r] kostarikanc; [p] costa-riquenses/costa-riquenhos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Kosta-Riko (pli ol 2,94 mln). Totala kvanto: 2,98 mln (1992). Precipe idoj de elmigrintoj el Hispanio, parto - mestizoj, nigruloj kaj mulatoj.
  • Parolas precipe hispanlingve.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, nigruloj kaj mulatoj - protestantoj.

KUBANOJ

  • Nomo: [m] kubanos; [f] Cubains; [r] kubinci; [p] cubanos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Kubo (pli ol 10,6 mln). Totala kvanto: 11,7 mln (1992).
  • Parolas en kuba varianto de hispana lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

MEKSIKANOJ

  • Nomoj: [m] meĥikanos; [f] Mexicains; [r] meksikanci; [p] mexicanos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Meksiko (78 mln, 1992) kaj najbaraj regionoj de Usono (13 mln);
  • Antropologia tipo - precipe mestizoj, formiĝintaj rezulte de miksiĝo de hispanoj kaj aborigenaj indianoj (Aztekoj, Majaoj, Otomoj, Miŝtekoj, Sapotekoj k.a.).
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

MOLDAVOJ

  • Nomoj: [m] moldovean; [f] Moldaves; [r] moldavane; [p] moldavos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Moldavio (2,8 mln). Loĝas ankaŭ en Ukrainio (324,5 mil), en Rusio (172,7 mil, 1992). Totala kvanto: 3,35 mln
  • Lingvo: moldava (= rumana).
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

NIKARAGVANOJ

  • Nomoj: [f] Nicaraguayens; [r] nikaraguanci; [p] nicaraguanos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Nikaragvo (3,5 mln). Totala kvanto: 3,6 mln (1992).
  • Precipe mestizoj kaj kreoloj.
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, parto - protestantoj (precipe en oriento de la lando).

OKCITANOJ

  • Nomoj: [f] Occitans; [oc] Occitans
  • Popolo, loĝantoj de suda parto de Francio (Okcitanio). Totala kvanto : nekonata, ĉar ne ekzistas statistikoj pri lingvoj en Francio. Oni ofte taksas je duono de la tuta loĝantaro kiu scipovas aŭ almenaŭ komprenas la lingvon okcitanan (ĉ. 6 milionoj)
  • Lingvo: la okcitana lingvo, kaj en ĉiutaga vivo ankaŭ ĝenerale la franca.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

PANAMANOJ

  • Nomoj: [f] Panaméens; [r] panamci; [p] panamianos/panamenses
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Panamo (ĉ. 2,23 mln). Totala kvanto: 2,3 mln (1992).
  • Precipe mestizoj kaj mulatoj.
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

PERUANOJ

  • Nomoj: [f] Péruviens; [r] peruanci; [p] peruanos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Peruo (ĉ. 13,7 mln). Totala kvanto: 13,82 mln (1992).
  • Precipe mestizoj kaj mulatoj.
  • Lingvoj: hispana kaj keĉua.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

PORTUGALOJ

  • Nomoj: [f] Portugais; [r] portugalci; [p] portugueses
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Portugalio (9,8 mln). Totala kvanto: 13,44 mln (1992).
  • Lingvo: portugala.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

PUERTORIKANOJ

  • Nomoj: [f] Portoricains; [r] puertorikanci; [p] porto-riquenses/ porto-riquenhos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Puerto-Riko; 3,55 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (2,22 mln).
  • Precipe kreoloj, mulatoj kaj nigruloj.
  • Parolas en lokaj variantoj de hispana lingvo.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

RETOROMANOJ

  • Nomoj: [f] Rhétoromains; [r] retoromanci; [p] reto-românicos/réticos?
  • Grupo de popoloj en Italio (ladinoj kaj friuloj, 740 mil, 1992) kaj Svislando (romanĉoj, 60 mil).
  • Lingvo: retoromana.
  • Kredantoj: katolikoj kaj protestantoj.
    • SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
    • FRIULOJ - Nomoj: [m] furlani; [f] Friouliens; [r] friuli. Popolo en Italio. Kvanto: 720 mil (1992). Lingvo: friula dialekto de retoromana lingvo. Kredantoj: katolikoj.

REUNIANOJ

  • Nomoj: [f] Réunionnais; [r] rejunionci-kreoli; [p] reunionenses
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Reunio (400 mil, 1992).
  • Lingvo: kreoligita franca.
  • Kredantoj: katolikoj.

RUMANOJ

  • Nomoj: [m] români (devenas de la latina Romanus - "romiano"); [f] Roumains; [r] rumini; [p] romenos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Rumanio (20,66 mln). Parencaj etnografiaj grupoj - Meglenaj Rumanoj, Arumanoj, Istro-Rumanoj. Bazo de la Rumana etno estas Trakaj triboj - Getoj, Dacoj. Totala kvanto: 21 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio ĉ. 6 mil.
  • Apartenas al la Pontia tipo de hindo-mediteranea raso.
  • Lingvo: rumana.
  • Kredantoj: precipe ortodoksuloj.

SALVADORANOJ

  • Nomoj: [f] Salvadoriens; [r] salvadorci; [p] salvadorenhos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Salvadoro (pli ol 4,84 mln). Totala kvanto: 5,3 mln (1992).
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: katolikoj.

URUGVAJANOJ

  • Nomoj: [f] Uruguayens; [r] urugvajci; [p] uruguaios
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Urugvajo (2,7 mln). Totala kvanto: 2,83 mln (1992).
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

VALONOJ

  • Nomo: [f] Wallons; [r] valloni; [p] valões
  • Popolo, loĝantoj de franclingva parto en Belgio (3,92 mln). Loĝas ankaŭ en Francio, Usono k.a. Totala kvanto: 4,1 mln (1992).
  • Parolas en valona dialekto de franca lingvo.
  • Kredantoj: katolikoj.

VENEZUELANOJ

  • Nomo: [f] Vénézuéliens; [r] venesuelci; [p] venezuelanos
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Venezuelo (17,3 mln). Totala kvanto: 17,4 mln (1992). 80% - mestizoj, mulatoj, sambooj, ĉ. 5% - nigruloj.
  • Lingvo: hispana.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]