Kaĵunoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kaĵunoj estas la Akadianoj de la usona ŝtato Luiziano.

Akadio estis franca kolonio kiu situis en la hodiaŭa Nova-Skotio, Nov-Brunsviko kaj la Insulo de Princo Eduardo.

La loĝantaro estis franclingva. En 1713 La areo fariĝis angla. La loĝantaro estis forpelita de la angloj.

Ili alvenis en la marĉoj (bayou) de Luiziano, tiam franca teritorio. La usonanoj, kiuj aĉetis la teritorion de Napoleono, nomis ilin Akadianoj. Sen la komenca "a" kaj prononcita laŭ angla maniero ĉi tio estas fuŝita al "Kaĵuno", la hodiaŭa nomo de la loĝantaro, la regiono, la kaĵunmuziko kaj la kaĵuna kuirarto.

Acadiana parishes map.png