The Beatles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
The Beatles
The Fabs.JPG
Bazaj informoj
Deveno Flago de Anglio Liverpool, Anglio
Ĝenroj Rok-muziko
Popmuziko
Aktivaj jaroj 19571970
Eldoninto Parlophone
Capitol
Odeon
Apple
Vee-Jay
Polydor
Swan
Tollie
Parencaj
temoj
Tony Sheridan, The Quarrymen, Plastic Ono Band, The Dirty Mac, Wings, Traveling Wilburys, Rory Storm and the Hurricanes, Ringo Starr All-Starr Band, Billy Preston, Stars on 45
Retejo www.beatles.com
Membroj

John Lennon (1957–1970)
Paul McCartney (1957–1970)
George Harrison (1957–1970)
Ringo Starr (1962–1970)

Antaŭaj membroj

Pete Best (1957–1962)
Stuart Sutcliffe (1960–1961)

v  d  r
Information icon.svg

The Beatles ([ðə ˈbiːtl̩z]; anglalingve vortluda kombinaĵo inter la anglaj "beetle" (skarabo) kaj beatnik ("nekonformulo")) estis brita rokgrupo, kreita en 1957 en Liverpool. Ĝi estis unu el la plej komerce sukcesaj kaj kritike aklamitaj bandoj en la historio de populara muziko. La ĉefaj membroj (ekde 1962) estis John Lennon (ritma gitaro, voĉo), Paul McCartney (bazgitaro, voĉo), George Harrison (ĉefgitaro, voĉo), kaj Ringo Starr (drumo, voĉo). La bando radikis en rokenrolo, sed poste inkluzivis kaj miksis multajn aliajn ĝenroj, inkluzivante psikadelan muzikon, klasikan muzikon, kaj aliajn ĝenrojn en pionira stilo. La naturo de ilia grandega populareco, konata kiel "Beatle-manio", transformiĝis dum ilia muzik-verkado kreskis kompleksece.

Por almenaŭ unu el ties kanzonoj, eble la plej fama, nome "Yesterday", ekzistas Esperanta traduko "Hieraŭ ĵus".

Grupanoj[redakti | redakti fonton]

Iamaj membroj:

Influoj[redakti | redakti fonton]

Elvis Presley, Chuck Berry, Little Richard, Eddie Cochran, Buddy Holly, Arthur Alexander.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi muzika grupo unuiĝis en Liverpool, en la lastaj jaroj de la sesa jardeko (la naskiĝjaron de la grupo oni opinias esti 1959). Unue formiĝis la bando el John Lennon, Paul McCartney kaj George Harrison. En la 1963-a jaro unuiĝis kun ili Richard Starkey, pli konata kiel Ringo Starr. Antaŭ ol akiri la bone konatan sukceson, ili ludis kune en Germanujo, kie ili pliboniĝis kiel muzikistoj. En Britujo Brian Epstein, vendisto, aŭskultis ilin en The Cavern kaj decidis reprezenti ilin kiel muzikgrupon. De tiam ili gajnis kontrakton kun Parlophone kaj dissendis ilian unuan disketon kun du kantaĵoj: "Love Me Do" kaj "P.S. I Love You." La unua atingis sukceson en Britujo, sed ne la unuan rangon je la muziklistoj. Poste, ili publikigis la unuan diskon, "Please Please Me," kaj la samnoma kantaĵo atingis la unuan lokon ĉe Record Retailer, la plej konata muziklisto en Britujo.

En 1964 la grupo atingis egan sukceson, kaj en Britujo, kaj en Usono, danke al la sekvaj diskoj. Ili filmis en Usono du filmaĵojn; la unua, A Hard Day´s Night nomumiĝis por la Oscar-premio en la kategorio de la plej bona sonbando. Ekde 1965 kaj en 1966 kaj 1967 la grupo ŝanĝis sian kunmetadon de kantoj, enirante psikadelion kaj kreante la plej bonajn kantaĵojn en la muzika historio de la 20-a jarcento en diskoj kiel Rubber Soul, Revolver kaj Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band.

Ekde 1968 multaj problemoj venis al la grupo, problemoj pri la kunmetado de kantaĵoj, pri mono, kaj tiaj problemoj iom post iom disigis ilin, ĝis kiam en 1970 McCartney decidis forlasi la grupon. Kvankam konflikto okazis, la sukcesoj de la grupo estis egaj ankaŭ dum tiuj jaroj, ili eldonis ege konatajn diskojn kiel The Beatles (ankaŭ konata kiel la Blanka Albumo - pro la blanka koloro de sia kovrilo), Abbey Road kaj Let It Be.

La grupo gajnis grandegan famon en Britujo en 1963 pro la disko Please Please Me. En 1964, apero en televid-programo Ed Sullivan Show en Usono lanĉis ĝian karieron mondskale kaj kaŭzis furoron, kiun oni nomis Beatlemania. Ili aktoris kaj muzikis en du filmoj, A Hard Day's Night kaj Help!. La disko Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band aperis ĉe la pinto de ilia sukceso en 1967, kaj instigis pli artan kaj eksperimentan muzikon ĉe preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj en tiu jardeko. Post la aperoj de tri elstaraj diskoj, The Beatles aŭ "Blanka Albumo" (1968), Abbey Road (1969), kaj Let It Be (1970), la grupo disiĝis en 1970 pro grandaj opinidiferencoj inter la grupanoj.

The Beatles siavice forte influis milojn da muzikistoj, tro multnombraj por listigi ilin ĉi tie.

Muzika signifo[redakti | redakti fonton]

Gitaroj de McCartney kaj Harrison

La Beatles estis ofte nomataj la plej grava pop-bando de la 1960-aj jaroj[1] kaj influis preskaŭ ĉiujn sekvajn genrojn de popo kaj rokmuziko. Ĝis la jaro 2003 ili jam vendis ĉirkaŭ 1,3 miliardoj da diskoj, bendoj, ktp.

Ekde 1964 la Beatles komencis evolui muzike kaj eksperimenti aliajn muzikstilojn. Tiel aŭdeblas en la albumo Beatles for Sale influoj de popola muziko kaj de kontreo. La sekva albumo Help! entenas unuanfojon gastomuzikistoj kaj, kiel poste regule, el la klasika muziko, inter alie aŭdeblas en la balado Yesterday peco, en kiu la kantisto (McCartney) estas akompanata de sia akustika gitaro kaj krome nur de arĉa kvarteto. En la en 1965 publikigita albumo Rubber Soul unuanfojon aŭdeblas hindaj influoj. La albumo Revolver el la jaro 1966 imponis per larĝa panoramo de diversaj pop-varioj. Tio montras esencan forton de la Beatles: ili sukcesis uzi diversajn gustojn sen perdi la propran karakteron. Per la albumo Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band de la jaro 1967 ili prezentis la unuan konceptan albumon de la pophistorio, kiu inspiriĝis ankaŭ de Pet Sounds de la Beach Boys.[2] Sgt. Pepper estis ankaŭ la unua disko de la pophistorio sur kies kovrilo estis presitaj la tekstoj de la kantoj. Per la duobla disko The Beatles – nomita kutime pro la kovrilo simple "la blanka albumo" - la Beatles montris denove sian tutan muzikan spektron.

Signifo al la popkulturo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la alveno de la Beatles, simmilan ondon de entuziasmo kaj adoro ricevis nur Frank Sinatra en la 1940-aj jaroj kaj Elvis Presley en la 1950-aj jaroj. Kontraŭe al la Rolling Stones la Beatles ludis la rolon de la ĝentilaj knaboj kaj dum longa tempo iliaj tekstoj estis tiuj de simplaj kantoj. Tamen fine de la 1960-aj jaroj, pro la sociaj ŝanĝoj la Beatles ŝanĝis sian stilon. Ekde 1965 la tekstoj estis influitaj de Bob Dylan,[3] kaj iĝis pli profundaj kaj personaj. Komposaĵoj kaj aranĝaĵoj iĝis pli kaj pli kompleksaj.

En kantoj kiel She Said, She Said ili esprimis ekde 1966 siajn spertojn pri LSD. Ili interesiĝis pri hinda spiriteco kaj akceptis en 1967 la transcendentan meditteknikon de la guruo Maharishi Mahesh Yogi. Fine la Beatles sciis majstre adaptiĝi al la aktualaj sociaj fluoj. Tiel ili eksperimentiĝis en 1967 psikedelismajn elementojn en la muziko, sed malpli ol ekzemple Pink Floyd samtempe. Ne laste pro siaj filmoj - ĉefe Yellow Submarine (1968) – ili multe influis la popkulturon kaj partoprenis la estiĝon de muzikaj videoj, ĉar portempe ili kreis filmetoj aparte por novaj diskoj kaj sendis tiujn al televidstacioj. La filmetoj por Paperback Writer, Rain, Strawberry Fields Forever kaj Penny Lane estis tiel la unuaj muzikaj videoj de la pophistorio, en kiu la bando ne nur ludis sian muzikaĵon, sed kie okazis ankaŭ aliaj aferoj. Tamen tiutempe oni registris ilin per filmkamerao kaj ne video. Starr kaj Harrison diris poste pri tio, ke ili filmis por eviti prezenti vive siajn titolojn en televidstudioj.[4]

Diskaroj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj en Usono estis diferencaj (kompare kun tiuj en Britio) ĝis Revolver. Magical Mystery Tour estis kompleta albumo, kaj Hey Jude estis kompila albumo.

Unuiĝinta Reĝlando[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Kompiloj kaj postaj albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj eldoniĝis kaj en la Unuiĝinta Reĝlando kaj en Usono. En la albumoj markitaj "*", la usona kaj brita versioj enhavas malsamajn kantojn.

  • The Beatles 1962-1966 ("Red Album") (1973)
  • 1967-1970 ("Blue Album") (1973)
  • Rock'n'Roll Music (1976)
  • Magical Mystery Tour (Unuĝinta Reĝlando, kompleta albumo - 1976)
  • The Beatles at the Hollywood Bowl (1977)
  • Live! At the Star Club in Hamburg, Germany (1977)
  • Love Songs (1977)
  • The Beatles Collection (1979)
  • Rarities (1980)*
  • Reel Music (1982)
  • 20 Greatest Hits (1982)*
  • Past Masters, Volume One (1988)
  • Past Masters, Volume Two (1988)
  • Live at the BBC (1994)
  • Anthology 1 (1995)
  • Anthology 2 (1996)
  • Anthology 3 (1996)
  • Yellow Submarine Songtrack (1999)
  • The Beatles 1 (2000)
  • Let It Be...Naked (2003)
  • The Capitol Albums, Volume 1 (2004)
  • The Capitol Albums, Volume 2 (2006)
  • Love (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ian MacDonald, Revolution in the Head. The Beatles (Revolucio en la kapo. The Beatles'’, Records and the Sixties, pp. 382, ISBN 1-55652-733-0
  2. George Martin, Summer of Love. The Making of Sgt. Pepper (Amsomero. La estiĝo de Sgt Pepper, Londono, 1994, pp. 48
  3. Barry Miles, Paul McCartney. Many Years From Now (Paul McCartney. Multaj jaroj ekde nun, p. 226, ISBN 3-498-04396-X
  4. {The Beatles, The Beatles Anthology, p. 214, ISBN 0-8118-2684-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]