Aztekoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Azteko estas la tradicia nomo per kiu estas nomata popolo kiu loĝis en la nuna Meksiko kaj parto de najbaraj landoj kaj kiu formis tre potencan civilizacion kaj imperion florantan antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Oni ankaŭ uzas la vorton meksikojmeŝikoj (el kiu originis "Meksiko"). "Aztek" signifas "tiu kiuj devenas el Aztlan, kiu mem signifas "proksima al la gruoj" (azta: gruoj + tlan proksime), kaj kiu estas la regiono norde de Meksiko kaj sude de Usono).

Ilia lingvo estis la naŭatla, ankaŭ nomata foje azteka lingvo. Oni kelkfoje uzas la nomon de aztekoj por la meksikaj indiĝenoj parolantaj tiujn lingvon.

Tenochtitlán

La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksiko, kiam alvenis la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento kaj unu el la ses ĉefaj civilizoj de la historio de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nuna Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol la majaa en scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

Enhavo

[redakti] Historio

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Azteka imperio

En 1325 la aztekoj fondis Tenoĉtitlanon, kiu estas ilia ĉefurbo, la nuna Meksikurbo, urbo kiu staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, de floroj kaj militistoj. La nomo "Meksikurbo" devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". Aleksandro Humbolto nomis la urbon, "La urbo de la palacoj".

Kiam la aztekoj alvenis al la Valo de Meksiko, ili estis gento tre malforta. Laŭ neceso ili devis loĝi en la marĉoj de la Lago de Meksikurbo. Laŭ legendo, la dio, kiu gvidis ilin al la Valo, ordonis al ili loĝi en la loko, kie ili vidus aglon sidantan sur kakto kun serpento en la buŝo. La aztekoj vidis tian aglon kaj tie fondis Tenoĉtitlanon. Bildo de la aglo estas hodiaŭ sur la flago de Meskikio.

Pro la manko de tero, la aztekoj disvolvigis novan metodon de kultivado: la ĉinampo, kiu estis floso farita de kano kaj enhavanta kultivitan teron.

Suna Ŝtono, ofte erare nomita la Azteka Kalendara Ŝtono.

La kvartaloj de la urbo estis dividitaj laŭ metio kaj klano. Ĉiu kvartalo havis siajn templon kaj lernejon. En la lernejo, la knaboj lernis la arton de milito, la antikvajn kantojn de la dioj kaj la metion de la kvartalo. Knabinoj ne iris al lernejo, sed estis instruitaj de siaj patrinoj.

En la mezo de la urbo estis granda, blanka piramido. Sur la supro de la piramido estis du temploj, unu al Huitzilopochtli, la kolibra dio de la suno, kaj Tlaloc, dio de la pluvo. En la temploj, la sacerdotoj oferis la batantajn korojn de homoj, iafoje de homoj aztekaj, iafoje de kaptitoj de milito. Malpli severe, la aztekoj faris penton per memsangado, precipe de la orela lobo.

La aztekoj servis multajn aliajn diojn, la plej fama el kiuj estis Kecalkoatlo, la Serpento de Plumoj, (pli precize: la surplumigita serpento) kiu estis dio en Meksiko depost -500. Kecalkoatlo estis la matenstelo (Venuso). La legendoj de Kecalkoatlo antaŭdiris la alvenon de la hispanoj.

En la 15-a jarcento la aztekoj fariĝis la ĉefa gento de Meksiko, venkinte la toltekojn kaj la zapotekojn. Je 1500 ilia imperio enhavis 10 milionojn da homoj. La aztekoj estis malamataj de sia regitaro, ĉefe ĉar ili postulis tributon de homoj, kiuj poste estis oferitaj al la dioj. En batalo, pro tia oferado, la aztekoj celis kapti kaj ne mortigi siajn malamikojn. Tial glavoj kaj pafiloj ne estis taŭgaj armiloj por ili, sed bastonegoj.

[redakti] Konkero kaj malapero de la civilizacio

Laŭ legendo, en 1509 la azteka princino, Papantzin, sonĝis pri la alveno de ŝipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la sonĝo, anĝelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la ŝipoj konkeros ŝian landon, sed ankaŭ portas la scion pri la unusola, vera Dio. Ŝia sonĝo fariĝis la historio de Meksiko dum la 16-a jarcento, ĉar la hispanoj alvenis en 1519 en tiaj ŝipoj, portante la glavon kaj la krucon, venkante la aztekojn en 1521.

La hispanaj konkistadoroj alianciĝis kun la subpremataj indiĝenaj popoloj, kaj sub la komando de Hernán Cortés, venkis la aztekajn reĝojn. La venkintoj ne neniigis la aztekojn, sed ili anstataŭis la hispanan reĝon anstataŭ la azteka, prenis la povon, kaj, post tempo, ankaŭ la hispanan lingvon kaj fidon. La arĝento de Meksiko foriris al Hispanio kaj la antikvaj libroj de Meksiko estis forbruligitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis siajn virinojn, tial Meksiko fariĝis miksaĵo de la azteka kaj la hispana en sango kaj en spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

En 1531 disvastiĝis la legendo ke la Virgulino, Sankta Maria, sin aperis al la azteko Juan Diego ĉe Guadalupe. En lando, kie virgulinoj estis oferdonitaj al serpenta dio, tio helpis disvastigi la kristanan fidon tra la lando.

[redakti] Civilizacio

Kalendara ŝtono

La aztekoj havis nek ĉevalojn, nek pulvajn pafilojn, nek eĉ la radon.

Ili posedis propran alfabeton.

Ekzistis azteka kalendaro, kiun kelkaj konsideras pli preciza ol la tiama eŭropana kalendaro.

[redakti] Bibliografio

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj projektoj


[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.d.umn.edu/cla/faculty/troufs/anth3618/maaztec.html
·  http://mexico.udg.mx/historia/precolombinas/ingles/Azteca
·  http://www.todito.com/paginas/noticias/149568.html
·  http://www.vigvamas.org/a-z/index.php/Actekai