Kajmana Insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Kajmana Insularo en Karibio

La Kajmana Insularo[1]Kajmaninsuloj estas aŭtonoma teritorio de Britio en la Kariba Maro, do en la geografia regiono Karibio.

  • Landkodo: KY.
  • Nacia nomo: Cayman Islands [kejmen ajlenz].
  • Areo: 264 km²
  • Loĝantaro: 40 mil.
  • Administra centro: Ĝorĝtaŭno.
  • Lingvo: angla.
  • Valuto: Kajmana dolaro

Geografio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la insuloj venas de la lokaj lacertuloj, kiujn oni komence misrigardis kajmanoj. La insularo konsistas el la tri insuloj Granda Kajmano, Malgranda Kajmano kaj Cayman Brac. Ĝi situas proksimume 350 km sude de Kubo sur areo de ĉ. 262 km², el kiu la plej granda parto (197 km²) apartenas al Grand Cayman.

La insularo estas montopintoj de montaro sub la mar-surfaco, nomita Kajmana Dorso, kiu etendas al Kubo.

La plej profunda punkto de la Kariba Maro estas la Kajmana Fosaĵo inter Kubo kaj Jamajko, pli ol 7500 metrojn sub mara nivelo, inter la Kajmana Insularo kaj Jamajko, precize ĝis 7,686 m (25,220 ft) sub marnivelo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 90 % de la 45.436 loĝantoj vivas sur la plej granda insulo Grand Cayman. Dum la jarcentoj ekestis forte miksita loĝantaro, kiu fieras pri la harmonio inter la divers-devenaj homoj. Moroj kaj kutimoj estas ankoraŭ influitaj de la unuaj setlantoj venintaj de Britio en la 18-a jarcento. La domina religio estas kristanismo.

Historio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Post la malkovro fare de Kristoforo Kolumbo la 10-an de majo 1503, kiam liaj ŝipoj forflosis de la planita vojo, la insularo estis nomita laŭ siaj testudoj „Las Tortugas“, de 1540 la insuloj nomiĝas „Caymanas“. Sed ne pli frue ol en 1666 venis setlintoj de Jamajko al la insuloj. Pro oftaj elraboj kaj marodoj, la setlintoj tamen denove forlasis ilin. En la Traktato de Madrido de 1670 Hispanio agnoskis la anglan suverenecon super Jamajko kaj la Kajmana Insularo, kiu tiam apartenis al Jamajko. De post 1734 la insuloj estis seninterrompe loĝataj ĝis hodiaŭ. Leĝdona asembleo ekzistas de 1832. Kiam la granda najbara insulo fariĝis sendependa, la insulanoj decidis alie, nome ili fariĝis kolonio de la brita krono. Ekregis guberniestro. De 1962 la Kajmana Insularo havas la statuson de brita kronkolonio kun interna aŭtonomio. En 2004 la uragano Ivan detruis grandajn partojn de la insuloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Historie la ĉefaj eksport-varoj estis testudoj kaj moluskoj.

Nuntempe la ĉefurbo Ĝorĝtaŭno estas la kvina plej granda financa centro de la mondo. La plej multaj internacia agantaj bankoj havas filiojn en Ĝorĝtaŭno por la favora ekonomia kadro, kiel la nedevo pagi impostojn. La Kajmaninsuloj estas perceptitaj kiel imposta oazo. Ili estas registritaj sur nigra listo de impostaj paradizoj, kiun OEKE (angle OECD) verkis en 2009. Por kontraŭpezi sian misfamon la insularo ratifikas duflankajn traktatojn, kiel tiuj kun ekzemple Irlando, Japanio, Nederlando kaj Sudafriko[2]

La ŝtataj elspezoj de la Kajmaninsuloj estas ekskluzive financitaj per administraj pagoj kaj 20-elcenta dogan-pago por ĉiuj importitaj varoj. Laŭ gazetaraj raportoj en septembro 2009 la financa deficito de la Kajmana Insularo tamen intertempe atingus tian nivelon, ke la teritorio estas minacata de bankroto. Pro tio Londono urĝus enkonduki impostojn[3]

Krom la landa mon-unuo Cayman Island Dollar (C.I.$) ankaŭ usona dolaro kaj brita pundo estas vaste akceptitaj, sed ne eŭroj.

Trafiko, turismo[redakti | redakti fonton]

En la Kajmana Insularo oni veturas sur la maldekstra flanko de stratoj kaj vojoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel la formo laŭ PIV 2005. La teritorio ne aperas en la "Listo de Rekomendataj Landnomoj" de la Akademio de Esperanto, 2009.
  2. nzz.ch: Cayman Islands kämpfen gegen Ruf als Steueroase. Unilaterale Steuerabkommen im Vorfeld des G-20-Gipfels.
  3. Kajmana Insularo - bankroto minacas paradizon (en la germana).