Biharo
| बिहार Biharo |
|
| Ŝtata aranĝo | federacia ŝtato de Barato |
| Ĉefurbo | Patnao |
| Areo | 94.164 km² |
| Loĝantaro | 82.9 milionoj (en 2001) |
| Loĝdenso | 880/km² |
| Analfabetismo | 53% |
| Loka lingvo | Hindia lingvo, Bihara lingvo… |
| Horzono | UTC +5:30 |
Biharo estas gubernio en orienta Barato. La ĉefurbo estas Patnao. La lando Nepalo estas norde, kaj je la aliaj flankoj de Biharo estas la barataj gubernioj Uttarpradeŝo (okcidente), Ĝharkhando (sude), kaj Okcidenta Bengallando (oriente). La hindia kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Biharo. El la biharaj lingvoj, la plej grandaj lingvoj uzataj estas la angika, bhojpura, magadha kaj maithila. Ĉi-lasta estas unu el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Biharo konsistas el 38 distriktoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
La regiono de Biharo pratempe nomiĝis Magadha, kaj en ĝi floris, inter alie du grandaj imperioj de Barato: la imperio Maurya [maŭrja] (321-184 a.K.), kaj la imperio Gupta (280-550 p.K.). La fama reĝo Aŝoka estis la nepo de la fondinto de la imperio Maurya. Biharo ankaŭ estis la lulilo de la religioj budhismo kaj ĝajnismo. Gautama Budho atingis sian vekiĝon en la bihara urbo Bodh Gaya [gaja], kaj Mahavira naskiĝis en la urbo Vaishali.
Geografio [redakti]
La tuta areo de Biharo (21°-58'-10" N ~ 27°-31'-15" N latitudoj kaj inter 82°-19'-50" E ~ 88°-17'-40" E longitudo) estas ĉ. 94.163 km². Biharo estas dividita en du malsamajn duonojn per la rivero Ganga, kiu fluas de okcidento al oriento. La aliaj riveroj en la gubernio estas Son, Budhi Gandak, Chandan, Orhani kaj Falgu. La arbara areo estas ĉ. 6.764,14 km², kiu estas 7,1% de geografia areo. La centraj partoj de la Biharo havas multajn montetojn, ekz. la montetojn Rajgir [raĝgir].
Klimato [redakti]
Decembro kaj januaro estas la vintraj monatoj (ĉ. 5-10 C). Aprilo-junio estas la somero (ĉ. 35-40 C). Junio-septembro estas la pluvsezono.
Biharo, hindie बिहार, estas subŝtato de Barato en la orienta valo de Gango; Ĝi estas antikv-historie riĉa, sed ankaŭ nuntempe unu regiono kie multas mizeruloj kaj ankaŭ akras kaj ofte perfortas socipolitikaj kontraŭadoj.
- Imperio Gupto
- Budho
- Universitato Nalando
- Sarnato
- Kasto
- Naksalitoj
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
| Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝaratio | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝastano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utarakando | Utar-Pradeŝo | |
| Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadivoj | Nikobaroj | Pondiĉero | |
| Teritorio de ĉefurbo: Delhio | |
