Raĝastano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
राजस्थान
Raĝastano
Ŝtata aranĝo Federacia ŝtato de Barato
Ĉefurbo Ĝajpuro
Areo 342 239 km²
Loĝantaro 56.5 milionoj (en 2001)
Loĝdenso 165/km²
Legpova 61,03%
Loka lingvo Raĝastana lingvo, Hindia lingvo
Horzono UTC +5:30
Situo de subŝtato Raĝastano

Raĝastano (Hindie: राजस्थान La lando de la Reĝoj) estas subŝtato en nord-okcidenta Barato. La ŝtataj loĝantoj estis 56.473.122 en 2001.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Raĝastano apudas la landon Pakistano okcidente, kaj la ceterajn baratajn ŝtatojn Guĝarato sud-okcidente, Madhja-Pradeŝo sud-oriente, Utar-Pradeŝo kaj Harjano nord-oriente kaj Panĝabo norde. Ĝi estas la plej granda ŝtato de Barato kun 342.236km²

La ŝtato estas disiĝebla en du apartaj areoj:

La komuna limo inter la du regionoj estas materiigita de la montoĉeno Ârâvalli.

Rasĝastano estas tre seka regiono kiu foje ne ricevas pluvon dum pluraj jaroj. La loĝantaro loĝas plejparte en kamparo, kaj pro sekeco, homoj kaj bestoj komencas serioze suferi. Malgraŭ grava reto de kanaloj fositaj, ankoraŭ la irigacia demando restas tikla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Raĝputoj[redakti | redakti fonton]

Multaj militemaj gentoj renkontpasis en tiu vojkruco, ekstercentra en Barato, sed tamen ĉefe grava politike. Sed finfine, la popolo kiu superis la historian fadenon de tiu barata angulo estas la Raĝputoj - laŭlitere Reĝidoj -, fremddevenaj klanoj da fanfaronaj militistoj, energi- kaj honorplena, kiu krucis glavon kun ĉiuj kiuj iam aŭdacis sieĝi iliajn feŭdojn, kaj ja estis amasoj! Dum laŭlegende, ili devenas de suno, luno kaj fajro, la Raĝputoj estas la heredantoj de la intermikŝaĵo inter la multaj hindianaj triboj kaj la Hunoj. Ekde la 6-a jarcento, por membriĝi en la bunta sed tamen kodoplena barato, Raĝputoj devis akiri statuton kaj trovi lokon en la kasta sistemo. Diversaj periloj ebligis tiun fieran popolon surtreti kaj regi la raĝastanan grundon. Interalie por akceptiĝi de la loĝantoj, ili procedis al fajra puriĝo.

Dum pli ol 1.000 jaroj, la raĝputaj klanoj ĉefinfluis la regionon, precipe la dezertan parton. Tiu epoko estas stampita de senfinaj spitoj inter klanoj kiuj aspiris al pli da potenco kaj bieno, kaj do furioze ekatakis la tujajn najbarojn. Kiam ajn ili trafis malsukceson, ili volonte sin forlasis al Jauhâr (kolektiva sinmortigo) anstataŭ submetiĝi al la kontraŭklano. Kvankam temis pri kavalerieca vivmaniero, ilia soifo pri batalado malfortigis sin kaj verŝajne igi siajn malvenkojn.

Tamen, kiel dirite, ilia persistemo estas senegala. Post jardekoj de internaj rivalbataloj kaj luktoj kontraŭ la norddevenaj muzulmanoj kiuj celis atingi la maron, alvenis la mogoloj, turkaj migrantoj. Tiuj novuloj donacis al la regiono siajn plej majestajn palacojn kaj konstruaĵojn.

Akbar la Mogolo[redakti | redakti fonton]

Granda mogola estro, Akbar regis de 1556 ĝis 1604. Li rapide komprenis ke por la bono de sia regado, nepre li devus sin alianci kun la raĵputoj. Dum li edziĝis kun raĵputa princino, li persvadis ilin direkti sian armeon kaj ofertis ilin gravajn postenojn. Entute estis favora epoko, kaj sub la signo de toleremo, aliancoj, artoj, ktp... Sed baldaŭ la raĵputoj devas kalkuli kun Aurangzeb, nepo de Akbar, sed nete pli malinklinema al raĵputoj. Jen alvenis la finkomenco por la mogoloj, kaj la raĵputoj, por savi iliajn influojn en la estonta ŝtato, aliancis kun la britoj. Ili signis la traktaĵo de 1818, kies enhavo klarigas reciprokan helpon kaze de tumultoj. Ambaŭ flankoj restis fidelaj al tiu traktaĵo sed ties konsekvenco kkonsistis el dekadenco por la raĵputoj. Dum britoj disponigis al kapuloj oran emeritiĝon en luksajn loĝejojn plena je lindaj virinoj kaj plenŝtopita de opio, ili ankaŭ gajnis kontrolon sur la lando.

Brita empiro kaj sendependeco[redakti | redakti fonton]

Finfine, la ĉefhindreĝoj estis pli fidelaj al la brita reĝino ol la britoj mem! kaj estis lojalaj militservantoj dum la dua mondmilito. Kiam okazis sendependeco en 1947, la ĉefhindreĝoj timegis perdi siajn avantaĝojn kaj superecojn, sed male neniel maltrankvilis pri la stato de la lando kaj de ties loĝantoj, kiu estis kompatinda post jarcentoj da miszorgemo. Lordo Louis Mountbatten, la lasta angla vicreĝo kaj fama traktanto de la sendependeco, penegis por atingi kompromison de tiuj favorituloj. La raĵputaj ĉefhindreĝoj konservis siajn titolojn, siajn bienojn kaj riĉecojn ĝis la 1970-oj, kiam Indira Gandhi abolis tiun maljustecon.

Post ilia forestiĝo, la raĝastananoj iompostiome emancipiĝis kvankam la ŝtato restas malriĉa. Tamen, historio estas preskaŭ palpebla tie ĉi kaj la delongaj tradicioj ne estas forgesitaj. La virina kondiĉo restas iom malliberema rilate kun la aliaj ŝtatoj. Tamen, la ŝtato rapide supreniris kaj precipe dank'al turismo riĉiĝas.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo estas Jaipur (Ĝajpuro esperante) kaj situas nord-okcidente en la ŝtato. La turistojn (Raĝastano estas la dua plej vizitata ŝtato de Barato) allogas la kolorriĉaj urboj: la blua Ĝodhpur, la roza Jaipur, la blanka Udaipur kaj la flava Jaisalmer. Aliaj turistallogaj urboj estas Pushkar, eksa hipia loko, kaj Monto Abu.

Distriktoj en Raĝastano
Urbo Loĝantaro (2001)
Jaipur 2.324.319
Ĝodhpur 1.006.652
Kota 695.899
Bikaner 529.007
Ajmer 485.197
Udaipur 389.317
Bhilwara 280.185
Alwar 260.245
Ganganagar 210.788
Bharatpur 204.456
Pali 187.571
Sikar 184.904
Tonk 135.663
Hanumangarh 129.654
Beawar 123.701
Kishangarh 116.156
Jhunjhunun 100.476

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo ĉirkaŭ Bundi.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Vasundhara Raje

La guberniestro estis aktuale Pratibha Patil. Estas la 16-a guberniestro depost la ŝtatiĝo je la 1-a de novembro 1956. Vasundhara Raje estas la ĉefministro de Raĝastano depost 2003.

La asembleo enhavas 200 parlamentanojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]