Texel
| Komunumo Texel | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
![]() |
|||||
| Provinco | Frislando | ||||
| Urbestro | Francine Giskes | ||||
| Ĉefloko | Den Burg | ||||
| Areo - Tero - Akvo |
585,96 km² 169,82 km² 416,14 km² |
||||
| Loĝantaro - Loĝdenso |
13.718 (1-a de julio 2006) 80,8 loĝ./km² |
||||
| Geografia situo | 53° 05' N 4° 48' E | ||||
| Gravaj trafikaj arterioj | Pramo Den Helder - Texel | ||||
| Retnumero | 0222 | ||||
| Poŝtkodo | 1790-1797 | ||||
| Oficiala retejo | www.texel.nl | ||||
Texel [ˈtɛsəl] (frise: Tessel; esperantigo: Teselo) estas insulo kaj komunumo en la provinco Noord-Holland kaj ankaŭ estas parto de Okcident-Frislando. La areo estas 585,96 km2 el kiu la plej granda parto (416,14 km²) estas (interna- kaj ekstera) akvo, la terareo estas nur 170km2. La averaĝa longeco de Teselo estas 20 km kaj la averaĝa larĝeco 8 km.
Teselo havas 13.735 loĝantojn (1-a de januaro 2004). De la laboranta loĝantaro de pli ol 3500 homoj proks. 17% laboras en la agrikulturo. La unuaj loĝantoj de Teselo eble estis el la Meza ŝtonepoko (8000-4500 a. K); arkeologoj trovis indikojn por tio. En 1415 Teselo (la tuta insulo) ricevis urborajtojn. Pro tio la insulo, almenaŭ laŭ areo, estas la plej granda urbo de Nederlando.
Apud la centro de Den Burg estas Esperanto-monumento (vidu Listo de ZEO-j en Nederlando) inaŭgurita la 30-a de Majo 1935 [1].
Referencoj [redakti]
- ↑ Filmita arkivo farita en 1934-1935 pri la planado, konstruado kaj inaŭguro de la monumento: http://www.youtube.com/watch?v=7RxxRVZ9F8o
