Besto
El Vikipedio
Bestoj estas organismoj kiuj kutime konsistas el pli ol unu ĉelo (multĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kaj kiuj malsame ol plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn). Anstataŭ eltiri sian energion el fotosintezo, bestoj nutras sin per aliaj bestaj aŭ vegetaĵaj organismoj kaj per oksigeno por la spirado. La plej multaj bestoj estas movkapablaj kaj havas sentajn organojn.
Laŭ Lamarko, bestoj "estas vivantaj organizitaj korpoj, provizitaj per partoj ĉiam iriteblaj, preskaŭ ĉiuj digestas la nutraĵojn, per kiuj ili sin nutras, kaj moviĝas, unuj per la sekvo de volo ĉu libera, ĉu dependa, la aliaj per tiuj de ilia ekscitita iriteblo." Tiel ili diferenciĝas de la plantoj.
Ekzemploj de bestoj estas homo, hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp.
La scienco pri bestoj nomiĝas bestoscienco aŭ zoologio.
Enhavo |
[redakti] Lingva noto
Apud la esprimo "besto" kelkaj Esperantistoj ankaŭ uzas la esprimon "animalo". Tiuj kiuj uzas "animalo" kutime argumentas, ke "besto" estu uzata nur por ne-homaj bestoj (kiel laŭ la PIV-a difino de "besto"), dum en biologio oni uzu "animalo" por emfazi, ke inkluziviĝas homoj.
Origine en Esperanto ekzistis nur la Fundamenta vorto besto, dum la vorto animalo estas poste enkondukita novradiko. Origine oni do certe povis uzi la vorton besto por signi ĉiun estaĵon de la regno Animalia, inkluzive de homoj.
Ne estas klare, ĉu ĉe la enkonduko de la vorto "animalo" jam rolis la signifodiferenco nun trovebla en PIV, aŭ ĉu la unuaj uzantoj de "animalo" nur estis influitaj de iuj naciaj lingvoj, en kiuj vorto similaspekta al "besto" havas negativan nuancon, aŭ ĉu ili eĉ nur volis soni pli fake per uzo de aparta faka radiko. Ĉiuokaze, oni poste komencis uzi tiun asertitan signifodiferencon por argumenti por la uzo de "animalo", kvankam daŭre ja eblas uzi "besto" en la faka senco (kiu inkluzivas homojn), kiel faras ĉi tiu artikolo.
En la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, la Akademio de Esperanto oficialigis la vorton "animalo".
[redakti] Klasigoj
Oni povas dividi la bestojn en la sekvantajn grupojn (rimarku ke en preskaŭ ĉiu zoologia libro estas iom diferenca disdivido de la besta regno):
- duflankuloj (Bilateria) - preskaŭ ĉiuj "kutimaj" bestoj inkluzive ĥorduloj;
- kniduloj (Cnidaria) - hidrozooj, maranemonoj, koraluloj, meduzoj;
- ktenoforoj (Ctenophora);
- plakozooj (Placozoa);
[redakti] Historio de klasigoj
Laŭ Lamarko, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:
- Bestoj kun sango, nome
- Sensangaj bestoj
Jam en 1794 Lamarko plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:
- Animaloj kun vertebroj aŭ vertebruloj,
- Animaloj sen vertebroj aŭ senvertebruloj.
Tiun ĉi lastan klasigon oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:
- 1a grado (koro kun du ventrikloj kaj sango ruĝa kaj varma), nome
- 2a grado (koro kun unu ventriklo kaj sango ruĝa kaj malvarma), nome
- 3a grado (malvarma likvaĵo anstataŭ sango)
- insektoj
- vermoj.
Lamarko poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome:
- La moluskoj,
- la insektoj,
- la vermoj,
- la ekinodermoj kaj
- la polipoj.
Poste li aldonis kvin aliajn grupojn, dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" bestoj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Lamarko konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene:
- La moluskoj,
- la ciripedoj,
- la anelidoj,
- la krustacoj,
- la araknoidoj,
- la insektoj,
- la vermoj,
- la radiuloj,
- la polipoj kaj
- la infuzorioj.
[redakti] Bestoj kaj homoj
Ekde la pratempo homoj admiris bestojn, batalis kontraŭ ili kaj tenis ilin kiel utilajn aŭ hejmajn bestojn. Homoj diferencigas laŭ la reciproka interrilato:
- sanktaj bestoj
- sovaĝaj bestoj
- utilaj bestoj (brutoj, tirbestoj, buĉotaj bestoj)
- hejmaj bestoj
- malutilaj bestoj
Sanktaj bestoj povas esti vivaj manifestaĵoj de bestodioj, kiujn oni ekzemple admiris en la malnova Egiptio. Dum oferaj ritoj bestoj povas esti buĉoferaĵoj.
[redakti] Proverboj
Ekzistas pluraj proverboj pri bestoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
« Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. »
|
|
« Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento. »
|
|
« Ĉiu besto zorgas pri sia nesto. »
|
[redakti] Referencoj
[redakti] Literaturo
- 1987: Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Zoologio
- tirbesto
- Antikristo iufoje konata kiel "La Besto"
- Belulino kaj la Besto, populara folklora rakonto
- Listo de taksonoj de bestoj