Hilversum
Hilversum estas vilaĝo kaj komunumo en la nederlanda provinco Noord-Holland. Ĝi estas konata kiel la plej grava vilaĝo en la regiono 'het Gooi' proksimume en la centro de Nederlando. Ĝi situas en la sud-orienta angulo de la provinco, ĝiaj koordinatoj estas 52°13′N 5°11′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 52.217 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">52.217°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <. En la komunumo loĝas 83.344 homoj (1-a de junio 2005) sur 46,19 km².
Jam ek de la komenco de la nederlanda radio, Hilversum estas la centro de la nederlanda radiofonio. Ne nur la publikaj stacioj dissendas el Hilversum, ankaŭ kelkaj komercaj. La urbodomo de Hilversum estis formplanita de Willem Marinus Dudok.

