Kanto
El Vikipedio
Kanto estas iomete mallonga muzika komponaĵo por la homa voĉo, eble kun aliaj muzikaj instrumentoj, en kiu oni kantas vortojn (lirikojn). La ago de fari kanton estas nomata kantado. Norme, ĝi aludas al sola kantanto aŭ kantisto, tamen ĝi ankaŭ povas aludi al dueto, terceto, aŭ pliaj voĉoj. Multvoĉa kanto estas ĥoralo.
La vortoj de kantoj norme estas poezia, rima eco, kvankam ili povas esti religiaj versoj aŭ libera prozo.
Enhavo |
[redakti] Specoj de kanto
- Akapela muziko
- Ario
- Balado
- Ĉanto
- Himno
- Ĥoralo
- Kristnaska kanto
- Lulkanto
- Modkanto
- Opero
- Popolkanto
- Gorĝokanto, humajo
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri kanto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« De kantado senpaga doloras la gorĝo. »
|
|
« El kanto oni vortojn ne elĵetas. »
|
|
« Karakteron al kanto donas la tono. »
|