Kelonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kelonio
Chelonia mydas
Chelonia mydas
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Familio: Keloniedoj Cheloniidae
Genro: Kelonio Chelonia
Latreille en Sonnini k Latreille, 1802
Specio: C. mydas
Chelonia mydas
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La keloniogranda verda martestudo (Chelonia mydas) el la ordo de testuduloj kaj familio de keloniedoj sin trovas en la ina marbordo, precipe en insuletoj de la Sudĉina Maro. Ĝi vivas ankaŭ en Suda Pacifiko kaj Hinda Oceano [1]. La kelonio similas aspekte al la surteraj testudoj, sed ĝi estas multe pli granda ol ili, kun longeco de 100–130 cm kaj pezeco de pli ol 100 kilogramoj. Ĝi havas olivan aŭ brunan kornecan platon sur la dorso kaj la blankflavan sur la abdomeno, kun strioj ambaŭflanke. Ĝi ne kapablas enŝovi siajn kolon kaj kvar membrojn, kiuj en formo de naĝilo havas po unu ungon en siaj internaj flankoj. La ungoj de la antaŭaj membroj de la virtestudo estas longaj kaj kurbaj kaj ĝia vosto longa. La kelonio havas po unu akvoplenan foliklon ambaŭflanke de la kloako, kiu povas helpi al ĝi ne nur spiri, sed ankaŭ humidigi teron por faciligi la kavofosadon, kiam la keloniino demetas ovojn. La kelonio spiras per la pulmoj, kaj la spiraero trairas la buŝon kaj nazon.

La kelonioj vivas en tropikaj kaj subtropikaj inaroj kaj aktivadas sub la akvosurfaco ĉe marbordo laŭ migranta linio. Ili nutras sin per fiŝoj, moluskoj, krustuloj kaj maralgoj. Ili estas mildaj kaj malofte aktivadas en aroj. Ĉiujare de aprilo ĝis oktobro ili naĝas aro post aro al maroj tuj ĉe la bordo kaj pariĝas en akvosurfaco ĉe rifoj. Dum pariĝo la virkelonio rampas sur la dorson de la ina kaj kroĉas sin per la ungoj de siaj antaŭaj membroj al la kiraso de la lasta. La pariĝo daŭras 3-4 horojn. La keloniino fosas kavon nokte aŭ matene sur strando. Unue ĝi fosas kavon grandan kiel ĝia korpo. Poste ĝi, kuŝante en la kavo, fosas per la malantaŭaj membroj alian kavon, kiu havas diametron de ĉ. 20 cm. kaj profundon de ĉ. 50 cm, por demeti ovojn. Post tio, ĝi kovras la ovojn per sablo dika je 10 cm per siaj malantaŭaj membroj. Kiam ĝi elrampas el la kavo, ĝi ebenigas ĝin per la antaŭaj membroj. Fine ĝi laca revenas al la maro. Ĝi demetas ĉiufoje 100-150 ovojn blankajn kaj rondajn, kun diametro de 4 cm. La idoj eloviĝas post sunluma kovado de 50-80 tagoj, elŝovas sin el la sablotavolo kaj rampas al la maro.

Chelonia mydas

Referencoj[redakti | redakti fonton]