Saddam Hussein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saddam Hussein Abd al-Majid al-Tikriti
صدام حسين عبد المجيد التكريتي
Saddam Hussein

Saddam Hussein en iraka televido


En funkcio:
16-a de julio 1979 – 9-a de aprilo 2003
Antaŭulo Ahmad Hasan al-Bakr
Sekvanto Ĝalal Talabani

Naskiĝo 28-an de aprilo 1937
en Flag of Iraq (1921–1959).svg Aŭĝa, Tikrit, Irako
Morto 30-an de decembro 2006
en Flago de Irako Bagdado, Irako
Religio islamo (sunaismo)
v  d  r
Information icon.svg

Saddam HUSSEIN (aŭ Husayn) al-Majid al-Tikriti [sadám huséjn](arablingve صدام حسين; naskiĝis la 28-an de aprilo, 1937 kaj mortis la 30-an de decembro 2006) estis la prezidento de Irako de 1979 ĝis 2003.

Hussein naskiĝis en la vilaĝo Aŭĝa, en la distrikto Tikrit. Membriĝinte en la politika partio Baazo, li en 1956 partoprenis nesukcesan provon renversi la tiaman reĝon Irakan. En 1958 alia grupo sub generalo Abd al-Karim Qasim finfine detronigis la reĝon. Iomete poste Saddam Hussein vane provis murdi Qasim-on. Helpe de Sirio li en 1959 fuĝis al Egiptio. Dum lia foresto la Iraka registaro mortokondamnis lin.

En Kairo Saddam Hussein studis juron. Post la Iraka revolucio de la 8-a de februaro, 1963 Saddam Hussein revenis al sia hejmlando, kie lin en 1964 enkarcerigis la nova registaro. En 1967 li sukcesis fuĝi el la malliberejo. En 1968 li kondukis sian partion Baath al la potenco per sensanga ribelo. En 1973 li generaliĝis, kaj en 1979 li anstataŭis Ahmad Hasan al Bakr kiel Iraka prezidanto post ties subita retiriĝo, 42-jaraĝe.

La 1-an de junio 1972 li komencis vastan ŝtatigadon de ĝis tiam eksterland-posedataj kaj monopolhavaj naftofirmaoj. Saddam Hussein klopodis modernigi la ekonomion kaj la industrion. Li helpis la kamparon per teraj reformoj kaj modernaj iloj. Ankaŭ edukado kaj infrastrukturo estis alte prioritataj. Sub Saddam Hussein Irako iĝis unu el la plej sekularaj ŝtatoj de okcidenta Azio.

Dum la regado de Saddam Hussein Irako evoluis al regiona potenco, parte helpe de grandaj enspezoj el nafto. Inter 1980 kaj 1988 li estris la irakan armeon en sanga milito kontraŭ la najbara Irano. En 1990 li ordonis invadi Kuvajton, kio altiris la furiozon de Usono, kaj kondukis al la katastrofa malvenko de la 2-a Golfa Milito (19901991).

Saddam Hussein travivis plurajn provojn lin murdi aŭ renversi.

En februaro de 2003, sin pravigante de la malemo de la iraka registaro en la senarmigo de la lando, Usono kaj Britio invadis Irakon, kio kaŭzis la falon de Saddam Husseim la 9-an de aprilo. La 14-an de decembro 2003 li estis arestita post plurmonata kaŝa vivo. La juĝistaro punis lin je penduma mortpuno la 5-an de novembro 2006 (interese, ke du tagojn antaŭ la senataj elektoj de Usono). Multaj organizoj (ekz. AI) pridubis dum la proceso la sendependan juĝkapablon.

La juĝistaro elektis unu krimon de Saddam kaj juĝis nur laŭ tio, por eviti longan juĝproceson. Tiu krimago estis la venĝo pro sensukcesa atenco en 1982 kontraŭ Hussein, dum kiu mortis ĉ. 143 senkulpaj civiluloj (viroj kaj junuloj) en urbo Duĝail.

La ekzekuto[redakti | redakti fonton]

La iraka duagrada juĝistaro rifuzis la apelacion de advokatoj de Saddam Hussein, tiel la juĝo je morto ekvalidis la 26-an de decembro 2006. Pri la tempo de ekzekuto interparolis la iraka kaj usona registaroj. La usonaj instancoj jure (papere) transdonis la Saddam-on al la irakaj instancoj, sed li fizike (fakte) restis sub gardo de la usonanoj. Tiu jura transdono necesis por jurigi la ekzekuton. Horojn antaŭ la ekzekuto, advokatoj de Hussein vane petis de iu juĝisto en Usono malpermeson de la transdono.

Saddam Hussein estis pendumita la 30-an de decembro 2006, aŭrore antaŭ komenciĝo de festo Eid ul-Adha.

Laŭ pluraj fontoj, liaj lastaj vortoj estis la kredokonfeso de la islamanoj: "Ne ekzistas Dieco krom Dio" (Alaĥo). Li citis tion dufoje, sed duafoje ne povis fini tion.

La iraka televido samtage prezentis la bildojn pri la pendumo por eviti akuzojn, ke oni ne pendumis la prezidinton.

Por transporto de la kadavro per usona helikoptero, donis permeson persone George W. Bush. La entombigo okazis proksime al Tikrit, en la naskiĝa vilaĝo Aŭĝa, apud liaj filoj.

Cirkonstancoj de la ekzekuto[redakti | redakti fonton]

Krom la oficiala muta, mallonga filmeto pri la ekzekuto, inundis la interreton plena, voĉa filmeto, farita per poŝtelefono. Oni povis sur tiu aŭdi, kiel skoldas, blasfemas, eĉ disputas Saddam kaj la ekzekutantoj. Ili recitis nomon de la ŝijaisma ekstremisma gvidanto Muktada dum la ekzekuta proceso, poste kelkaj eĉ dancis pro ĝojo. Oni ne permesis al iu ĉeestanto preĝi pri la mortinto.

Pro la malhonoriga miskonduto de la ĉeestantoj, eĉ la supera juĝisto atentigis ilin, sed li estis neatentita.

Post senvualigo de la hontaj kondutoj, unuafoje la usona registaro, poste la iraka registaro distancigis sin. La usona registaro diris, ke ili transdonis Saddam-on kelkajn minutojn antaŭ la ekzekuto (kaj esploris ĉiujn post poŝtelefono), dum iraka registaro asertis, ke la ekstremistoj enŝoviĝis la ekzekutan grupon kaj tion ne efektivigis la dungitoj de la justicministro. La iraka registaro sciigis, ke nur tiuj aperigis la filmeton, kiuj volas la pluan akriĝon de la ŝijaisma-sunaisma malamikeco en la lando.

Eĉ ĵurnalo el Saŭda Arabio asertis, ke laŭ vidatestanto, la ekzekuton partoprenis eĉ persone Muktada al-Sadr, la ekstremisma ŝijaisma gvidanto, kiu maskis sin en apuda ĉambro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

Pri la renkontiĝo kun Saddam Ĥusejn rakontas en sia libro «Esperanto kaj vivo» fama soveta, rusia esperantisto Vladimir Samodaj. Li priskribas irakan diktatoron kiel arogan kaj malafablan 36-jarulon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Irako (epizodoj) // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 191-192. ISBN 978-5-7161-0212-5