Novaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Novaĵo estas unu el la ĵurnalismaj tekstospecoj; ĝi komunikas ion novan, kio supozeble estas interesa por la leganto aŭ aŭskultanto. Kontraste al komentario la novaĵo prezentu objektivajn faktojn kaj ne spegulu subjektivajn influojn. En la praktiko estas malfacile eviti subjektivan prezenton, kiu jam estiĝas pere de la vortelekto. Krome en la diversaj landoj varias la normoj pri divido de novaĵo kaj komento - oni povas prezenti en du lokoj aŭ komune. Novaĵojn prezentas gazetoj, radio, televido kaj interretaj paĝoj.

Kelkfoje la nocio estas esprimita per aktualaĵo, ŝajne ĉefe influita de la franca esprimo.

Enhavo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj eroj de novaĵo estas (ki-vortoj):

  • Kiu agis, agos, diris, estis trafita, ...?
  • Kie la evento okazis aŭ okazos?
  • Kiam tio okazis/os?
  • Kiel okazis/os?
  • De kie venas la novaĵo?

Krome eble:

  • Kial la afero okazis/os?

Hodiaŭ oni prezentas en novaĵoj unue la plej gravajn erojn, poste la malpli gravajn. (Antaŭ cent jaroj oni pli tendencis rakonti la sinsekvon de la eventoj.) Kutime novaĵo atingas dek ĝis dudek liniojn de po ĉ. dek vortoj. Por atingi facilan kaj rapidan komprenon la frazoj prefere ne superu ĉ. 15 vortojn.

La (unuaj frazoj de) novaĵo tre similas al urĝa alvoko pro fajro aŭ akcidento.

Kutime gazetaraj komunikoj, kiujn kreanto de novaĵo sendas al ĵurnalistoj, prezentiĝas en la formo de novaĵo. (Ekzemple: Dum unu semajno ĉirkaŭ la novjaro en ... kunvenos ducent Esperanto-parolantoj el dek kvin landoj...)

Difino[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« Novaĵo estas rekta, konciza kaj kiel eble plej objektiva komuniko pri nova evento, kiu estas grava kaj interesa por la publiko. »
— Dietz Schwiesau/ Josef Ohler, Die Nachricht in Presse, Radio, Fernsehen, Nachrichtenagentur und Internet. München 2003, S.13

Iom pli teorie:

Citaĵo
« Novaĵoj estas priskribaj asertoj de malgranda tema kaj lingva komplekseco pri eventoj. Eventoj estas ŝanĝiĝoj de statoj aŭ ŝanĝiĝoj de ŝanĝiĝoj, kiujn oni tiel perceptas. »
— Joachim Westerbarkey, Grundlagen und Aspekte der Nachrichtentheorie. In „Communications“, 17 (1992) 3, S. 287