Gujano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gujana Kooperativa Respubliko
Co-operative Republic of Guyana

Flago de Gujano

Blazono de Gujano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Dear Land of Guyana, of Rivers and Plains
(Kara Lando Gujano, de Riveroj kaj Ebenaĵoj)
Nacia devizo: One people, one nation, one destiny
(Unu popolo, unu nacio, unu destino)
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Georgurbo
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) akaŭaja
hindia
araŭakaj
kariba
Plej ofta(j) religio(j) protestantismo (49,3%)
hindio (28,4%)
katolikismo (8,1%)
islamo (7,2%)
Areo 214 970 km²
- % de akvo 8,4 %
Loĝantaro 777 859 (2017)
Loĝdenso 3,5 loĝ./km²
Loĝantoj gujananoj
Horzono -4
Interreta domajno gy
Landokodo GY
Telefona kodo 592
Plej alta punkto Monto Rorajmo
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Kooperativa respubliko
Ŝtatestro Irfaan Ali
Ĉefministro Mark Phillips
Nacia tago 23-a de februaro
Sendependiĝo disde Britio 26-a de majo 1966
Ekonomio
Valuto Gujana dolaro (GYD)
MEP laŭ 2005
– suma $1378 miliardoj
– pokapa $ 4.612
vdr
Mapo de Gujano

Gujano, oficiale Gujana Kooperativa Respubliko (angle Guyana, /ɡaɪˈɑːnə/ aŭ /ɡaɪˈænə/, kaj Co‑operative Republic of Guyana),[1][2][3] estas lando ĉe la nordo de Sudameriko kun ĉefurbo Georgurbo. Ĝi estas la plej okcidenta el la Gujanoj. La landlimoj de Gujano estas norde Atlantiko, sude kaj sudokciente Brazilo, okcidente Venezuelo kaj oriente Surinamo. Kun 215 000 kvadrataj kilometroj (83 000 kvadrataj mejloj), Gujano estas la tria plej malgranda suverena ŝtato laŭ areo en Sudameriko post Urugvajo kaj Surinamo; ĝi estas ankaŭ la suverena ŝtato kun la dua malpli granda loĝataro en Sudaameriko post Surinamo.

La regiono Gujanoj inkluzivas la terenon norde de la rivero Amazono kaj oriente de la rivero Orinoko, kaj oni kredas ke la indiĝina nomo Guiana signifas "landon de multaj akvoj". Naŭ indiĝenaj triboj loĝas en Gujano: Wai-Wai, Macushi, Patamona, Lokono, Kalina, Wapishana, Pemon, Akawaio kaj Warao.

Historie dominite de la triboj Lokono kaj Kalina, Gujano koloniiĝis unue de Nederlando kaj post de Britio dum la fina parto de la 1700aj jaroj kun la nomo Brita Gujano (angle British Guiana). Ĝi sendependiĝis en 1966 kaj oficiale fariĝis respubliko ene de la Komunumo de Nacioj en 1970. La loĝantaro inkluzivas etnojn baratajn, afrikajn, indiĝenajn, ĉinajn, portugalajn kaj aliajn. En 2017, 41 % de la loĝantaro estis malriĉaj.[4]

Gujano estas la sola Sudamerika lando, en kiu la angla estas la oficiala lingvo. La loĝantaro tamen plej multe parolas kiel denaskan lingvon la gujanan kreolon, kiu estas angladevena kreola lingvo.[5] Gujano estas parto de la anglalingva karibio, kun fortaj kulturaj, historiaj kaj politikaj ligoj kun aliaj karibiaj landoj kaj enhavas la sidejon de la Karibia Komunumo. En 2008, la lando aliĝis al la Unio de Sudamerikaj Landoj kiel fonda membro.

La lando eksportas sukeron, rizon, lignaĵojn, diamantojn kaj baŭksito.

Gujano apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La angla nomo Guyana devenas de Guiana, nomo kiu antaŭe inkluzivis ĉiuj la Gujanojn – tio estas, ankaŭ Surinamon (Nederlanda Gujano), Franca Gujanon kaj partojn de Kolombio, Venezuelo kaj Brazilo. Guiana originas de indiĝena lingvo[6] kaj signifas laŭ ofta teorio “landon de multaj akvoj”.[7][8][9] "La kooperativa respubliko" en la oficiala nomo indikas kooperativan socialismon.

Loĝdenso de Gujano en 2005 (homoj en ĉiu km2)

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Proksimume 90% de la 744 000 loĝantoj de Gujano loĝas en maldika marborda regiono, kiu varias de 16 ĝis 64 kilometroj enlanden kaj kiu inkluzivas nur 10% de la entuta areo de la lando.[10]

La nuna loĝantaro de Gujano estas rase kaj etne diversa, kun etnoj el Barato, Afriko, Eŭropo kaj Ĉinujo kaj ankaŭ indiĝenaj popoloj. Malgraŭ la diversaj etnoj, ili kunhavas du komunajn lingvojn: la anglan kaj kreolon.

La plej granda etno estas barataj gujananoj, la idoj de laborantoj el Barato, kiuj estas 43,5% de la loĝantaro laŭ censo de 2002. Dua estas la afrikaj gujananoj, la idoj de sklavoj el Afriko, kiuj estas 30,2%. Gujananoj de pli ol unu deveno estas 16,7% kaj indiĝenaj homoj estas 9,1%. Inter la indiĝenaj popoloj estas Arawak, Wai-Wai, the Kariboj, Akawaio, Arecuna, Patamona, Wapixana, Macushi kaj Warao.[11]

La barataj gujananoj devenas plejparte de laborantoj, kiuj migris de norda Barato, precipe de la regionoj Boĝpur kaj Aŭad en la nuntempaj ŝtatoj Utar-Pradeŝo, Biharo kaj Ĝarkhando.[12] Iom venis el sudaj barataj ŝtatoj Tamilnado kaj Andra-Pradeŝo kaj tiuj estas la plej granda etno en la regiono East Berbice-Corentyne.[13]

Religio[redakti | redakti fonton]

En 2012 la loĝantaro estis 63% kristanoj, 25% hinduoj kaj 7% islamanoj.

Religio estas grava parto de gujana identeco kaj montras variajn eksterajn influojn de koloniismo kaj enmigrado. Kristanismo estis konsiderata la eminenta religio transdonante eŭropan kulturon kaj reprezentante riĉiĝeblon en la kolonia socio. Misiistoj kaj preĝejoj konstruis lernejojn kaj ĝis naciigo en la 1970aj jaroj, preskaŭ ĉiuj lernejoj estas religiaj. Kiam oni venigis baratajn laborantojn en la landon, hinduismo kaj islamo kreskis, sed dum jardekoj la lando ne agnoskis ilin pri laŭleĝa geedziĝo.[14]

Iuj tradiciaj afrikaj kaj indiĝenaj kredoj restas apud la dominaj religioj.

Plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de Gujano (1960-2017) laŭ takso de la Unuĝinitaj Nacioj
Plej grandaj urboj kaj urbetoj de Gujano
Rango Nomo Regiono Loĝantaro
1 Georgurbo Demerara-Mahaica 118 363[15]
2 Linden Upper Demerara-Berbice 27 277[15]
3 New Amsterdam East Berbice-Corentyne 17 329[15]
4 Corriverton East Berbice-Corentyne 11 386[15]
5 Bartica Cuyuni-Mazaruni 8004[16]
6 Mahaica Demerara-Mahaica 4867[16]
7 Rose Hall East Berbice-Corentyne 4413[16]
8 Parika Essequibo Islands-West Demerara 4385[16]
9 Triumph Demerara-Mahaica 3788[16]
10 Uitvlugt Essequibo Islands-West Demerara 2980[16]

Regionoj kaj najbarecaj konsilioj[redakti | redakti fonton]

Regionoj de Gujano

La regionoj de Gujano dividiĝas je 27 najbarecaj konsilioj.[17] Gujano havas la jenajn 10 regionojn:[18][19]

N-ro Regiono Areo km2 Loĝantaro

(Censo 2012)

Loĝdenso

laŭ km2

1 Barima-Waini 20 339 26 941 1,32
2 Pomeroon-Supenaam 6195 46 810 7,56
3 Essequibo Islands-West Demerara 3755 107 416 28,61
4 Demerara-Mahaica 2232 313 429 140,43
5 Mahaica-Berbice 4190 49 723 11,87
6 East Berbice-Corentyne 36 234 109 431 3,02
7 Cuyuni-Mazaruni 47 213 20 280 0,43
8 Potaro-Siparuni 20 051 10 190 0,51
9 Upper Takutu-Upper Essequibo 57 750 24 212 0,42
10 Upper Demerara-Berbice 17 040 39 452 2,32
Total 214 999 747 884 3,48

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Inter konataj gujanaj verkistoj troviĝas Walter Rodney (1942-1980) kaj Sharon Maas (n. 1951).

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Eble la unua esperantisto tie estis Louis Markovitz, kiu tie loĝis en la 1920-jaroj[20].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guyana en la angla Vikipedio.

  1. Wells, John C. (1990) Longman pronunciation dictionary. Harlow, England: Longman. ISBN 978-0-582-05383-0. entry "Guyana"
  2. Guyana – Dictionary definition and pronunciation – Yahoo! Education. education.yahoo.com.
  3. Independent States in the World. state.gov.
  4. “Guyana no recuerda a Walter Rodney” – Le Monde diplomatique en la hispana.
  5. Damoiseau, Robert (2003) Eléments de grammaire comparée français-créole guyanais Ibis rouge, Guyana, (ISBN 2-84450-192-3)
  6. Guyana en etymonline.com (angla)
  7. Guyana. Oxford English Dictionary. Oxford Dictionaries. Arkivita el la originalo je 7 julio 2015. Alirita 9 majo 2015.
  8. Guyana en Encyclopædia Britannica (angla)
  9. Guyana en CIA World Factbook (angla)
  10. Guyana General Information. Geographia.com. Arkivita el la originalo je 11 aprilo 2010. Alirita 2-a de majo 2010.
  11. The World Factbook: Guyana. CIA. Alirita 6-a de januaro 2014.
  12. Helen Myers. (1999) Music of Hindu Trinidad. University of Chicago Press. ISBN 9780226554532.
  13. Indian Diaspora. Arkivigite je 2011-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Williams, Brackette F.. (1991-04-12) Stains on My Name, War in My Veins: Guyana and the Politics of Cultural Struggle (angle). Duke University Press. ISBN 978-0-8223-1119-5.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 (junio 2014) Guyana Population and Housing Census 2012: Preliminary Report. Bureau of Statistics, Guyana.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 2012 Population by Village. Alirita 16 aŭgusto 2020.
  17. Government of Guyana, Statistics. Arkivita el la originalo je 13 novembro 2009. Alirita 2 majo 2010.
  18. Bureau of Statistics – Guyana (arkivita kopio), Ĉapitro 3, Tabelo 3.4: Population Density, Guyana: 1980–2002
  19. Guyana – Government Information Agency, National Profile. gina.gov.gy
  20. Belga esperantisto n113-114 (jul-aug 1924)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]