Amsterdamo
| Amsterdamo | |||
| nederlande: Amsterdam | |||
| urbo | |||
|
Amsterdamo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Amsterdam | |||
| Kromnomo: Venezio de Nordo | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Norda Holando | ||
| COROP | Amsterdamo | ||
| Kunurbejo | Randstad | ||
| Historia ligo | Hansa ligo | ||
| Historiaj regionoj | Sep Unuiĝintaj Provincoj, Batava Respubliko | ||
| Konata loko | Rijksmuseum | ||
| Konstruaĵoj | Reĝa palaco en Amsterdamo, ING Domo | ||
| Situo | Amsterdamo | ||
| - alteco | 2 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 52°22′23″N 4°53′32″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 52.37306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">52.37306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 219,0 km² (21 900 ha) | ||
| - de metropolo | 1,815 km² (182 ha) | ||
| - de lando | 166 km² (16 600 ha) | ||
| - de akvo | 53 km² (5 300 ha) | ||
| Loĝantaro | 767 849 (2010) | ||
| Denseco | 3 506,16 loĝ./km² | ||
| Parko | Vondelparko | ||
| Unua skribmencio | 1275 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 1011–1109 | ||
| Telefona antaŭkodo | +31 20 | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Grachtengordel | ||
| Retpaĝo: www.amsterdam.nl | |||
Amsterdamo estas la ĉefurbo de Nederlando (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago) kaj estas la plej granda urbo de la provinco Norda Holando. La urbo havas ĉirkaŭ 750 000 enloĝantojn kaj la amsterdama regiono havas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da. La plej malnova parto de la urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto da duoncirklaj kanaloj kiuj ekde julio 2010 estas sur la listo de Monda heredaĵo de UNESKO. Amsterdamo estas la plej turisma urbo en Nederlando.
La urbo estas fama pro siaj belegaj kanaldomoj kaj la etoso de individula libereco. En tiu etoso multe okazas, farante la urbon vigla loko plenplena de kulturo kaj homa interkontaktado. Ekzemploj de tio estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj koffie-shops (kafo-vendejoj), kiuj laŭleĝe disvendas kanabon, la Rijksmuseum (regna muzeo), la Van-Gogh-muzeo, la muzeo de la hejmo de Rembranto, la domo de Anne Frank, kaj la kanaloj laŭitaj de malnovaj domoj.
Enhavo |
Esperanto en Amsterdamo[redakti]
- En 1903 S. de Vries publikigis en Amsterdam la unuan internacian revuon por Esperanta Stenografio "La Stenografisto"
En Amsterdamo okazis la 20-a Kongreso de TEJO en 1964.
Esperantistoj de Amsterdamo[redakti]
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Amsterdamo en ReVo
- Amsterdam Hotspots, turista gvidilo
- Amsterdam, VisitTown.com
- Amsterdam, Find Links!
- Turista gvidilo de Google Earth
|
||||||