Vladimir Samodaj
El Vikipedio
Vladimir SAMODAJ (ruse Владимир Владимирович Самодай) (naskiĝis la 17-an de junio 1935 en Odeso), Rusiano kaj sovetiano, fakulo pri la araba lingvo kaj elstara esperantisto. Honora membro de UEA.
Tradukisto, ĵurnalisto, redaktoro, li laboris kiel interpretisto en arabaj landoj kaj kiel ĵurnalisto por la araba versio de ĵurnalo Moskvaj Novaĵoj. En 2004 li laboras en agentejo ITAR-TASS.
Lerninte Esperanton en 1958 en Odeso, li gvidis kursojn, organizis universitatan E-vivon, kunfondis Sovetian Esperantistan Junularan Movadon kaj estis vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-1989). En 1989 li fariĝis la unua prezidanto de Sovetlanda Esperantista Unio kaj preparis la aliĝon de SEU al UEA.
Al lia kultura agado apartenas esperantigo de universitata aktora trupo, kiu en 1966 turneis en Pollando. En 1990 li ekgvidis Moskvan Literaturan E-Klubon, redaktis ties bultenon "Cerbe kaj Kore"; li okupiĝis pri kolektado de materialoj por la historiografio de Esperanto en Sovet-Unio, tradukis poeziaĵojn el la rusa kaj la ukraina kaj originale verkis. Liaj rememoroj kaj poemoj estas kolektitaj en Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999).
Vladimir SAMODAJ redaktis multajn Esperanto-eldonaĵojn, interalie, la periodaĵojn Paco (sovetiaj numeroj), Por la paco, Cerbe kaj Kore (literatura revuo), Scienco kaj kulturo.
[redaktu] Libroj
- Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM. Eldonejo Impeto, Moskvo, 1999. 176 paĝoj kudre binditaj. ISBN 5-7161-0061-9.
- Konfesoj. Poeziaj provoj. Eldonis Eŭropa Jura Universitato Justo, Moskvo, 2005. 119 paĝoj kudre binditaj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Recenzo pri "Ne nur legendoj ..."
- Scienco kaj Kulturo (en la rusa kaj en Esperanto)
- Libro leg-enda pri tempo legend-a - recenzo de Boris Kolker en Monato.
- Detala biografio kaj foto
| Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |

