Andamanoj
| Andamanoj | ||
|---|---|---|
| Satela foto de la Andamanoj | ||
| Akvejo | Hinda oceano | |
| Geografia situo | 12° 30′ N, 92° 45′ O12.592.75Koordinatoj: 12° 30′ N, 92° 45′ O | |
|
|
||
| Nombro de insuloj | 204 | |
| Ĉefa insulo | South Andaman Island | |
| Tuta areo | 6 408 km² | |
| Loĝantoj | 314 239 (2001) | |
Andamanoj estas insularo el 204 insuloj en la Andamana maro, situanta 300 km sude-sudokcidente de Kap Negrais en Birmo, ĉe la okcidenta pinto de Pegu. Ĝi apartenas al barata unia teritorio Andamanoj kaj Nikobaroj. La tuta surfaco de la insuloj estas ĉ. 4.120 km². En 2001 loĝis tie 314 239 homoj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La plej granda urbo kaj la ĉefa loko sur Andamanoj estas Port Blair kun 50 000 loĝantoj.
La grundo estas fekunda kaj produktas krom teo ankaŭ mangon, panfrukton, kokosnukson kaj kukurbojn.
Biogeografie la insuloj konstituas ekoregionon kiu nomiĝas Andamanaj pluvarbaroj. Tiuj ĉi biome apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj el la Hindoĉina ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono.
Historio [redakti]
Britio okupis la insularon en 1789 (leŭtenanto Archibald), sed ili devis batali kontraŭ ribeloj. Ekde 1858 oni liveris tien la longjare-punitajn homojn, precipe sur la insulojn Ross kaj Chatham ĉe Port Blair kaj la tre forte punitajn al la Vipera insulo. Tio finiĝis en 1952.
Al la praloĝantoj de Andamanoj apartenas ongeoj, ĝarvoj kaj sentinelezoj.
Fine de 2004 mortis pli ol 10.000 loĝantoj pro granda cunamo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
| Federaciaj ŝtatoj: Andra-Pradeŝo | Arunaĉal-Pradeŝo | Asamo | Biharo | Ĉhatisgaro | Ĝamuo kaj Kaŝmiro | Ĝharkhando | Goao | Guĝaratio | Harjano | Himaĉal-Pradeŝo | Karnatako | Keralao | Madhja-Pradeŝo | Maharaŝtro | Manipuro | Meghalajo | Mizoramo | Nagalando | Okcident-Bengalo | Oriso | Panĝabo | Raĝastano | Sikimo | Tamilnado | Tripuro | Utarakando | Utar-Pradeŝo | |
| Asociaj teritorioj: Andamanoj | Ĉandigaro | Dadro kaj Nagar-Havelio | Damano kaj Diuo | Lakŝadivoj | Nikobaroj | Pondiĉero | |
| Teritorio de ĉefurbo: Delhio | |