Amaskomunikilo
El Vikipedio
Amaskomunikilo estas iu ajn ilo, kun kiu oni povas disvastigi al larĝa popolaro. Ekzemploj de amaskomunikiloj estas la televido, la radio, kaj la gazeto. Ili ebligas modernajn fenomenojn kiel la propagando kaj la popola kulturo.
Nuntempe la ĉefa problemo rilate ilin estas ilia koncentrigo en malmultajn ampleksajn "imperioj" kaj ties posedo de financaj potencoj, ankaŭ plimalpli politike orientitaj laŭ siaj interesoj. Tio estas ofte denuncata kiel malkongruanta kun demokratio, kaj libero kaj reprezenteco de la opinioj.
[redakti] Esperanto-amaskomunikiloj
En Esperantujo ĝis nun ne ekzistas tradicia televido, nur "reta televido", kiu estas kunmeto de filmetoj. Ekzistas ĉ. deko da radiostacioj, kiuj elsendas kelkfoje en Esperanto, kutime iuj landaj aŭ de regionaj stacioj. La gazetaro kontraste estas multe pli ampleksa.
[redakti] Koncentriĝo de la Esperanto-gazetoj
La plej multaj Esperanto-gazetoj estas eldonataj de UEA aŭ de ties membroorganizoj (TEJO kaj la landaj asocioj) aŭ aliĝintaj fakorganizoj (ILEI ktp.). Tiuj organizoj el la UEA-strukturo eldonas ĉ. 90 % de la Esperanto-gazetoj, se oni kalkulas la eldonkvanton. Ekster la UEA-strukturo estas nur tre malmultaj gazetoj - ekzemple Sezonoj eldonas "La Ondo de Esperanto", LF-koop eldonas "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro" kaj "Femina", SAT eldonas La sennaciulo.
La koncentriĝo de la gazetaro ĉe la UEA-organizoj signifas kutime, ke tiuj gazetoj ne tre emas kritiki la ĝeneralan politikon de la diversaj Esperanto-organizoj. Krome pro la neŭtraleco de UEA la gazetoj ne traktas politikajn temojn de ekster Esperantujo; kutime ankaŭ nur malofte ceterajn temojn de ekster Esperantujo. Pli malpli solaj esceptoj estas la gazetoj de SAT kaj la revuo Monato, kiun ekde kelkaj jaroj eldonas Flandra Esperanto-Ligo, kiu ankaŭ estas parto de la UEA-strukturo. Politikaj temoj aperas do preskaŭ nur en SAT-gazetoj kaj en Monato; parte tio estas sentebla en la Esperanto-vortaro - en la komenca tempo en Monato oni devis krei multajn terminojn.

