Ĉefurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉefloko)

Ĉefurbo estas la centro por registaro de lando aŭ landero.

Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj kiel ekzemple Svislando, kiu laŭ sia konstitucio ne posedas ĉefurbon, distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj al pluraj urboj. En iu landoj, vetero povas instigi ŝanĝi la ĉefurbon laŭ sezono. Ekzemple, Brita Hindio havis Delhion kiel ĉefurbo sed, somere, la vicreĝa kortego migris himalajen al somera ĉefurbo Simla, pli malvarma pro alteco. Antaŭ ol la apero de moderna ŝtato, eblis ke la kortego ne havis fiksan lokon. Reĝo (ekzemple, Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)) iris al alia regiono, laŭ militaj bezonoj, ribeloj aŭ monakireblo.

Listo de ĉefurboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo Ŝtato
Abu-Dabio  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Abujo  Niĝerio
Ajuno Okcidenta Saharo
Akrao  Ganao
Adamstaŭno  Pitkarna Insularo
Adis-Abebo  Etiopio
Alĝero  Alĝerio
Alofo  Niuo
Amano  Jordanio
Amsterdamo  Nederlando
Andoro Malnova  Andoro
Ankaro  Turkio
Antananarivo  Madagaskaro
Apio  Samoo
Aŝgabato  Turkmenio
Asmara  Eritreo
Nursultano  Kazaĥio
Asunciono  Paragvajo
Ateno  Grekio
Avaruo  Kukinsuloj
Bagdado  Irako
Bakuo  Azerbajĝano
Bamako  Malio
Bandar-Seri-Begavano  Brunejo
Bangkoko  Tajlando
Bango  Centr-Afrika Respubliko
Banĝulo  Gambio
Bairiko  Kiribato
Basseterre  Sankta-Kito kaj Neviso
Bejruto  Libano
Belfasto Norda Irlando
Beogrado  Serbio
Belmopano  Belizo
Berlino  Germanio
Berno   Svislando
Biŝkeko  Kirgizio
Bisaŭo  Gvineo-Bisaŭo
Bogoto  Kolombio
Braziljo  Brazilo
Bratislavo  Slovakio
Brazavilo  Respubliko Kongo
Briĝurbo  Barbado
Bruselo  Belgio
Bukareŝto  Rumanio
Budapeŝto  Hungario
Bonaero  Argentino
Castries  Sankta Lucio
Ĉarlotamalio  Usonaj Virgulininsuloj
Dakaro  Senegalo
Damasko  Sirio
Dako  Bangladeŝo
Dilo Orienta Timoro
Ĝibuto  Ĝibutio
Dodomao  Tanzanio
Doho  Kataro
Dublino  Irlando
Duŝanbo  Taĝikio
Edinburgo   Skotlando
Erevano  Armenio
Fort-de-France Martiniko
Fritaŭno  Sieraleono
Funafutio  Tuvalo
Gaborono  Bocvano
Gitego  Burundo
Grytviken Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
Gvatemalurbo  Gvatemalo
Gustavio  Saint-Barthélemy
Ĝakarto  Indonezio
Ĝorĝtaŭno  Kajmana Insularo
Ĝorĝtaŭno  Gujano
Ĝibraltaro Ĝibraltaro
Hagåtña  Gvamo
Hamiltono  Bermudo
Hanojo  Vjetnamio
Hararo  Zimbabvo
Hargejso Somalilando
Havano  Kubo
Helsinko  Finnlando
Honiaro  Salomonoj
Islamabado  Pakistano
Jamusukro  Ebura Bordo
Jaundeo  Kameruno
Jareno  Nauro
Jerusalemo  Israelo
Ĵamestaŭno Sankta Heleno
Ĵubo  Sud-Sudano
Kairo  Egiptio
Kiŝinevo  Moldavio
Kokburno  Turkoj kaj Kajkoj
Konakrio  Gvineo
Kopenhago  Danio
Kanbero  Aŭstralio
Karakaso  Venezuelo
Kardifo  Kimrio
Kabulo  Afganio
Kampalo  Ugando
Katmanduo  Nepalo
Ĥartumo  Sudano
Kievo  Ukrainio
Kigalo  Ruando
Kingstono  Jamajko
Kingstono Norfolkinsulo
Kingstaŭno  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
Kinŝaso  Demokratia Respubliko Kongo
Kolombo  Srilanko
Kuala-Lumpuro  Malajzio
Kuvajturbo  Kuvajto
La-Pazo  Bolivio
La Valeto  Malto
La-Valo  Angvilo
Librevilo  Gabono
Lilongvo  Malavio
Limo  Peruo
Lisbono  Portugalio
Ljubljano  Slovenio
Lomeo  Togolando
Londono  Britio;  Anglio
Luando  Angolo
Lusako  Zambio
Luksemburgo  Luksemburgo
Madrido  Hispanio
Majuro  Marŝala Insularo
Malabo  Ekvatora Gvineo
Maleo  Maldivoj
Mamudzo  Majoto
Managvo  Nikaragvo
Manamo  Barejno
Manilo  Filipinoj
Maputo  Mozambiko
Marigoto Saint Martin
Maseruo  Lesoto
Matauto  Valiso kaj Futuno
Mbabano  Svazilando
Meksikurbo  Meksiko
Minsko  Belorusio
Mogadiŝo  Somalio
Monako  Monako
Monrovio  Liberio
Montevideo  Urugvajo
Morono  Komoroj
Moskvo  Rusio
Muskato  Omano
Najrobo  Kenjo
Nasaŭo  Bahamoj
Nĵameno  Ĉado
Nov-Delhio  Barato
Ngerulmudo  Palaŭo
Niameo  Niĝero
Nikozio  Kipro
Nikozio  Turka Respubliko Norda Kipro
Nuakŝoto  Maŭritanio
Noumeo  Nov-Kaledonio
Nukualofo  Tongo
Nuko Gronlando
Okcidenta Insulo (Kokosinsuloj)  Kokosinsuloj
Oranjestado Arubo Arubo
Oslo  Norvegio
Otavo  Kanado
Pagopago Usona Samoo
Palikiro  Federacio de Mikronezio
Panamurbo  Panamo
Papeeto  Franca Polinezio
Paramaribo  Surinamo
Parizo  Francio
Pekino Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio
Pnom-Peno  Kamboĝo
Plimuto  Moncerato
Podgorico  Montenegro
Port-Luiso  Maŭricio
Port-Moresbo  Papuo-Nov-Gvineo
Portvilao  Vanuatuo
Portoprinco  Haitio
Portospeno  Trinidado kaj Tobago
Porto-Novo  Benino
Prago  Ĉeĥio
Prajo  Kaboverdo
Pretorio  Sud-Afriko
Priŝtino  Kosovo
Pyinmana  Birmo
Pjongjango  Nord-Koreio
Quito  Ekvadoro
Rabato  Maroko
Ramalaho Palestino
Rejkjaviko  Islando
Rigo  Latvio
Rijado  Sauda Arabio
Rod-Taŭno  Britaj Virgulininsuloj
Romo  Italio
Roseo  Dominiko
Saipano  Nord-Marianoj
San-Joseo  Kostariko
San-Juano (Porto-Riko)  Porto-Riko
Sanmarinurbo  San-Marino
San Salvadoro  Salvadoro
Sanao  Jemeno
Sankta Johano (Antigvo-Barbudo)  Antigvo kaj Barbudo
Santiago  Ĉilio
Santo Domingo  Dominika Respubliko
Sao-Tomeo  Santomeo kaj Principeo
Sarajevo  Bosnio kaj Hercegovino
Seulo  Sud-Koreio
Singapuro  Singapuro
Skopjo  Nord-Makedonio
Sofio  Bulgario
Sankta Georgo (Grenado)  Grenado
St. Helier Ĵersejo
Sanktpeterporto Guernsey
Sanktpiero  Sankta-Piero kaj Mikelono
Stanlejo Insuloj Falklandoj-Malvinoj
Stokholmo  Svedio
Sukro  Bolivio
Suvo  Fiĝio
Tajpeo  Tajvano (Taiwan)
Talino  Estonio
Taŝkento  Uzbekio
Tbiliso  Kartvelio
Tegucigalpo  Honduro
Teherano  Irano
Timbuo  Butano
Tirano  Albanio
Tiraspolo Ĉednestrio
Tokio  Japanio
Tórshavn Ferooj
Tripolo  Libio
Tunizo  Tunizio
Uagaduguo  Burkino
Ulanbatoro  Mongolio
Vaduzo  Liĥtenŝtejno
Vatikanurbo   Vatikanurbo
Viktorio  Sejŝeloj
Vieno  Aŭstrio
Vjentiano  Laoso
Vilno  Litovio
Varsovio  Pollando
Vaŝingtono  Usono
Velingtono  Nov-Zelando
Vilemstado  Nederlandaj Antiloj
Vindhuko {{{1 Namibio
Zagrebo  Kroatio
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de ĉefurboj kaj Listo de ĉefurboj kaj plej grandaj urboj.

Planitaj ĉefurboj[redakti | redakti fonton]

Landoj kun pluraj ĉefurboj[redakti | redakti fonton]


  • Svislando (sidejo de la registaro kaj parlamento estas Berno, kiu estas nomita federacia urbo, de la nacia banko Zuriko kaj de la federacia tribunalo Laŭzano)

Landoj sen ĉefurboj[redakti | redakti fonton]

Monako, Singapuro kaj la Vatikano estas urboŝtatoj, kaj tial ne havas ĉefurbon malsaman de la tuta lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]