Marc van Oostendorp
El Vikipedio
Marc van OOSTENDORP (naskiĝis la 15-an de decembro 1967) estas nederlanda lingvisto kaj esperantisto. Li laboris por la pri-nederlandkultura Meertens Instituut kiel esploristo kaj ekde 2008 ĉefe laboras en la Universitato de Leiden, pri fonologia mikrovariado.
En Flandrio kaj Nederlando van Oostendorp estas konata kiel kunlaboranto de la asocio pri la nederlanda lingvo Onze Taal ("Nia Lingvo"). Li ankaŭ kunlaboras kun Taalpost, retmesaĝo-servo (aperanta trifoje la semajnon) pri lingvo ĝenerale kaj la nederlanda specife. Tion li faras kune kun la flandra ĵurnalisto Ludo Permentier.
Li instruis de septembro 1997 ĝis januaro 2001 interlingvistikon kaj Esperanton en la universitato de Amsterdamo kaj per tio fariĝis profesoro.
Eksteraj ligiloj [redakti]
La persona retpaĝaro de Marc van Oostendorp (en la nederlanda kaj la angla)
La vivresumo de Marc van Oostendorp (PDF-dosiero, en la angla)
Retpaĝaro de la asocio Onze Taal