Eldonejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Presilo por eldono de libroj en Kabul, Afganio.

Eldonejo estas firmao, kiu okupiĝas pri la multobligado de verkoj el literaturo, arto, muzikoscienco. Tiu multobligado povas okazi sub formo de libroj, gazetoj, partituroj, kasedoj, kompaktaj diskoj kaj aliaj formoj. La posedanto, direktoro aŭ profesiulo, kiu dediĉas sin al la eldonado estas la eldonisto. Origine kaj esence eldonado okazas proprariske. Tio signifas, ke la eldonisto mem investas la necesan kapitalon, kaj provas reakiri ĝin kun gajno. Tamen pli kaj pli ofte eldonistoj ne plu prenas la riskon nur sur sin, sed postulas de la aŭtoro(j) garantian kapitalon.

Tradicie la termino aludis al la publikigo de libroj kaj ĵurnaloj. Je la alveno de la komputiloj kaj de la novaj sistemoj de informado, la eldono disvastiĝis al novaj scenejoj kiel la mondo de Interreto, kaj ampleksiĝante al pli modernaj versioj kiel TTT-ejoj, blogoj kaj similaĵoj.

La eldono de libroj konsistas el multaj taskoj, kiel juĝo kaj akcepto de manuskriptoj, kontraktado kun la aŭtoroj, reviziado de manuskriptoj, transdono al presejo, korektado de kompostprovaĵoj, traktado kun bindisto, komercado, reklamado, distribuado, ktp. Por multaj en tiuj taskoj ekzistas apartaj profesioj, kiel reviziisto, provlegisto, distribuisto ktp.

Specoj de libro-eldonoj[redakti | redakti fonton]

Granda librovendejo en Tajvano.

Ne ĉiuj libroj eldoniĝas sammaniere. Eĉ ekzistas specifaj eldonejoj, kiuj specialistiĝas pri specifa speco de libreldono.

  • Senkapa eldono. Temas pri tiu, kiu havas nek kovrilon nek titolon. Utilas por malmultekostaj eldonoj aŭ por epokoj, kiam necesas kaŝi la titolon aŭ temon de libro pro cenzuro aŭ simila situacio.
  • Prinotita eldono. Nomita ankaŭ komentita eldono, ĉar kutime ekzistas komentarioj je piedmarĝeno aŭ en la randmarĝenoj.
  • Arta eldono. Temas pri tiu, kiu emfazas la artan esprimon de la bildoj, la bindomaniero aŭ la komponmetodo de la libro.
  • Eldono de bibliofilo aŭ de libremulo. Ĝenerale estas la eldono dediĉita aŭ aprezata de bibliofiloj, kaj karakteriziĝas de malgranda eldonkvanto aŭ de elektita grupo de subskribintoj aŭ ricevontoj de la libro.
  • Poŝeldono. Ĝenerale malgranda kaj malmultekosta, tute male al la eldonoj de libroamantoj. Tre granda eldonkvanto, apogata de ampleksa reklamado kaj tutlanda distribuado.
  • Speciala eldono. Ene de normala eldonado, oni eldonas kelkajn ekzemplerojn, diferencajn de la aliaj pro speciala partikulareco dezirata de la eldonejo, ĉu subskribo de la aŭtoro, malsama papero, plibonigo en la kvalito.
  • Faksimila eldono. Temas pri kopio, kiu reproduktas originalaĵon, ĉu laŭ nur la teksto, ĉu laŭ la materialoj de la bindado, ĉu en ambaŭ. Foje tiaj eldonoj okupiĝas pri mezepokaj manuskriptoj kun bildoj, manskribado, ktp. Foje la faksimileco estas tiugrada, ke oni reproduktas la plej etajn makuletojn, harojn en la papero, paperkvaliton, ktp., ke malfacilas distingi la originalon disde la faksimilaĵo.
  • Luksa eldono. Karakterizita de la alta kvalito de uzitaj materialoj en la prilaborado de la eldono, kiel la papero, bindaĵo, ktp.
  • Numerita eldono, ĝenerale tiuj kun presado de gravuraĵoj estas numeritaj, tiel ke la plej malaltaj numeroj estas pli aprezataj ol pli altaj numeroj.
  • Dulingva eldono. Kiam fakte la eldono enhavas dufoje la saman verkon en du lingvoj (foje pli, sed malofte). Plej ofte la sama teksto aperas en alternaj paĝoj (maldekstre kaj dekstre), tiele ke oni povas rigardi alterne ĉu unu ĉu la alian. Tio utilas, kiam la valoro de la originala teksto estas tia, ke oni ne volas perdi ĝin: ekzemple en esperanta traduko de fama teatraĵo aŭ religia libro.
  • Folia eldono. Kutime malmultekosta. En tiuj la paperaj folioj ne estas binditaj.
  • Princeldono. Estas la unua eldono de specifa verko. Tiu nomado utilas, kiam tiu verko en postaj eldonoj ŝanĝiĝis pro ŝanĝoj faritaj ĉu de la aŭtoro mem, ĉu de eldonistoj, ĉu de korektistoj, ktp. Utilas por scii la veran intencon de la aŭtoro kaj foje de tio la intencon aŭ mesaĝon de la verko mem.

Eldonaj sendependaj alternativoj[redakti | redakti fonton]

La verkistoj specialigitaj en tre specifa temo ĝuas malmultajn eblojn eniri en la eldonan amasmerkaton, kaj pro tio turnas sin ofte al presejoj kiuj estas specialistoj pri malgrandaj eldonkvantoj, aŭ eldonas siajn verkojn nur rete. Tiu diverseco de publikaĵoj malfermis ekde la 1980-aj jaroj ampleksan gamon da ebloj kaj da formoj de esprimado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libroj (en la angla)
Eldonejoj (en la hispana)
Reteldonejo (en la angla)
Miksaĵoj (en la angla)