Ĵurnalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĵurnalismo estas profesio, kiu okupiĝas pri la diskonigo de informoj en publikaj medioj, kaj la scienco, kiu esploras ĵurnalisman agadon. Ĵurnalistoj malkovras ekonomiajn, politikajn kaj sociajn eventojn, observadas kaj kontrolas la potenculojn kaj informas la publikon pri novaĵoj. Krome, ĵurnalismo ankaŭ povas havi amuzan celon.

Publikaj taskoj[redakti | redakti fonton]

La taskoj de ĵurnalistoj:

  • Selektado: Ĵurnalistoj elektas el la amaso da informoj tion, kion ili publikigos. Oni priskribas tion kiel la "Taskon de pordisto". La elekto baziĝas sur intereso, loka proksimeco, novaĵa valoro, sed kelkfoje ankaŭ sur la interesoj de la eldonistoredaktoro, aŭ eble ankaŭ politikaj interesoj de la ŝtato.
  • Reserĉo: Ĵurnalistoj esploras kaj kontrolas, ĉu la informoj objektive estas ĝustaj, kaj (re-)serĉas novajn aspektojn. Tiu punkto estas grava, ĉar ekzistas multaj ekzemploj, kiam ĵurnalistoj estis fiuzataj per ĵeto al ili de sensacia informo, kiu poste evidentiĝis falsaĵo por ies politika profito. Vidu esploranta ĵurnalismo.
  • Redaktado: Kiam ĉiuj informoj kaj aspektoj estas esploritaj, ĵurnalistoj redaktas ilin; ili aliformas la informojn en kompreneblan formon, ekz. tekston aŭ televidan kontribuon. Krome, ili klarigas la informojn tiel, ke ĉiu povu ilin kompreni.
  • Komentado: Se tio estas dezirata kaj necesa, ĵurnalistoj ankaŭ komentas la informojn. Ili kritikas aŭ laŭdas la agitantojn, kaj kejkfoje proponas ŝanĝojn.
  • Prezentado: Fine, ili publikigas kaj prezentas sian laboron per gazeto, televido, radiorete.

Ĝenerale en ĵurnalisma agado oni klare distingas inter raportado (nur transdono de faktoj, kiuj tamen foje povas esti speciale elektitaj por doni certan impreson) kaj opinio (kiel ekz. oficiala opinio de gazeto, donata en artikolo de la ĉefredaktoro). Ankaŭ recenzo estas esprimo de opinio.

Libera demokratio ne ekzistus sen ĵurnalistaj medioj. Ĵurnalistoj publikigas eventojn, ofte ankaŭ tiujn, kiujn la agitantoj sekretigas. Pro tio ankaŭ oni ofte priskribas la komunikilojn kiel la kvaran potencon en ŝtato, aŭ ankaŭ kiel gardohundojn de la demokratio. Aliflanke, en malliberaj politikaj sistemoj la ĵurnalismo ofte subtenas la registaron. Ankaŭ ĵurnalistoj povas esti teorie kaj ŝajne liberaj, sed tamen manipulataj plurmaniere.

Art. 19a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ankaŭ sekurigas la ĵurnalistan laboron:

Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Ĵurnalista situacio en la mondo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la organizaĵo Reporters sans frontières (Reporteroj sen limoj), en la jaro 2003, 42 ĵurnalistoj estis mortigitaj, ĉefe en Azio. 766 estis kaptitaj, minimume 1.460 estis korpe atakitaj.

Aliflanke, en multaj ŝtatoj ekzistas apartaj rajtoj por ĵurnalisma laboro kaj multaj inter ili garantias tiujn rajtojn en konstitucio. Ekzemplo estas, ke ĵurnalisto rajtas kaŝi la identecon de siaj informantoj, eĉ se ili rilatas al krimo.

Ĉijare, la 3-a de majo estas la tago internacia de la libereco de la gazetaro.

En sia libro "Flat Earth News" (ebenteraj novaĵoj)[1], brita ĵurnalisto Nick Davies publikigis la rezultojn de profunda, detala esplorado pri la brita gazetaro kaj komparoj kun la usona gazetaro. Li konkludis ke la situacio en Britio kaj en Usono estas ke la novaĵoj publikigitaj en tiuj du landoj enhavas multajn falsaĵojn. Pro la politiko de la direktoroj de gazetoj kaj televidaj kanaloj por plia profito (plia laborado per malpliaj ĵurnalistoj), ili akceptas raportojn de propagandistoj (angle public relations, spin doctors) kiuj ofte estas mensogaj kaj ĉiam estas tendencaj. Lia unua ekzemplo estas la fiasko pri la cimo pri la jaro 2000. En 1993 kanada fakulo Peter de Jager avertis ke estis ebleco ke programeraroj povos kaŭzi problemojn je la komenco de la jaro 2000. Sed la gazetaro troigis tion kaj inventis scenojn katastrofajn, sed fantaziajn. Eventuale eventoj pruvis ilin troigaj. Alia ekzemplo estis la mensogoj de britaj kaj usonaj politikistoj por pravigi militon kontraŭ Saddam Hussein (Irako), dirante ke Irako posedis amasdetruemajn armilojn, kiam tiuj politikistoj sciis ke tio estis mensogo.

Vance Packard en "Hidden Persuaders" (kaŝitaj persvadistoj)[2] montris la minacon de malhonesta raportado, sed konkludis optimisme "Ni povas elekti ne persvadiĝi". Je kvindek jaroj poste, Nick Davies konkludas pesimisme, ke Joseph Pulitzer probable pravis kiam li diris "Cinika, monavida, demagoga, korupta gazetaro produktos post iom da tempo popolon tiel malnoblan kiel ĝi mem".

Esperanto en ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

En 2010 estis establita la grupo da Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Ipernity[3]. La celo de tiu ĉi grupo estas uzadi la lingvon kiel ilo por internacia kunlaboro de diverslandaj amaskomunikiloj. En septembro 2010 la grupo enhavis 9 membrojn el Rusio, Meksiko, Norvegio, Slovakio, Tajvano, Belgio, Irano kaj Nederlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Flat Earth News, Nick Davies, Chatto & Windus, London, 2008, ISBN 978-0-7011-8145-1
  2. Hidden Persuaders, Vance Packard, Usono, 1957, ISBN 0-671-53149-2
  3. La grupo da Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Ipernity

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]