El Tri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alex Lora

El Tri estas meksika rokmuzika grupo, fondita kaj gvidita de muzikisto Alejandro Lora, post lia foriro de la bando Three Souls in My Mind, en 1984. Li aktivas dum kvin jardekoj eksperimentante sonojn de rokmuziko kaj bluso.

La grupo vendis pli ol 30 milionojn da albumoj en la tuta kariero kaj havis kvin nomumojn por la Premio Grammy sub la kategorio de Plej Bona Albumo en Hispana Roko pro la albumoj: Cuando tú no estás (1998), Fin de siglo (1999), No podemos volar (2001), kaj 35 años y lo que falta todavía (2005). En 1971 The Three Souls in My Mind partoprenis la Festivalon de Avandaro. Hodiaŭ la grupo El Tri estas konsiderata unu el la plej bonaj en Meksiko.