Bluso
Bluso (angle: Blues, la bluaj, idiome por esti afliktita) estas voĉa kaj instrumenta muzikspeco en malrapida aŭ moderata tempo kiu kreiĝis far la idoj de afrikaj sklavoj en la ruraj komunumoj de suda Usono. La bluso radikis en okcidenta-afrikaj profana kantoj, laborkantoj (worksong), melodiaj vokoj (field holler) kaj ĉantoj. La dominantaj elementoj estas afrikanismoj kiel la kvintona aŭ sestona blusa gamo, off-beat, la voko-kaj-respondo-skemo, interrompaj vokoj kaj recitativoj. La bluso kutime sekvas dudektakta strofoj-skemo kiu repetiĝis. La tekstoj temas pri malfeliĉa homa fato, precipue pri adulto, vana amo, soleco, malriĉeco, alkoholismo kaj hejmveo.
Ĉi tiu muzikspeco grave influas nordamerikajn kaj okcidentajn popularajn muzikojn. El la bluso devenas pluraj popularaj afrikamerikaj muzikformoj kiel ritmenbluso, tradicia ĵazo, Boogie-woogie kaj frua rok-muziko. La plej gravaj muzikiloj estas la gitaro (elektra kaj akustika), piano kaj buŝharmoniko.
Specifaj stiloj[redakti]
Laŭ geografio:
- Rura bluso (Country blues)
- Urba bluso (Urban blues)
- Ĉikaga bluso
- Ritmenbluso je siaj originaj formoj
Laŭ uzado de muzikiloj:
Gravaj muzikistoj[redakti]
- Blind Lemon Jefferson (1893-1929), teksasa bluso
- Bobby Blue Bland
- Big Bill Broonzy (1893-1958)
- Bessie Smith (1894-1937), kantistino
- Leroy Carr (1905-1935)
- Albert Collins(1932-1993)
- Lowell Fulson
- Buddy Guy
- Earl Hooker
- John Lee Hooker
- Howlin Wolf
- T-Bone Walker (1910-1975) uzadis unuafoje elektre amplifita gitaro en teksasa bluso
- Robert Johnson (1911-1938), legenda gitaristo de la delta bluso
- Muddy Waters (1913-1983)
- Albert King (1923-1992) influis rok-gitarludistojn kiel Jimi Hendrix kaj Eric Clapton
- B.B. King (*1925), ankorau aktiva
- Freddie King (1934-1976)
- Bobby Rush
- Otis Rush
- Johnny "Guitar" Watson (1935-1996)