Stacidomoj de Amsterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio estas la listo de Stacidomoj de Amsterdamo. Amsterdamo estas la politika ĉefurbo de Nederlando. La operatoro de ĉiuj trajnoj en kaj ĉirkaŭ Amsterdamo estas Nederlandse Spoorwegen.

  • Amsterdam Centraal ankaŭ konata kiel Centraal Station. Tiu estas la ĉefa stacidomo de Amsterdamo.
  • Amsterdam Amstel Tiu stacidomo sur la orienta bordo de rivero Amstel troviĝas sur la fervojlinio Amsterdam - Utrecht.
  • Amsterdam Bijlmer ArenA Tiu estas la ĉefa stacidomo de la sud-orientaj suburboj de Amsterdamo. Ĝi estas proksima al stadiono "Amsterdam ArenA", kaj al pluraj gravaj komercaj kaj negocaj centroj.
  • Amsterdam Holendrecht Nova stacidomo, en sud-orienta Amsterdamo, kiu estis malfermita en decembro 2008 sur la fervojlinio Amsterdam - Utrecht. Ĝi estas proksima al hospitalo "Academisch Medisch Centrum" (AMC).
  • Amsterdam Lelylaan Komence stacidomo de Intercity, nun loka stacidomo en la okcidenta arondismento "Slotervaart" de Amsterdamo.
  • Amsterdam Muiderpoort Interkonekta stacidomo en orienta Amsterdamo, interkonektanta la liniojn de Amsterdam Centraal al Hilversum kaj Utrecht.
  • Amsterdam RAI Stacidomo en la sudo de Amsterdamo, proksima al la kongresejo de RAI.
  • Amsterdam Science Park Stacidomo en la oriento de Amsterdamo en la areo de Watergraafsmeer kaj ankaŭ proksima al "Amsterdam Science Park". Malfermita en 2009.
  • Amsterdam Sloterdijk Stacidomo kun du niveloj en la okcidento de Amsterdamo, translokita dum la konstruado de linio Schiphol. Ĝi ebligas al pasaĝeroj ŝanĝi inter la direktoj de Amsterdam Centraal, Haarlem, Schiphol kaj Zaandam.
  • Amsterdam Sloterdijk Hemboog Malfermita en 2008, kompletigita en 2009. Temas pri suplementa halto por trajnoj sur la rekta fervojo inter Zaandam kaj Schiphol.
  • Amsterdam Zuid Stacidomo de Intercity en la sudo de Amsterdamo. Komence, ĝi nomiĝis Amsterdam Zuid/WTC pro ĝia proksimeco al "World Trade Center" (Amsterdamo).

Estintaj stacioj[redakti | redakti fonton]

  • Amsterdam d'Eenhonderd Roe (1839–1842) (Hollandsche IJzeren Spoorweg-Maatschappij)
  • Amsterdam Willemspoort (1842–1878) (Hollandsche IJzeren Spoorweg-Maatschappij)
  • Amsterdam Weesperpoort (1843–1939)
  • Amsterdam Westerdok (1878–1889)
  • Amsterdam Oosterdok (1874–1889)
  • Amsterdam Haarlemmermeer (Willemspark) (1915–1950)
  • Amsterdam De Vlugtlaan (1986–2000) Tiu stacidomo estis konsiderata superflua post la kompletigo de la Cirkla linio de la Metroo de Amsterdamo. Ĝi devis esti malkonstruita por konstrui la interŝanĝejon Hemboog inter Zaandam kaj Schiphol.

Amsterdama regiono[redakti | redakti fonton]

Stacidomoj en la areo de Amsterdamo estas:

  • Duivendrecht Du-nivela stacidomo inter Amsterdam Amstel kaj Amsterdam Bijlmer ArenA. Ĝi troviĝas sur linioj Amsterdam - Utrecht kaj Schiphol - Weesp.
  • Schiphol Airport Subtera stacidomo por Flughaveno Schiphol.
  • Diemen Stacidomo por regionaj trajnoj situanta inter Amsterdam Science Park kaj Weesp sur linio Amsterdam - Amersfoort.
  • Diemen Zuid Stacidomo por regionaj trajnoj kaj metrostacio. Ĝi estas lokita inter Duivendrecht kaj Weesp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo List of railway stations in Amsterdam en la angla Vikipedio.