Vojaĝo en Esperanto-lando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg Vojaĝo en Esperanto-lando  
Vojaĝo en Esperanto-lando
Aŭtoro Boris Kolker
Eldonjaro 1992
Eldoninto Progress
Paĝoj 337
ISBN ISBN 5-01-002953-7

Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. – estas fama Esperanto-lernolibro de Boris Kolker.

Laŭ la antaŭparolo, celoj de la libro estas:

La 3-a reviziita eldono de la libro aperis la 5-an de julio 2005 kaj estas aĉetebla ĉe landaj libroservoj, FEL kaj UEA. "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej vendita libro de la jaroj 2002, 2003, 2004, 2005, 2006 kaj 2007 en la libroservo de UEA.

Estas legeblaj specimenoj el la tria eldono - Antaŭparoloj, lecionoj 1, 2, 3 kaj 7, enhavtabelo ĉe lernu!.

El la recenzo de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto:

"Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon...

(Ligoj al aliaj recenzoj troviĝas sub eksteraj ligoj.)

La aŭtoro de la libro, d-ro Boris Kolker, gvidas per sia libro Internacian Perfektigan Korespondan Kurson.

[redakti] Eldonoj

  • Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) produktis en la jaro 2005 lumdiskon kun voĉlego de “Vojaĝo en Esperanto-lando”.

[redakti] Eksteraj ligoj

[redakti] Recenzoj kaj opinioj

[redakti] "Vojaĝo" en la reto

Pri aliaj signifoj de la vorto "Vojaĝo" legu ĉi tie.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj