Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Estados Unidos Mexicanos
Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj
Flago de Meksiko
(Detaloj)
Blazono de Meksiko
(Detaloj)
Nacia himno: Himno Nacional Mexicano
Nacia Himno de Meksiko
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Meksikurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana (de fakto), kaj pluraj lingvoj de Meksiko.
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (89%)
protestantismo (6%)
aliaj (5%)
Areo
 % de akvo
1.972.550 km²
2,5%
Loĝantaro 106.682.500 (2008)
Loĝdenso 55/km²
Loĝantoj mestizoj (60%)
indiĝenoj (30%)
eŭropidoj (9%)
aliaj (1%)
Vivolongo 75 jaroj
Horzono UTC-6 al -8

UTC-5 al -7 (somere)

Interreta domajno .mx
Landokodo MX
Telefona kodo 52
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Enrique Peña Nieto
Ĉefministro Ne havas
Nacia tago 16-a de septembro 1810
Sendependiĝo disde Hispanio 27-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto Meksika peso (MXN)
MEP laŭ 2006
– suma $ 1,149 duiliono
– pokapa $ 12.775
Esperanto-movado
Landa E-asocio Meksika Esperanto-Federacio
v  d  r
Information icon.svg

Meksiko (Hispane: México, Oficiale: Estados Unidos Mexicanos) estas federacia respubliko konstitucia en Nordameriko, kiu konsistas el 31 ŝtatoj kaj federacia distrikto kiu estas la ĉefurbo Meksiko. Norde ĝi limas al Usono; sudokcidente kun la Pacifika oceano; sudoriente kun Gvatemalo, Belizo, kaj la Kariba Maro; kaj oriente troviĝas la Meksika golfo.

La meksika surfaco ampleksas proksimume 2 milionojn da km², kiu atingas la dek kvaran pozicion inter la plej grandaj landoj el la mondo. En tiu ĉi teritorio loĝas pli ol 117 milionoj da personoj, estas la ŝtato plej granda laŭ nombro da hispanparolantoj.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala nomo: Estados Unidos Mexicanos
  • Komuna nomo: México (Meĥiko; la sono de la ikso estas escepto laŭ la kutima prononco en la hispana lingvo, ĉefe en Meksiko). Vidu artikolon pri la nomo de Meksiko en esperanto.
  • Situo: ĉ. 23º No, 102º Ok
  • Limoj: 3.118 km norde kun Usono, 960 km sude kun Gvatemalo kaj 176 km kun Belizo.
  • Areo: 1.972.546 km²
  • Semotaŭga: 12%
  • Ĉefurbo: Meksikurbo
  • Sendependiĝo: (de Hispanio) ekis je la 16-an de septembro 1810, sukcesis je la 21-a de septembro de 1821
  • Internaciaj organizaĵoj: UN (1945), OAŜ

Esperanta nomo[redakti | redakti fonton]

La esperantigo de la hispanlingva vorto México [MEĥiko] estas malfacilaĵo.

En Lingva respondo n-ro 47, publikigita en Oficiala Gazeto en 1911 (n-ro 18B en la 6a eldono de Lingvaj Respondoj), Zamenhof skribis:

[...] ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas [...] nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k. t. p.).

Multaj esperantistoj nun opinias ke tiu komento estis eraro de Zamenhof.

La Akademio de Esperanto en 1974 oficialigis la landnomon "Meksiko" (en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), ĉar tiu formo estas la plej internacia. UEA kaj Monato uzas nur tiun oficialan formon. La landa Esperanto-asocio nomiĝas Meksika Esperanto-Federacio.

Krome, ĉirkaŭteksto ofte helpas, kiam oni diras nur "Meksiko". Interese, la meksikanoj mem malofte plendas aŭ konfuziĝas kiam oni diras México, kvankam tiu ĉi vorto aludas urbon, ŝtaton kaj landon:

Historio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ legu: Historio de Meksiko

Dum miloj da jaroj, la hodiaŭa Meksiko estis lando de ĉasistoj kaj rikoltistoj. Antaŭ ĉirkaŭ 9 mil jaroj, la amerikanoj kultivis maizon, sed komencis agraran revolucion, stirante al formado de multe pli kompleksaj civilizacioj. La civilizacioj giris konturon de urboj kun skribo, monumenta arkitekturo, astronomiaj kaj matematikaj studoj, kaj armeo. Post 4 000 jaroj, ili estis detruitaj pro la alveno de hispanaj koloniistoj en 1519. Dum tri jarcentoj, dum kiuj la plimulto da loĝantaro de Meksiko estingitaj indiĝenoj, ĝi estis koloniata por Hispanio.

Meksiko estis rekonita formale memstara de Hispanio en 1821. Milito de la lando kun Usono finiĝis en 1848 per perdo de preskaŭ duono de ĝia teritorio. En 1861 Meksikon invadis Francio kaj ĝi regis mallonge ĝis 1867. Poste, la Meksika revolucio kaŭzis morton de 10% de la loĝantaro. Ekde komenco, Meksiko kiel ŝtato-nacio luktis kun interkonsento pri ĝia heredaĵo indiĝena juĝe atribuita kun la postuloj de la modelo de la moderna kulturo okcidenta trudita en 1519. La nomo de la nacio estas derivita de la azteka ĉefurbo Tenoĉtitlano. Hodiaŭ, Meksiko estas hejmo por la plej granda nombro de hispan-parolantoj en la mondo, ĝi havas ankaŭ la plej grandan nombron de denaskaj amerikanoj, kiuj parolas la indiĝenajn lingvojn (la plimulto parolas la navatlan).

Demografio[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantaro: 103,263,388 (2005)
  • % urbana: 74% (2000)
  • homoj je kv. km: 52,2 (2000)
  • homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
  • ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)
  • naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)
  • meza vivlongeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)
  • Etnoj: 84% mestiza (miksitoj de eŭropido kaj amerika indiĝeno), 10% indiĝena, 15% eŭropida, 1% aliaj
  • Religio: laika ŝtato. Lau taksoj, 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj.
  • Lingvo: la hispana estas la baza lingvo de la loĝantaro kaj estas uzata oficiale. Aliaj lingvoj: la navatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj.
  • alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)

Ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Subŝtatoj de Meksiko.

Meksiko dividiĝas en 31 federaciaj subŝtatoj (laŭ la meksika politika kaj jura sistemo ili hispane nomiĝas "estados", sed la e-lingva vorto "ŝtato" havas iom alian difinon, tial subŝtatoj) kaj la Federacia Distrikto estas la ĉefurbo:

Meksiko
Mexico with state borders (numbered).svg
Subbŝtatoj Loĝantaro (2005) Areo (km²) Ĉefurbo
Estados Unidos Mexicanos (Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj) 103 088 000 1 959 248 Federacia Distrikto
1. Agvaskaljento 1 051 000 5 625 Agvaskaljento
2. Malsupra Kalifornio 2 842 000 71 546 Meksikalo
3. Malsupra Sudkalifornio 517 000 73 943 La Paco
4. Kampeĉo 751 000 57 727 Kampeĉo
5. Ĉiapo 4 256 000 73 681 Tukstlo Gutjerezo
6. Ĉiŭaŭo 3 238 000 247 487 Ĉiŭaŭo
7. Koaŭilo 2 475 000 151 445 Saltiljo
8. Kolimo 562 000 5 627 Kolimo
9. Durango 1 489 000 123 367 Durango
10. Gvanaĥuato 4 893 000 30 621 Gvanaĥuato
11. Gerero 3 116 000 63 618 Ĉilpancingo
12. Hidalgo 2 334 000 20 856 Paĉuko
13. Ĥalisko 6 652 000 78 630 Gvadalaĥaro
14. Meksiko 14 161 000 22 333 Toluko de Lerdo
15. Miĉoakano 3 988 000 58 667 Moreljo
16. Moreloo 1 605 000 4 892 Kvernavako
17. Najarito 943 000 27 862 Tepiko
18. Novleono 4 164 000 64 203 Monterejo
19. Oaĥako 3 522 000 93 343 Oaĥako de Juárez
20. Pŭeblo 5 391 000 34 251 Pŭeblo
21. Keretaro 1 593 000 11 658 Santjago de Keretaro
22. Kintanaroo 1 134 000 42 535 Ĉetumalo
23. Sanluispotosio 2 412 000 61 165 Sanluispotosio
24. Sinaloo 2 610 000 57 331 Kuljakano
25. Sonoro 2 384 000 179 516 Hermosiljo
26. Tabasko 2 013 000 24 747 Viljahermoso
27. Tamaŭlipo 3 020 000 80 148 Urbo Viktorjo
28. Tlakskalo 1 061 000 3 997 Tlakskalo
29. Verakruco 7 081 000 71 856 Ĥalapo de Enríquez
30. Jukatano 1 803 000 39 671 Merido
31. Zakateko 1 357 000 75 416 Zakateko
32. Federacia Distrikto 8 670 000 1 484 Meksikurbo ---

Vidu tabelon de meksikaj loknomoj, mapon de la subŝtatoj de Meksiko kaj liston de subŝtatoj de Meksiko.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Meksiko

La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):

19,75   Meksikurbo (4-a plej loĝata en tuta Ameriko)
4,10   Gvadalaĥaro
3,60   Monterejo
1,40   Urbo Pŭeblo
1,32   Urbo Juárez
1,30   Tiĥuano
1,23   Leono
0,74   Moreljo

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej alta monto estas la Stelmonto aŭ "Citlatépetl".

Politika sistemo[redakti | redakti fonton]

Meksiko estas demokrata federa respubliko. La konstitucio estis aprobita je la 5-a de februaro de 1917

Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo. Vidu liston de prezidentoj de Meksiko. Nuna prezidento: Felipe Calderon

Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)

Cefaj politikaj partioj:

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Vidu:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]