Akademio de Esperanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ade.png

La Akademio de Esperanto (AEAdE) estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon, same kiel la ceteraj nacilingvaj Akademioj.

Oni ne konfuzu ĝin kun la Akademio Literatura de Esperanto (ALE).

Enhavo

[redakti] Historio

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, laŭ propono de Ludwik Lejzer Zamenhof, sed tiam sub la nomo "Lingva Komitato". La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato.

En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kunfandiĝis en unu solan korpon nomatan "Akademio de Esperanto".

[redakti] Sekcioj

La Akademio enhavas Sekciojn, kiuj prizorgas diversajn lingvajn kampojn de la Akademia laboro. La Sekcioj ne estas fiksitaj, sed estas kreataj laŭbezone. Ĉiun Sekcion gvidas Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aparteni al pluraj Sekcioj, laŭ sia intereso.

Ekzistas jenaj Sekcioj: Faka Lingvo, Gramatiko, Ĝenerala Vortaro, Literaturo, Prononco, Kontrolado de lerniloj kaj Konsultejo.

La Akademio havas ankaŭ Komisionojn, kiuj plenumas diversajn ne-lingvajn taskojn. En Septembro 2007 ekzistis nur unu Komisiono: Historio de la Akademio de Esperanto.

Ĉiu Sekcio kaj Komisiono estas gvidata de Direktoro.

[redakti] Konsultejo

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis Sekcion Konsultejo de la Akademio, al kiu povas turni sin ĉiu Esperanto-uzanto pri difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon.

[redakti] Decidoj kaj rekomendoj

  • Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2007)
  • Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio (2007)
  • Pri landnomoj (1974, 1985, 1989, 2003)
  • Pri derivaĵoj de komun/a: komunumo, komunaĵo, komuno (1990)
  • Rekomendoj pri propraj nomoj (1989)
  • Akademio pri pasivaj participoj (1967 kaj 1989)
  • Esprimo de la aganto en komplementa funkcio (1986)
  • Pri niaj alfabeto kaj ortografio (1982)
  • Pri la vorto “po” (1974)
  • Pri kelkaj misuzoj (1973)
  • Pri la refleksivo (1971)
  • Enketo kaj decidoj pri la Vortfarado (1967)

[redakti] Membraro

La Akademio konsistas el 45 membroj, kiuj estas elektataj por periodo de 9 jaroj. Nova membro devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj Akademianoj. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, Esperanto-pedagogoj aŭ verkistoj. Eminentaj personoj povas esti nomumitaj "korespondaj membroj" de la Akademio. Prezidantoj [1] de Akademio estis Johannes R.C. ISBRUCKER (Nederlando, 1948-1963), Gaston WARINGHIEN (Francio, 1963-1979), William AULD (Britio, 1979-1983), André ALBAULT (Francio 1983-1995), Werner BORMANN (Germanio, 1995-1998) kaj Geraldo MATTOS (Brazilo 1998-2007)

En aprilo 2010 finiĝis la vica elekto de triono de la membroj de la Akademio. La membroj elektitaj estas [2]:

[redakti] Nove elektitaj

[redakti] Reelektitaj

[redakti] Nuna konsisto

La Akademio de Esperanto konsistas laŭ la stato por aprilo 2010 el jenaj personoj[2]:

[redakti] Estraro

La estraro de la Akademio de Esperanto konsistas (de septembro 2007) el:

  • John Wells, prezidanto,
  • Brian Moon, vicprezidanto,
  • Probal Dasgupta, vicprezidanto,
  • Renato Corsetti, sekretario.

Kiel direktoroj de sekcioj estis elektitaj:

  • Marc Bavant, Faka Lingvo
  • Jouko Lindstedt, Gramatiko
  • Bertilo Wennergren, Ĝenerala Vortaro
  • Marc Bavant, Kontrolado de lerniloj
  • Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
  • Humphrey Tonkin, Literaturo
  • Probal Dasgupta, Prononco
  • Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE

[redakti] Iamaj membroj

Iamaj membroj de la Akademio, kiuj ne plu kandidatiĝis aŭ forpasis (†)

[redakti] Referencoj

  1. AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967 Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9 Mallonga historio de la lingvaj institucioj http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/historio.html
  2. 2,0 2,1 http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_13_2010.html

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Retejo de la Akademio de Esperanto
Ekstera ligilo  Konsultejo de la Akademio
Ekstera ligilo  Vortaro de la Akademio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj