Hinda Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hinda oceano)
Hinda Oceano
oceanomaroregiono

Hinda Oceano.

Hinda Oceano.
Profundeco
  Maksimuma 7,209 m
Areo 73 556 000 km²
Supra tutaĵo Monda Oceano
Najbaraj tutaĵoj Atlantika Oceano
Suda Oceano
Kontinento Azio
Afriko
Aŭstralio
Antarktio
Landoj  Barato
 Sud-Afriko
 Indonezio
 Kenjo
 Mozambiko
 Madagaskaro
 Tanzanio
 Irano
 Pakistano
 Bangladeŝo
 Birmo
 Tajlando
 Aŭstralio
 Jemeno
 Omano
 Ĝibutio
 Komoroj
 Maŭricio
 Sejŝeloj
 Maldivoj
 Srilanko
 Orienta Timoro

Koordinatoj20° 0′ 0″ S, 80° 0′ 0″ O (mapo)-2080
Plej malalta punktoDiamantina Deep [+]
Areo76 174 000 km² (7 617 400 000 ha) [+]

Hinda Oceano (Hinda oceano)
Hinda Oceano (Hinda oceano)
DEC
Map
Hinda Oceano
Vikimedia Komunejo:  Indian Ocean [+]
vdr

La Hinda Oceano estas oceano inter Afriko, Barato kaj Aŭstralio. Kun areo de 74,9 milionoj da km² ĝi estas la tria plej granda inter la kvin oceanoj. Ĝia volumeno estas ĉirkaŭ 291,9 milionoj da km³. Ĝi kovras proksimume 20% el la akvosurfaco de la Tero.[1] Ĝin limigas Azio — inklude Baraton aŭ laŭ iama nomo Hindio, laŭ kies nomo la oceano estas nomigita[2][3][4][5]— norde, okcidente de Afriko, oriente de Aŭstralio, kaj sude de la Suda Oceano (aŭ, depende de la difino, de Antarkto).[6]

Laŭ interkonsento la Hindan Oceanon kaj Atlantikon disigas la longitudo de Kabo Aguljas (20°E), la Hindan kaj la Pacifikan Oceanon la longitudo de la kabo sudokcidenta de Tasmanio (meridiano 146°55' oriente),[7] la Hindan kaj la Sudan Oceanon la 60-a suda paralelo.

La plej norda etendiĝo de la Hinda Oceano estas proksimume la 30-a paralelo norde en la Persa Golfo. La oceano estas preskaŭ 10,000 km larĝa ĉe la sudaj pintoj de Afriko kaj Aŭstralio, kaj ties areo estas laŭ alia fonto 73,556,000 km²,[8] enkalkulante la areojn de la Ruĝa Maro kaj de la Persa Golfo. Krom ties kerno, la Hinda Oceano havas kelkajn grandajn marĝenajn aŭ regionajn marojn kiel la Araba Maro, la Lakediva Maro, la Somalia Maro, la Golfo de Bengalo, kaj la Andamana Maro.

La volumeno de la Hinda Oceano estas kalkulita je proksimume 292,131,000 km³.[9] Estas malgrandaj insuloj ĉe la kontinentaj bordoj. Insulaj landoj ene de la oceano estas Madagaskaro (la kvara plej granda insulo en la mondo), Barejno, Komoroj, Maldivoj, Maŭricio, Sejŝeloj kaj Srilanko. La arkipelago de Indonezio kaj la insula lando Orienta Timoro bordas la oceanon oriente.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Mapo de 1747 de Afriko en kiu la Hinda Oceano estas referencata kiel Orienta Oceano.

La Hinda Oceano estis konata per sia nuna nomo ekde almenaŭ 1515, kiam la latina formo Oceanus Orientalis Indicus ("Hinda Orienta Oceano") estis atestita, nomita el Hindio, kiu eniras en ĝi. Ĝi estis pli frue konata kiel Orienta Oceano, termino kiu estis ankoraŭ uzata dum la mezo de la 18a jarcento (vidu mapon), opozicie al la Okcidenta Oceano (Atlantiko) antaŭ la Pacifiko estis supozita.[10]

Male, ĉinaj esploristoj en la Hinda Oceano, dum la 15a jarcento, nomis ĝin Okcidentaj Oceanoj.[11] La oceano estis konata kiel Hindua Oceano kaj la Hinda Oceano en variaj lingvoj.

Pro la antikvgreka geografio la regiono de la Hinda Oceano konata de la grekoj estis nomita Eritrea Maro.[12]

Relative nova koncepto de "Hindoceana Mondo" kaj klopodoj reverki ties historion rezultis en novaj proponitaj nomoj, kiel 'Azia Maro' kaj 'Afrikazia Maro'.[13]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Etendo kaj grando[redakti | redakti fonton]

La Hinda Oceano, laŭ la The World Factbook de la CIA [14] (blua areo), kaj kiel difinita fare de IHO (nigra linio - sen kalkuli marĝenajn akvokorpojn).

La limoj de la Hinda Oceano, kiel limigitaj de la Internacia Hidrografia Organizo en 1953 inkludis la Sudan Oceanon sed ne la marĝenajn marojn laŭlonge de la norda bordo, sed en 2000 la IHO dislimigis la Sudan Oceanon aparte, kio seperigis la akvon sude de 60°S el la Hinda Oceano sed inkludis la nordajn marĝenajn marojn. [15][16] Sude, la Hinda Oceano estas limigita de la Atlantika Oceano fare de la 20° orienta meridiano, iom sude de Kabo Aguljas, kaj de la Pacifika Oceano de la meridiano de 146°49'E, iom sude el la plej suda puknto de Tasmanio. La plej nordorienta etendo de la Hinda Oceano (inkludante la marĝenajn marojn) estas proksimume 30° norde en la Persa Golfo.[16]

La Hinda Oceano kovras 70 560 000 km², inkludante la Ruĝan Maron kaj la Persan Golfon sed ekskludante la Sudan Oceanon, aŭ 19.5% el la tutmondaj oceanoj; ties volumo estas 264 000 000 km³ aŭ 19.8% el la volumo de la tutmondaj oceanoj; ĝi havas averaĝan profundon de 3741 m kaj maksimuman profundon de 7906 m.[17]

La tuto de la Hinda Oceano estas en la Orienta Hemisfero kaj en la centro de la Orienta Hemisfero, la 90a orienta meridiano, pasas tra la Naŭdeka Orienta Kresto.

Marbordo kaj bretoj[redakti | redakti fonton]

Kontraste al Atlantiko kaj Pacifiko, la Hinda Oceano estas fermita de gravaj teramasoj kaj arkipelagoj en tri flankoj kaj ne etendas el poluso al poluso kaj similas al engolfita oceano. Ĝi estas centrita sur la Hindia Duoninsulo kaj kvankam tiu subkontinento ludis gravan rolon en ties historio, la Hinda Oceano estis iam kosmopolita areo interliganta diversajn regionojn per plinovigoj, komerco kaj religio ekde frue en la homa historio.[13]

Aŭstralio, Indonezio kaj Barato estas la tri landoj kun la plej longaj marbordoj kaj ekonomiaj ekskludaj zonoj. La kontinenta bretaro formas ĝis 15% de la Hinda Oceano. Pli ol du mil milionoj da personoj loĝas en landoj bordantaj al la Hinda Oceano, kompare kun 1.7 mil milionoj por la Atlantiko kaj 2.7 mil milionoj por la Pacifiko (kelkaj landoj bordas al pli ol unu oceano).[18]

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Vido de la delto de Zambezi elfluanta al la Hinda Oceano el la spaco.[19]

La akvokolekta areo de la Hinda Oceano kovras 21 100 000 km², virtuale identa al tiu de la Pacifika Oceano kaj duono de tiu de la Atlantika baseno, aŭ 30% de ties oceana surfaco (kompare kun 15% por la Pacifiko). La Hindoceana akvokolekta baseno estas dividata en ĉirkaŭ 800 unuopaj basenoj, duono el tiuj kiuj iras al Pacifiko, el kio 50% estas en Azio, 30% en Afriko, kaj 20% en Aŭstralazio. La riveroj de la Hinda Oceano estas pli mallongaj averaĝe (740 km) ol tiuj de la aliaj gravaj oceanoj. La plej grandaj riveroj estas (ordo 5 laŭ Strahler) Zambezi, Gango-Bramaputro, Induso, Juba, kaj Murray kaj (ordo 4) Ŝatt al-Arab, Ŭadi Ad Daŭasir (forsekigita riversistemo en la Arabia Duoninsulo) kaj Limpopo.[20]

Geologio[redakti | redakti fonton]

Batimetria mapo de Centrhindia Dorso.

La afrika, hinda, kaj antarkta krustaj platoj konverĝas en la Hinda Oceano ĉe la Rodrigesa Triobla Kuniĝejo. Iliajn ligojn markas branĉoj de la mez-oceana kresto, kiuj formas inversan Y, kie la tigo iras suden de la limo de la kontinenta deklivo proksime de Mumbajo, Barato. La orientajn, okcidentajn, kaj sudajn basenojn tiel formitajn subdividas krestoj en pli malgrandajn basenojn.

La kontinentaj deklivoj de la oceano estas mallarĝaj, averaĝe 200 kilometrojn (125 mejl.) larĝaj. Escepto estas la okcidenta marbordo de Aŭstralio, kie la bretlarĝo superas 1,000 kilometrojn (600 mejl.). La meza profundo de la oceano estas 3,890 m (12,762 ft). Ĝia plej profunda punkto estas Diamantina Deep en la profundejo Diamantina, 8,047 m (26,401 ft) profunda; oni foje konsideras ankaŭ la profundejon Sunda, je profundo de 7,258-7,725 m (23,812-25,344 ft).[21] Norde de 50° suda latitudo, 86% de la ĉefbaseno estas kovritaj per pelagaj sedimentoj, el kiuj pli ol duono estas globigerina ŝlimo. La ceteraj 14% estas tavoligitaj per bukloŝtofgenaj sedimentoj. Glacieja eksterenlavo dominas la ekstremajn sudajn latitudojn.

Marĝenaj maroj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la orienbta marbordo de Afriko, la Mozambika kanalo separas Madagaskaron el la kontinenta Afriko, dum la Maro de Zanj estas norde de Madagaskaro.

Ĉe la norda marbordo de la Araba Maro, la Golfo de Adeno estas konektita al la Ruĝa Maro pere de la markolo Bab-el-Mandeb. En la Adena Golfo, la Golfo de Tadjura estas en Ĝibutio kaj la Guardafui Kanalo separas la insulon Sokotoro el la Korno de Afriko. La norda pinto de la Ruĝa Maro finas en la Akaba Golfo kaj en la Sueza Kanalo. La Hindan Oceanon artefarite ligas al la Mediteranea Maro la Sueza Kanalo, kiu estas alirebla ekde la Ruĝa Maro. La Araba Maro estas konektita al la Persa Golfo pere de la Golfo de Omano kaj de la Hormuza Markolo. En la Persa Golfo, la Golfo de Barejno separas Kataron el la Araba Duoninsulo. La ĉefaj markolaj punktoj estas Bab al-Mandab, la Lomboka Markolo kaj la Palka Markolo.

Laŭlonge de la okcidenta marbordo de Barato, la Kutĉ-Golfo kaj la Golfo de Ĥambato estas en Guĝarato en la norda pinto dum la Lakadiva Golfo separas la Maldivojn el la suda pinto de Barato. La Bengala Golfo estas ĉe la orienta marbordo de Barato. La Golfo de Mannar kaj la Palka Markolo separas Srilankon el Barato, dum Rama Setu separas ambaŭ. La Andamana maro estas inter la Bengala Golfo kaj la Andamanaj Insuloj.

En Indonezio, la tiel nomata Indonezia Marvojo estas komponita de la markoloj Malaka, Sunda kaj la Toresa. La Karpentaria Golfo estas ĉe la aŭstralia norda marbordo dum la Granda Aŭstralia Golfego konstituas grandan parton de ties suda marbordo.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Plej granda nombro de insuloj estas en la arkipelago de Indonezio, nome centrokcidenta limo de la Hinda Oceano
Mapo de la Hinda Oceano
Reliefmapo de la Hinda Oceano

En la Hinda Oceano troviĝas jenaj sendependaj insul-ŝtatoj:

Dependaj insuloj inter aliaj estas:

Biologio[redakti | redakti fonton]

Delfeno ĉe Okcidenta Aŭstralio.
Fiŝaro de Blankgorĝaj kirurgofiŝoj ĉe Maldivoj estas ekzemplo de ekzota faŭno de varmaj partoj de Hindia Oceano.
Reĝaj pingvenoj surteriĝantaj en la Krozeta Arkipelago apud Antarkto, kio altiras kelkajn malmultajn turistojn.
La celakanto (tie modelo el Oksfordo), kvankam formortinta dum milionoj da jaroj, estis remalkovritaj en la 20a jarcento. La hindoceana specio estas blua sum la indonezia specio estas bruna.

Inter tropikaj oceanoj, okcidenta Hinda Oceano estas hejmo de unu el la plimultiĝo de plej grandaj koncentroj de fitoplanktono en somero, pro fortaj ventoj musonaj. Tiuj musonaj ventoj rezultas en forta marborda kaj malfermoceana suprenfluado, kio enmetas nutraĵojn en la supraj zonoj kie sufiĉa lumo estas disponebla por fotosintezo kaj produktado de fitoplanktono. Tiu fitoplanktona plimultiĝo subtenas la maran ekosistemon, kiel la bazo de la mara nutroĉeno, kaj finfine la pli grandajn fiŝospeciojn. La Hinda Oceano havas la duan plej grandan kvanton de la plej ekonomie valoran kaptadon de tinuso.[22] Tiu estas fiŝo de granda kaj kreskanta gravon por la bordaj landoj ĉu por enlanda konsumado ĉu por eksportado. Fiŝkaptaj ŝiparoj el Rusio, Japanio, Sud-Koreio, kaj Tajvano ekspluatas la Hindan Oceanon, ĉefe por salikokoj kaj tinuso.[23]

Esplorado indikas, ke pliiĝantaj oceanaj temperaturoj ludas gravan rolon sur la mara ekosistemo. Studo pri la fitoplanktonaj ŝanĝoj en la Hinda Oceano indikas malpliigon de ĝis 20% en la marplanktono en la Hinda Oceano, dum la pasintaj ses jardekoj. Ankaŭ la indicoj de fiŝkaptado de tinuso malpliiĝis je 50–90% dum la pasinta duonjarcento, ĉefe pro pliiĝanta industria fiŝkaptado, kun la oceana plivarmiĝo aldonante plian streson al la fiŝospecioj.[24]

Endanĝeritaj kaj vundeblaj marmamuloj kaj testudoj:[25]

Nomo Distribuo Tendenco
Endanĝeritaj
Aŭstralia marleono
(Neophoca cinerea)
Sudokcidenta Aŭstralio Malpliiĝanta
Blua baleno
(Balaenoptera musculus)
Tutmonda Pliiĝanta
Boreala baleno
(Balaenoptera borealis)
Tutmonda Pliiĝanta
Kurtkapa orcelo
(Orcaella brevirostris)
Sudorienta Azio Malpliiĝanta
Plumba delfeno
(Sousa plumbea)
Okcidenta Hinda Oceano Malpliiĝanta
Kelonio
(Chelonia mydas)
Tutmonda Malpliiĝanta
Vundeblaj
Dugongo
(Dugong dugon)
Ekvatoraj Hinda Oceano kaj Pacifiko Malpliiĝanta
Kaĉaloto
(Physeter macrocephalus)
Tutmonda Nekonata
Balenoptero
(Balaenoptera physalus)
Tutmonda Pliiĝanta
Aŭstralia orcelo
(Orcaella heinsohni)
Norda Aŭstralio, Nov-Gvineo Malpliiĝanta
Ĉina ĝibodelfeno
(Sousa chinensis)
Sudorienta Azio Malpliiĝanta
Nigra foceno
(Neophocaena phocaenoides)
Norda Hinda Oceano, Sudorienta Azio Malpliiĝanta
Sahula delfeno
(Sousa sahulensis)
Norda Aŭstralio, Nov-Gvineo Malpliiĝanta
Leda martestudo
(Dermochelys coriacea)
Tutmonda Malpliiĝanta
Oliveca martestudo
(Lepidochelys olivacea)
Tutmonda Malpliiĝanta
Kareto
(Caretta caretta)
Tutmonda Malpliiĝanta

Ĉirkaŭ 80% de la Hinda Oceano estas malferma oceano kaj inkludas naŭ grandajn marajn ekosistemojn: nome Aguljas Marfluo, Somaliborda Marfluo, Ruĝa Maro, Araba Maro, Golfo de Bengalo, Golfo de Tajlando, Okcidentcentra Aŭstralia Breto, Nordokcidenta Aŭstralia Breto kaj Sudokcidenta Aŭstralia Breto. Koralrifoj kovras ĉirkaŭ 200 000 km². La marbordoj de la Hinda Oceano inkludas strandojn kaj intertajdajn zonojn kiuj kovras 3000 km² kaj 246 pli grandajn estuarojn. Suprenfluaj areoj estas malgrandaj sed gravaj. La salegaj salproduktejoj de Barato kovras 5000–10000 km² kaj specioj adaptitaj al tia medio, kiel Artemia salina kaj Dunaliella salina, estas gravaj por la birdovivo.[26]

Mangrovoj (kiel tiuj de Orienta Nusa Tenggara, Indonezio) estas la nuraj tropikaj al subtropikaj arbaroj adaptitaj por marborda medio. El sia origino en la marbordoj de la Hind-Malajzia regiono ili estis atingintaj tutmondan distribudon.

Koralrifoj, marherbejoj, kaj mangrovejoj estas la plej produktivaj ekosistemoj de la Hinda Oceano — marbordaj areoj produktas 20 tunojn por kvadrata kilometro da fiŝoj. Tiuj areoj, tamen, estas iom post iom urbigitaj fare de populacio ofte superanta kelkajn milojn da loĝantoj por kvadrata kilometro kaj la fiŝkaptaj teknikoj estas pli kaj pli efektivaj kaj ofte detruaj trans elteneblaj niveloj dum la pliiĝo en marsurfaca temperaturo pliigas la koralan blankigadon.[27]

Mangrovoj kovras 80 984 km² en la hindoceana regiono, aŭ preskaŭ duonon el la mangrova habitato de la tuta mondo, el kio 42 500 km² estas en Indonezio, aŭ 50% el la mangrovoj de la tuta Hinda Oceano. Mangrovoj originiĝis en la hindoceana regiono kaj adaptiĝis al tre ampleksa gamo de habitatoj ses ankaŭ suferas pro granda habitatoperdo.[28]

En 2016 ses novaj animalaj specioj estis identigitaj en hidrotermaj fontoj de la Sudokcidenta Hindia Dorso: nome unu krabo, du helikoj, unu patelo, kaj du poliketoj.[29]

La Okcidenta celakanto estis malkovrita en la Hinda Oceano ĉe Sudafriko en la 1930-aj jaroj kaj fine de la 1990-aj jaroj alia specio, nome Indonezia celakanto, estis malkovrita ĉe Sulaveso, Indonezio. Plej nuntempaj celakantoj estis trovitaj en Komoroj. Kvankam ambaŭ specioj reprezentas ordon de lobnaĝilaj fiŝoj konataj el Frua Devonio (de antaŭ 410 milionoj da jaroj) kaj kvankam formortintaj antaŭ 66 milionoj da jaroj, ili estas morfologie distingaj el siaj Devoniaj prauloj. Laŭlonge de tiuj milionoj da jaroj, celakantoj evoluis al loĝado en diversaj medioj — pulmoj adaptitaj al neprofundaj, saletaj akvoj evoluis al brnakoj adaptitaj al profundaj marakvoj.[30]

Biodiverseco[redakti | redakti fonton]

El 36 riĉejoj de la Tero naŭ (aŭ 25%) estas sur la bordoj de la Hinda Oceano.

La Maputaland-Pondoland-Albena biodiverseca riĉejo (MPA) estas la plej sudokcidenta ekoregiono de la Hinda Oceano.

La origino de tiu diverseco estis studita; la rompo de Gondvano povas klarigi vikariecon pli aĝa ol 100 milionoj da jaroj, sed la diverseco en pli junaj, pli malgrandaj insuloj devis esti postulinta cenozoikan disigon el la bordoj de la Hinda Oceano al la insuloj. "Inversa koloniigo", el insuloj al kontinentoj, ŝajne okazis pli ĵuse; la ĥameleonoj, por ekzemplo, unue diversiĝis el Madagaskaro kaj poste koloniigis Afrikon. Kelkaj specioj de la insuloj de la Hinda Oceano estas lernolibraj kazoj de evoluciaj procezoj; nome la sterkoskaraboj, taggekoj, kaj lemuroj estas ĉiuj ekzemploj de adapta radiado. Multaj ostoj (250 ostoj por kvadrata metro) de ĵus formortintaj vertebruloj estis trovitaj en la marĉo Mare aux Songes en Maŭricio, inklude ostojn de la birdo Dodo (Raphus cucullatus) kaj de la testudego Cylindraspis. Analizo de tiuj restaĵoj sugestas, ke la procezo de aridigo ekis en sufokcidenta Hinda Oceano antaŭ ĉirkaŭ 4,000 jaroj.[32]

Mamulega faŭno iam disvastigita en MPA estis kondukita al preskaŭ formorto komence de la 20a jarcento. Kelkaj specioj estis sukcese rekuperitaj ekde tiam — nome la populacio de blanka rinocero (Ceratotherium simum simum) pliiĝis el malpli ol 20 individuoj en 1895 al pli ol 17,000 en 2013. Aliaj specioj estas ankoraŭ dependaj el beril-protektitaj areoj kaj el administraciaj programoj, kiel por la nigra rinocero (Diceros bicornis minor), la makul-likaono (Lycaon pictus), la gepardo (Acynonix junatus), la elefanto (Loxodonta africana), kaj la leono (Panthera leo).[33]

Biodiverseca riĉejo Korno de Afriko.
  • Orientafrikaj marbordaj arbaroj; 4,000 (1,750 endemiaj) plantospecioj; 636 (12) birdoj; 250 (54) reptilioj; 219 (32) nesalakvaj fiŝoj; 95 (10) amfibioj; kaj 236 (7) mamuloj.[31]

Tiu biodiverseca riĉejo (kaj samnomaj ekoregiono kaj "Endemibirda Areo") estas zono de malgrandaj arbaraj areoj, ofte kun unika ensemblo de specioj ene de ĉiu el ili, situa en 200 km el la marbordo kaj kovranta totalan areon de ĉirkaŭ 6200 km². Ĝi enhavas marbordajn insulojn, kiel Zanzibaro kaj Pemba unuflanke, kaj Mafia.[34]

  • Korno de Afriko; 5,000 (2,750 endemiaj) plantospecioj; 704 (25) birdoj; 284 (93) reptilioj; 100 (10) nesalakvaj fiŝoj; 30 (6) amfibioj; kaj 189 (18) mamuloj.[31]

Tiu areo, unu ela nuraj du riĉejo kiuj estas tute aridaj, inkludas la Etiopajn Altaĵojn, la Orientafrikan Riftovalon, la insulojn de Sokotra, same kiel la kelkajn malgrandajn insulojn de areoj de la Ruĝa Maroj kaj areojn de ka sudo de la Araba Duoninsulo. Endemiaj kaj minacataj mamuloj de tiu zono estas la amodorko (Ammodorcas clarkei) kaj la Spekea gazelo (Gazella spekei); la Somalia sovaĝa azeno (Equus africanus somaliensis) kaj la hamadria paviano (Papio hamadryas). Ĝi enhavas ankaŭ multajn reptiliojn.[35] En Somalio, nome centro de riĉejo de 1 500 000 km², la pejzaĝo estas dominata de decidua arbustaro de Acacia-Commiphora, sed ĝi inkludas ankaŭ la Ĝeheban nukson (Cordeauxia edulus) kaj speciojn malkovritajn pli ĵuse kiel la Somalia ciklameno (Cyclamen somalense), la nura ciklameno ekster la regiono de la Mediteraneo. La Somalia kardelo (Carduelis johannis) estas endemia birdo trovebla nur en norda Somalio. Nestabila politika reĝimo kaj malriĉeco rezultis en tropaŝtado kiu okazigis unu el la plej degraditaj biodiversejoj kie restas nur ĉirkaŭ 5 % el la origina habitato.[36]

  • La Okcidentaj GhatojSrilanko; 5,916 (3,049 endemiaj) plantospecioj; 457 (35) birdoj; 265 (176) reptilioj; 191 (139) nesalakvaj fiŝoj; 204 (156) amfibioj; kaj 143 (27) mamuloj.[31]

Enhavante la okcidentan marbordon de Barato kaj Srilankon, ĝis antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj terkolo estis konektinta Srilankon al la Hinda Subkontinento, pro kio tiu regiono kunhavas komunan komunumon de specioj.[37]

Situo de la biodiversecejo Indo-Burma (Andamanoj estas encirkligitaj).
  • Indo-Burma; 13.500 (7,000 endemiaj) plantospecioj; 1,277 (73) birdoj; 518 (204) reptilioj; 1,262 (553) nesalakvaj fiŝoj; 328 (193) amfibioj; kaj 401 (100) mamuloj.[31]

Indo-Burma enhavas serion de montaroj, kvin el la plej grandaj riversistemoj de Azio, kaj ampleksan gamon de habitatoj. Tiu regiono havas longan kaj kompleksan geologian historion, kaj longaj periodoj de altaj marniveloj kaj de glaciigo izoligis ekosistemojn kaj tiel helpis altan gradon de endemiiĝo kaj speciiĝo. Tiu regiono inkludas du centrojn de endemioj: nome la Anama Montaro kaj la nordaj altaj teroj de la Ĉin-Vjetnama landlimo.[38] Kelkaj diversaj flaŭraj regionoj, nome la Hinda, Malajzia, Ĉin-Himalaja, kaj Hindoĉina regionoj, kuniĝas unike en Indo-Burma zono kaj tiu biodiversejo enhavas ĉirkaŭkalkulite 15,000–25,000 speciojn de vaskulplantoj, multaj el ili endemiaj.[39]

  • Sunda Lando; 25,000 (15,000 endemiaj) plantospecioj; 771 (146) birdoj; 449 (244) reptilioj; 950 (350) nesalakvaj fiŝoj; 258 (210) amfibioj; kaj 397 (219) mamuloj.[31]

Sundalando enhavas 17,000 insulojn el kiuj Borneo kaj Sumatro estas la plej grandajt. Endanĝeritaj mamuloj tie estas la Bornea kaj la Sumatra orangutanoj, la nazulo, kaj la Java kaj la Sumatra rinoceroj.[40]

  • Wallacea; 10,000 (1,500 endemiaj) plantospecioj; 650 (265) birdoj; 222 (99) reptilioj; 250 (50) nesalakvaj fiŝoj; 49 (33) amfibioj; kaj 244 (144) mamuloj.[31]
  • Sudokcidenta Aŭstralio; 5,571 (2,948 endemiaj) plantospecioj; 285 (10) birdoj; 177 (27) reptilioj; 20 (10) nesalakvaj fiŝoj; 32 (22) amfibioj; kaj 55 (13) mamuloj.[31]

Etende el Shark Bay ĝis Israelite Bay kaj izolata per la arida Nularba Ebenaĵo, la plej sudokcidenta angulo de Aŭstralio estas flaŭra regiono kun stabila klimato en kiu unu el la plej granda flaŭra biodiverseco de la mondo kaj 80% fa endemioj estis evoluintaj. El junio al septembro okazas eksplodo de koloroj kaj la Naturflora Festivalo en Perth en septembro altiras pli ol duono de milionoj da vizitantoj.[41]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Pro la izoliteco kiun dum jarcentoj kaj jarmiloj ĝuis aŭ suferis kelkaj insuloj de la Hinda Oceano en ili disvolviĝis specifa faŭno (eĉ flaŭro) kun multaj endemioj ĉefe en Madagaskaro, Reunio, RodrigesoSejŝeloj, eĉ en SrilankoIndonezio. Tiu situacio draste ŝanĝiĝis post la alveno de la homo (foje tre bezonanta manĝaĵon) kaj pli malbone kun ĝi venis al tiuj insuloj ankaŭ gregoj, ratoj, katoj, hundoj kaj aliaj bestoj kiuj ŝanĝis la medion kaj eĉ kaŭzis la formortigon de specioj, kiel la fama dido.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekonomie grava Silka Vojo (ruĝa) kaj la spicaj komercvojoj (blue) estis blokitaj de la Otomana Imperio ĉ. 1453 kun la falo de la Bizanca Imperio. Tio spronis esploradon, kaj oni trovis novan marvojon ĉirkaŭ Afriko, komencigante la epokon nomitan Epoko de Malkovroj.

La Hinda Oceano situas tie, kie iam kuŝis la kontinento Gondvano.

La plej fruaj civilizacioj de la mondo (tiuj de Mezopotamio, de la antikva Egiptujo kaj de la hinda subkontinento) estiĝis ĉirkaŭ la Hinda Oceano. La Hinda Oceano estas multe pli trankvila ol la Atlantika kaj la Pacifika oceanoj, tiel ke ĝi pli frue estis uzata por navigado kaj ŝipa komerco.

Dum la epoko de la islama ekspansio la arabaj komercistoj rapide ŝipveturis la tutan oceanon kontaktante tiom kun la orientafrikaj kulturoj, kiom kun la riĉaj landoj de HindioIndonezio. Krome islamo disvastiĝis tra Hindio aŭ eĉ la Filipinoj oriente kaj al Somalio aŭ tie, kie nun troviĝas Tanzanio sude. Ĉar samtempe (komence de la dua jarmilo) ili kontrolis la tutan sudan flankon de la Mediteraneo, ili ĝuis monopolon de la komerco de aziaj varoj, ekzemple spicoj, kun la tiama Eŭropo. Eŭropanoj kompreneble serĉis manieron rompi tiun monopolon: en 1498 la portugala esploristo Vasco da Gama sukcesis rondveli (la unua eŭropano) la sudan parton de Afriko, eniri en la Hindan Oceanon kaj preter Mozambiko atingi sian celon, Hindion. Tiamaniere eŭropanoj (portugaloj unuaj, kaj poste britoj, francoj, nederlandanoj, ktp.) komencis unue komerci tra tiu oceano, poste setliĝi en jam konataj lokoj kaj poste eĉ alproprigi al si havenurbojn kaj internajn teritoriojn. Tiel naskiĝis koloniismo en Azio, antaŭ ol en Afriko.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Tipa velboato ĉe la marbordo de Kenjo

La Hinda Oceano havigas ĉefajn marvojojn kiuj konektas la havenojn de Meza Oriento, Afriko, kaj orienta Azio kun Eŭropo kaj Ameriko. Ĝi eltenas partikulare pezan trafikon de nafto kaj petrolaj produktoj el la naftejoj de la Persa Golfo kaj Indonezio. Grandaj rezervejoj de hidrokarbidoj estas komercataj el la marbordaj areoj de Saŭdarabio, Irano, Barato, kaj Okcidenta Aŭstralio. Ĉirkaŭkalkule 40% el la tutmonda ĉeborda naftoproduktado devenas el la Hinda Oceano.[42] Strandaj sabloj riĉaj je pezaj mineraloj, kaj ĉebordaj kuŝejoj estas aktive espluatataj fare de marbordaj landoj, partikulare Barato, Pakistano, Sudafriko, Indonezio, Srilanko, kaj Tajlando.

Havenurboj ĉe la Hinda Oceano[redakti | redakti fonton]

Vido al Ĉenajo (la tiama Madraso) el la haveno, 1895

Tertremoj en la Hinda Oceano[redakti | redakti fonton]

Epicentro de la tertremo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tertremo en Hinda Oceano en 2004.

Terurajn efikojn havis tertremo en la Hinda Oceano, kiu okazis la 26-an de decembro 2004. Ĝi atingis 9,2 sur la skalo de Richter. La epicentro situis en la maro, proksime de la nordokcidenta pinto de Sumatro. La cunamo kaŭzita de la tertremo mortigis pli ol 300.000 homojn. Pleje suferis de la cunamo Indonezio, Tajlando, Hindio kaj Srilanko. Sed la ondoj atingis eĉ la 5.200 km foran Somalion.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1986) The Indian Ocean and the Superpowers. Routledge. ISBN 0-7099-4241-9.
  2. Harper, Douglas. Online Etymology Dictionary. Online Etymology Dictionary. Alirita 18a de Januaro 2011.
  3. Mathur, Anand. (2003) Indo-American Relations: Foreign Policy Orientations and Perspectives of P.V. Narasimha Rao and Bill Clinton. Scientific Publishers (India), p. 138. ISBN 978-81-7233-336-2. “India occupies the central position in the Indian Ocean region that is why the Ocean was named after India”.
  4. Váli, F. A.. (1976) Politics of the Indian Ocean Region: The Balances of Power. Free Press, p. 25. ISBN 978-0-02-933080-7.
  5. Hussain. Geography Of India For Civil Ser Exam. Tata McGraw-Hill Education, p. 12–251; "INDIA AND THE GEO–POLITICS OF THE INDIAN OCEAN"(16–33). ISBN 978-0-07-066772-3.
  6. 'Indian Ocean' — Merriam-Webster Dictionary Online. Alirita 2012-07-07. “ocean E of Africa, S of Asia, W of Australia, & N of Antarctica area ab 28,350,500 square miles (73,427,795 square kilometers)”.
  7. Limits of Oceans and Seas Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine. International Hydrographic Organization Special Publication No. 23, 1953.
  8. Earth's Oceans. EnchantedLearning.com. Konsultita la 2013-07-16.
  9. Donald W. Gotthold, Julia J. Gotthold. (1988) Indian Ocean: Bibliography. Clio Press. ISBN 1-85109-034-7.
  10. . Indian Ocean. Alirita 18a de januaro 2011.
  11. Hui 2010, Abstract
  12. Anonymous. (1912) Periplus of the Erythraean Sea.
  13. 13,0 13,1 Prange 2008, Fluid Borders: Encompassing the Ocean, pp. 1382–1385
  14. Indian Ocean. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita 27a de novembro 2010. Arkivigite je 2014-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
  15. IHO 1953
  16. 16,0 16,1 IHO 2002
  17. Eakins, B.W.; Sharman, G.F. (2010). [www.ngdc.noaa.gov/mgg/global/etopo1_ocean_volumes.html "Volumes of the World's Oceans from ETOPO1".] Boulder, CO: NOAA National Geophysical Data Center. Alirita la 25an de julio 2015.
  18. Keesing, J.; Irvine, T. (2005). "Coastal biodiversity in the Indian Ocean: The known, the unknown" (PDF). Indian Journal of Marine Sciences. 34 (1): 11–26. Alirita la 23an de aŭgusto 2020. Introduction, p. 11–12; Table 1, p. 12.
  19. Zambezi River Delta : Image of the Day (29a de aŭgusto 2013).
  20. Vörösmarty et al. 2000, Drainage basin area of each ocean, pp. 609–616; Table 5, p 614; Reconciling Continental and Oceanic Perspectives, pp. 616–617
  21. Indian Ocean Geography, excerpted from: The World Factbook 1994, Central Intelligence Agency
  22. FAO 2016
  23. "Oceans: Indian Ocean". Arkivigite je 2014-05-09 per la retarkivo Wayback Machine CIA – The World Factbook. 2015. Alirita la 23an de aŭgusto 2020.
  24. Roxy 2016, Discussion, pp. 831–832
  25. IUCN Red List. IUCN. Alirita 8a de julio 2019.. Serĉu parametrojn: Mammalia/Testudines, EN/VU, Indian Ocean Antarctic/Eastern/Western
  26. Wafar et al. 2011, Marine ecosystems of the IO
  27. Lindén & Souter 2005, Foreword, pp. 5–6
  28. Kathiresan & Rajendran 2005, Introduction; Mangrove habitat, pp. 104–105
  29. "New marine life found in deep sea vents", BBC News, 15a de decembro 2016. Kontrolita 15a de decembro 2016.
  30. Cupello et al. 2019, Introduction, p. 29
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 31,5 31,6 31,7 31,8 Mittermeier et al. 2011, Table 1.2, pp. 12–13
  32. Rijsdijk et al. 2009, Abstract
  33. Di Minin et al. 2013, "The Maputaland-Pondoland-Albany biodiversity hotspot is internationally recognized…""
  34. WWF-EARPO 2006, The unique coastal forests of eastern Africa, p. 3
  35. Horn of Africa. Critical Ecosystem Partnership Fund, CEPF. Alirita 18a de aŭgusto 2019.
  36. Ullah & Gadain 2016, Importance of biodiversity, pp. 17–19; Biodiversity of Somalia, pp.25–26
  37. Bossuyt et al. 2004
  38. CEPF 2012: Indo-Burma, Geography, Climate, and History, p. 30
  39. CEPF 2012: Indo-Burma, Species Diversity and Endemism, p. 36
  40. Sundaland: About this hotspot. Critical Ecosystem Partnership Fund, CEPF. Alirita 1a de septembro 2019.
  41. Ryan 2009
  42. The World Factbook Arkivigite je 2014-05-09 per la retarkivo Wayback Machine. Cia.gov. Konsultita la 2013-07-16.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Braun, D., The Indian Ocean (1983)
  • Chandra, S., eld., The Indian Ocean (1987)
  • Chaudhuri, K. N., Trade and Civilization in the Indian Ocean (1985)
  • Cousteau, Jacques-Yves, kaj Diole, Philippe, Life and Death in a Coral Sea (1971)
  • Cubitt, Gerald, Islands of the Indian Ocean (1975)
  • Das Gupta, A., kaj Pearson, M.N., India and the Indian Ocean (1987)
  • Dowdy, W. L., kaj Trood, R., eds., The Indian Ocean (1985)
  • Kerr, A., ed., Resources and Development in the Indian Ocean Region (1981)
  • Nairn, A . E., kaj Stehli, F. G., eds., The Ocean Basins and Margins, Vuelo. 6: The Indian Ocean (1982)
  • Ostheimer, John M., eld., The Politics of the Western Indian Ocean Islands (1975)
  • Toussaint, Auguste, The History of the Indian Ocean, traduko de June Guicharnaud (1966).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Indian Ocean en la angla Vikipedio.